Al la enhavo

KTP en ĉiuj lingvoj

de crescence, 2009-marto-22

Mesaĝoj: 27

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-22 08:37:01

Saluton al ĉiuj,

En franca, "ktp" estas tradukata "etc", kiu reduktas la esprimon "et cetera".

Multaj Francoj misformas kaj la mallongigon kaj la esprimon. Oni ofte legas "ect" kaj oni aŭdas "ek cetera".

Kiel oni skribas la mallongigon kaj oni diras la esprimon en la aliaj lingvoj ?

darkweasel (Montri la profilon) 2009-marto-22 09:17:26

En la germana, ekzistas "usw" (und so weiter = kaj tiel plu) kaj "etc" (et cetera).

Trold (Montri la profilon) 2009-marto-22 09:52:52

En dana oni diras "osv" (og så videre)

antoniomoya (Montri la profilon) 2009-marto-22 10:01:52

En la hispana oni diras (kiel en la franca), "et cetera", kaj skribas "etc."

Amike.

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-22 11:02:43

Trold:En dana oni diras "osv" (og så videre)
Kion signifas la cirkleto super la litero "a" ?

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-marto-22 13:31:11

En la sveda estas preskaŭ same kiel la dana:
"och så vidare" aŭ mallonge "o.s.v". La skandinavaj lingvoj havas kelkajn supersignitajn literojn same kiel havas esperanto. En la sveda estas "å, ä kaj ö".

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-22 14:43:56

AlfRoland:La skandinavaj lingvoj havas kelkajn supersignitajn literojn same kiel havas esperanto. En la sveda estas "å, ä kaj ö".
Ĉu la literoj "a cirkleto" kaj "ä" simile prononciĝas ? Kiel ĉiu prononciĝas ?

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-22 14:58:10

Pli kaj pli analfebetas la francoj, chefe kiam temas pri la latina...

En la bretona (francia alternativa lingvo) oni diras HAG ALL (h.a.), kiu signifas "kaj alia" aù HA C'HOAZ, kiu signifas "Kaj plu", sed oni ankaù povas kunigi por diri HAG ALL C'HOAZ...

HAG ALL havas du signifojn parole:
HAG ALL kaj HA GALL, kiu signifas "kaj franca" !!!

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-marto-22 17:30:15

crescence: Ĉu la literoj "a cirkleto" kaj "ä" simile prononciĝas ? Kiel ĉiu prononciĝas ?
Plej probable iu alia povus klarigi pli bone sed mi provas:

Sveda "å" preskaŭ similas al "o" en esperanto
Sveda "o" similas al "u" en esperanto.
Sveda "u" mi pensas ne estas en esperanto
kaj svedaj "ä" kaj "e" similas unu al la alian.

Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-23 20:07:15

Nederlande ni diras enzovoorts (enz.) aŭ iam etcetera (etc.), kiu estas pli formala.

Reen al la supro