Al la enhavo

Pri la sorto de ĥ-vortoj

de KoLonJaNo, 2009-marto-22

Mesaĝoj: 27

Lingvo: Esperanto

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-marto-22 10:21:42

Saluton!

Ĥ estas la plej malofta el la 28 literoj de la Esperanta alfabeto.

Vortoj kun ĥ pli kaj pli malaperas el la fakta lingvaĵo.

Kaŭzoj estas:

1-e Multaj vortoj arkaikiĝis depost la jaro 1887, inter ili ankaŭ iuj kun ĥ.

2-e Por multaj grekdevenaj radikoj aperis paralelaj formoj kun k anstataŭ ĥ, kiuj fakte anstataŭigis la originajn.
Se vorto enhavas -rĥ-, ĉiam ekzistas ankaŭ vorto kun -rk-.

3-e Kiam simpla interŝanĝo de ĥ per k ne eblis (pro kolizio kun jam ekzistanta vorto), oni elturniĝis per kreado de aliaj, sufiĉe similaj radikoj, ekz.

ĥilo ---> ĉilo

ĥino ---> ĉino

ĥolero ---> kolerao

ĥoro ---> koruso

Rezulto:

Malmultaj ĥ-vortoj ankoraŭ uziĝas kaj|aŭ ne ekzistas paralela formo, kiu povus anstataŭigi ankaŭ ilin.

Jen listo de ĥ-vortoj kaj proponoj de novaj formoj:

1-e eĥo: eko (kolizio kun prefikso ek-), ekoo (hiato), eĉo (kolizio kun ), eho.

2-e ĉeĥo: ĉeko (homonimo!), ĉeho.

3-e ĥano: hano (ĉar ĉano kaj kano jam ekzistas).

La enketo prezentas 15 (bedaŭrinde ne eblas aperigi pli! okulumo.gif) diversajn eblojn.

Bonvolu elektu vian preferatan solvon.

Se via solvo estas tiom ekzotika, ke ĝi ne estas inter la elekteblaj, vi eble ŝatus malkaŝi ĝin en respondo al mia afiŝo. rideto.gif

Tiu ĉi estas mia unua enketo ĉe lernu, do kvazaŭ eksperimento ...

Riskeme,
Kolonjano

P.S.: Ŝajnas, ke lernu fuŝe anstataŭigis miajn sagpintojn (&gtokulumo.gif per HTML-a kodo por la signo ">". malgajo.gif

erikano (Montri la profilon) 2009-marto-22 10:43:06

KoLonJaNo:Saluton!

2-e ĉeĥo: ĉeko (homonimo!), ĉeho.

Se via solvo estas tiom ekzotika ...
Saluton Kolonjano !

Por la 2a vorto "Ĉeĥo",

...mi prononas tiun anstataŭan (kaj iom "ekzotikan") solvon :

- "Ĉeskano" ; por loĝantoj de "Česká Republika" (en "ĉeska" lingvo )

-Ĉesko (por la lando, ekzakte kiel ĝin pronuncas la "ĉeska-lingvanoj" mem !)

Oni ne surprizos, se oni legis antaŭan forumon pri "Suomio"... sal.gif

jchthys (Montri la profilon) 2009-marto-23 12:33:48

Mi pensas, ke la litero vidíĝas malbele.

Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-23 20:01:14

Mi ne opinias ke la litero malaperu.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-marto-30 19:51:51

Ĝi plaĉas al mi.

Sammondane,
Ĥod

Meŝig (Montri la profilon) 2009-marto-30 20:16:09

Saluton,

ŝajnas al mi, ke la unueco de esperanto estas fundamenta. Kompreneble la apero de dialektoj tute malaperigus la intereson de esperanto. Do ŝajnas al mi, ke la enkonduko de ia reformo devas esti treege pravigita, treege motivita, kaj konsiderita de la esperantistaro kiel tute logika. Miaopinie, subjektiva opinio pri la belsono de litero ne estas sufiĉe forta argumento por endanĝerigi la unuecon de la vortaro de nia lingvo. Sed tio estas ĝuste subjektiva vidpunkto. ridulo.gif

amike

russ (Montri la profilon) 2009-marto-31 11:40:30

La litero "ĥ" estas tute bona litero, ĥaj mi ne ĥomprenas ĥial iuj homoj malŝatas ĝin ĥaj volas anstataŭigi ĝin per "k". Tio ne sencas.

Mi proponas male: la tro-populara litero "k" jam tro longe uzurpis la loĥon de "ĥ" en multaj vortoj senĥiale, ĥaj mi do ĥontraŭproponas, ĥe oni ĉiam uzu "ĥ" anstataŭ "k" en ĉiuj vortoj ĥun "k". Tiel revenos eĥvilibro al nia ĥara lingvo.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-marto-31 13:22:40

Jes, certe oni anstataŭigu ĥ sur k! Mi neĥ ĥomprenas ĥial ĥelĥaj estas malamiĥoj de ĥ ridego.gif

Ne, mi nur ŝercas. Ambaŭ ĥ kaj k estas tre bonaj literoj, sed kiam formo kun ĥ ekzistas, oni uzu tion - alie, iĝus eĉ pli malfacile pronunci ĥ, ĉar oni neniam uzus kaj praktikus ĝin!

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-aprilo-02 18:29:21

Mi ŝatas la literon sed mi iom komprenas la kontraŭamovadon. Almenaŭ por brazilanoj ĝi estas eeeege malfacilprononcebla. Tamen, mi opinias ke pli bonas ke ni brazilanoj klopodu lerni ĝin ol ŝanĝi la lingvon. senkulpa.gif

Sammondane,
Ĥod

Vilius (Montri la profilon) 2009-aprilo-02 19:16:28

Bonŝance ni havas ĥ kaj h sonojn en litova lingvo. Fakte ni havas ĉiujn esperantajn sonojn. Tio multe plifaciligas lernadon.

Reen al la supro