Al la enhavo

traduki francan esprimon

de crescence, 2009-marto-22

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-22 20:35:53

Kiel traduki la francan esprimon : "en tant que" aŭ "comme" ? Ekzemple :

"Li venas [comme / en tant que] urbestro."

Dankon al tiu, kiu respondas al mi.

Matthieu (Montri la profilon) 2009-marto-22 20:43:46

Mi dirus “kiel”.

le_chaz (Montri la profilon) 2009-marto-22 20:45:23

crescence:Kiel traduki la francan esprimon : "en tant que" aŭ "comme" ? Ekzemple :

"Li venas [comme / en tant que] urbestro."

Dankon al tiu, kiu respondas al mi.
Oni kutime tradukas simple per "kiel".

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-23 06:04:36

Dankojn,

La vorto "kiel" ne ŝajnis al mi traduki la subtilan nuancon de la francaj vortoj "comme = en tant que". Sed, se ne estas alia vorto...

Bonan tagon al ĉiuj kaj ankaŭ dankojn pro viaj respondoj.

Dominique (Montri la profilon) 2009-marto-23 06:46:50

crescence:La vorto "kiel" ne ŝajnis al mi traduki la subtilan nuancon de la francaj vortoj "comme = en tant que". Sed, se ne estas alia vorto...

Bonan tagon al ĉiuj kaj ankaŭ dankojn pro viaj respondoj.
La vorto "kiel" havas fakte subtilan nuancon. Oni povas uzi akuzativon aŭ ne. PMEG havas tiun ekzemplon:
[LISTO]
Mi elektis lin kiel prezidanto. Subkomprenata ideo: Prezidanto elektis lin. La prezidanto estis mi, la subjekto de la frazo.
Mi elektis lin kiel prezidanton. Subkomprenata ideo: Mi elektis prezidanton. Prezidanto fariĝis li, la objekto de la frazo.[/list]

le_chaz (Montri la profilon) 2009-marto-23 09:19:24

crescence:Dankojn,

La vorto "kiel" ne ŝajnis al mi traduki la subtilan nuancon de la francaj vortoj "comme = en tant que". Sed, se ne estas alia vorto...

Bonan tagon al ĉiuj kaj ankaŭ dankojn pro viaj respondoj.
Mi ie legis, ke kelkaj uzas la alternativan esprimon "estante"

"Li venis estante urbestro."

Sed mi konfesas, ke mi neniam renkontis ĝin.

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-23 10:21:16

le_chaz:
Mi ie legis, ke kelkaj uzas la alternativan esprimon "estante"
"Li venis estante urbestro."
Sed mi konfesas, ke mi neniam renkontis ĝin.
Kial ne "estanta" ?

le_chaz (Montri la profilon) 2009-marto-23 10:26:29

crescence:
le_chaz:
Mi ie legis, ke kelkaj uzas la alternativan esprimon "estante"
"Li venis estante urbestro."
Sed mi konfesas, ke mi neniam renkontis ĝin.
Kiel ne "estanta" ?
Kial ne "estanta"? Nenial! okulumo.gif
Ambaŭ estas perfekte ĝustaj.

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-23 11:36:40

Dominique:
[LISTO]
Mi elektis lin kiel prezidanto. Subkomprenata ideo: Prezidanto elektis lin. La prezidanto estis mi, la subjekto de la frazo.
Mi elektis lin kiel prezidanton. Subkomprenata ideo: Mi elektis prezidanton. Prezidanto fariĝis li, la objekto de la frazo.[/list]
La analizo estas interesa. Dankon !

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-23 11:39:34

le_chaz:
Kial ne "estanta"? Nenial! okulumo.gif
Ambaŭ estas perfekte ĝustaj.
Ĉu ambaŭ estas ĉiam eblaj ?

Reen al la supro