Al la enhavo

Kiom da lingvon vi parolas?

de Momomomomo, 2009-marto-22

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

Momomomomo (Montri la profilon) 2009-marto-22 10:35:28

Je la forumo angla, mi perceptis multajn homojn, kiuj parolas pli ol unu lingvo (plie Esperanto). Mi pensas, ke esperantistoj ofte estas multlingvaj parolantoj. Mi mem parolas nur la anglan lingvon kaj baznivelan Esperanton, mi parolis iom da la fancan lingvon pro lernejo sed mi jam forgesis.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-marto-22 11:11:47

Dependas de kion vi volas diri per "paroli". Se vi volas diri "sufiĉe por komuniki", mi parolas la germanan kaj la anglan. Se vi volas diri "ĉiujn lingvojn, kiujn mi lernas aŭ lernis en la lernejo", mi parolas ankaŭ la francan, la hispanan kaj la latinan. Se vi volas diri "ĉiujn lingvojn, kiujn mi foje provis lerni, sed ne sukcesis", mi parolas eĉ la japanan!

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-22 15:40:47

Fakte tio dependas de kiomgrade vi scipovas la lingvojn...
En la lernejo mi studis/nestudis la anglan kaj hispanan lingvojn kaj daùre tiom longe kiam mi bezonis por profesiaj celoj. Sed nun ne plu... Mi ankoraù simpatie rigardas la hispanan kaj chiam plezure legas ion ajn kaj ech paroletas, sed la angla ighis al mi definitive naùziga, kaj mi ne plu povas elteni ghin en iaj ajn situacioj...
Post tiujn lernejajn lingvojn mi studadis la bretonan pasie kaj ankoraù bretonumetas en forumoj, sed tiu lingvo preskaù ne plu parolatas char chiuj parolantoj uzas la francan...
Post la bretona, mi ekkonis esperanton kaj trafis min la viruso de mondlingvo (pli ol Eo mem, kiun mi chiam kritikemis)...
Tiam venis la portugala kiu ighis per diversaj vivcirkonstancoj mia dua kaj ech chefa lingvo kaj plue la rusa, kiun mi shatas studi kaj estas plie shatokupo...
Mi ankaù iomete studis la italan, la nederlandan kaj la germanan, kaj minusgrade la araban, okcitanan, katalunan ktp... sed nur la italan mi kapablas uzi, chefe por legado...
Mi cetere trastudis latinidajn helplingvojn kiajn interlingvon, romanikon, romanovon, latinovon kaj kompreneble idon kaj volapukon...

Kiujn mi preferas ? La lingvojn francan, portugalan, hispanan, bretonan kaj rusan.

ET C'EST TOUT!
E É SÓ!
Y ES TODO!
HA NETRA KEN!
I ÊTO VSË!

le_chaz (Montri la profilon) 2009-marto-22 15:44:22

darkweasel:Dependas de kion vi volas diri per "paroli". Se vi volas diri "sufiĉe por komuniki", mi parolas la germanan kaj la anglan. Se vi volas diri "ĉiujn lingvojn, kiujn mi lernas aŭ lernis en la lernejo", mi parolas ankaŭ la francan, la hispanan kaj la latinan. Se vi volas diri "ĉiujn lingvojn, kiujn mi foje provis lerni, sed ne sukcesis", mi parolas eĉ la japanan!
Jes, malfacilas respondi al tia demando. Kio estas "paroli lingvon"? Ĉiu homo taksas malsimile sian kapablecon.

Tio memorigas al mi tre interesan intervenon, rilate al tiu ĉi temo, de jan aleksan en la franclingva diskutejo. Se vi povas kompreni la francan, vidu la plej malsupran mesaĝon de tiu paĝo. Alikaze, klaku la ligilon, kiun jan aleksan mencias fine de sia mesaĝo, kaj vi trovos angllingvan artikolon pri la "efekto Dunning-Kruger".

Iippa (Montri la profilon) 2009-marto-22 16:15:55

La finnan kiel gepatra lingvo.
La svedan kiel la dua oficiala lingvo de la respubliko.
La germanan kiel por mi la plej grava fremda lingvo.
La anglan kiel grava internacia lingvo kaj gepatra lingvo de la fraulino de mia frato (austalianino)
Iomete la rusan kiel grava lingvo de la granda najbara lando.
Iomete la francan kiel maljuna internacia lingvo kaj lingvo de la europa unio.
Iomete la danan kiel lingvo de lernolibroj pri manĝhigieno dum studperiodo.
Esperanton tre tre malbone.

Veimano (Montri la profilon) 2009-marto-22 17:24:48

Mia denaska lingvo estas la angla.

Mi havas komencantan-meznivelan scion de Esperanto.

Iomete de hispana, franca, kaj germana.

Do, mi estas flua en nur unu lingvo. Mi ŝatus ŝanĝi tion.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-22 17:36:12

Veimano:Mia denaska lingvo estas la angla.

Mi havas komencantan-meznivelan scion de Esperanto.

Iomete de hispana, franca, kaj germana.

Do, mi estas flua en nur unu lingvo. Mi ŝatus ŝanĝi tion.
Vi certe tuj fluos ankaù en Esperanto!

Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-23 20:18:55

Se la demando estas paroli sufiĉe por demandi pri la vojo aŭ aĉeti simplajn aĵojn, mi parolas la nederlandan, anglan, esperanton, germanan, francan kaj hispanan.

Andybolg (Montri la profilon) 2009-marto-25 10:15:07

Mia denaska lingvo estas la norvega, kaj mi parolas la anglan kaj la germanan sufiĉe flue. Mi ankaŭ konas iom da la hispana kaj mi ĵus eklernis la ĉinan.
Do, mi dirus, ke mi parolas tri lingvojn + eo-n.

More (Montri la profilon) 2009-marto-25 11:24:21


Miaj gepatralingvoj estas la kataluna kaj la hispana, sed mi ankaŭ lernis en la lernejo anglan, kvankam mi konis ĝin nur baznivele. Krome, mi lernis aŭtodidakte la portugalan kaj interesiĝis pri aliaj lingvoj iom pli strangaj.

Reen al la supro