Al la enhavo

sufikso "-ĝ"

de crescence, 2009-marto-24

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

tommjames (Montri la profilon) 2009-marto-25 11:12:04

crescence:Dankojn al ĉiuj !

Ĉu estas korekta la verbo "tradukiĝas" en la fraso (ekzemplo) :

"La franca vorto "bienvenue" tradukiĝas "bonvenon" ?
Laŭ mi via tradukiĝas estas perfekte bona en tiu frazo, ĉar oni nek mencias nek zorgas pri la agento de la traduka ago.

Via frazo estas esence sama kiel Mi nomiĝas crescence.

Ankaŭ estas tradukata estas bona, sed oni ne devas uzi tiun formon. En iuj aliaj lingvoj oni devas uzi la pasivan participan formon, simple ĉar tio estas la konvencio de tiu lingvo. Mi ne scias pri la franca, sed en la angla oni povas diri la frazon ambaŭmaniere:

The French word "bienvenue" translates as/to "bonvenon"

The French word "bienvenue" is translated as/to "bonvenon"

La sama fleksebleco ekzistas en Esperanto.

jchthys (Montri la profilon) 2009-marto-25 14:26:57

Jes, kaj oni ankaŭ povas diri:
«Oni tradukas la francan vorton “bienvenue” kiel “bonvenon”.»

darkweasel (Montri la profilon) 2009-marto-26 17:54:09

Germana esperantlernlibro, parto pri -iĝ kaj -ig
Ĝi instruas al oni, ke oni povas ankaŭ uzi tiujn vortojn por:
- -ig- kun transitivaj verboj (li min manĝigas tomaton)
- -iĝ- kun netransitivaj verboj, uzata kiel ek-
- anstataŭ "sin" (mi nomiĝas)
- anstataŭ pasivo (mi naskiĝis)
Sed ĝi malrekomendas tiujn uzojn de -iĝ kaj -ig.

horsto (Montri la profilon) 2009-marto-26 19:38:22

darkweasel:li min manĝigas tomaton
Sed tiu frazo ne estas en la lernolibro, ĝi estas malĝusta: Unu predikato ne povas havi du akuzativajn objektojn. Ĝuste estus:
li al mi manĝigas tomaton

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-26 20:10:12

Mi legas je la revuo "La sago" la frazon :

La franclinga verbo "poser" tradukiĝas en Esperanto per diversaj vortoj ...

Se la gazetistoj uzas la vorton "tradukiĝas", mi opinias ke la vorto estas komprenebla, kaj oni povas ĝin uzi sen timo.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-marto-27 05:43:08

Saluton!

horsto:
darkweasel:li min manĝigas tomaton
Sed tiu frazo ne estas en la lernolibro, ĝi estas malĝusta: Unu predikato ne povas havi du akuzativajn objektojn. Ĝuste estus:
li al mi manĝigas tomaton
Oni tamen povas uzi du akuzativojn, se oni diserigas la verbon:

manĝigi ion al iu = igi iun manĝi ion

Komparu:

eo: Li igas min manĝi pomon.

de: Er veranlasst mich, einen Apfel zu essen.

en: He makes me eat an apple.

la: Me malum edere iubet.

fr: Il me fait manger une pomme.

Plurlingve,
Kolonjano

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-27 06:23:39

KoLonJaNo:
fr: Il me fait manger une pomme.
Kolonjano
En tiu franca fraso, mi opinias ke la vorto "me" ne estas akuzativo, sed dativo :

Li igas manĝi pomon al mi.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-marto-27 07:36:34

Saluton!
crescence:
KoLonJaNo:
fr: Il me fait manger une pomme.
Kolonjano
En tiu franca fraso, mi opinias ke la vorto "me" ne estas akuzativo, sed dativo :

Li igas manĝi pomon al mi.
Vi pravas.

La franca maniero esprimi tion ja estas faire faire qc à qn.

Tio pli evidentiĝus en frazo, kiu enhavas pronomon, kiu povas esti nur dativa objekto (objet indirect):

Il lui fait manger une pomme. = Li igas lin|ŝin manĝi pomon.

En miaj germana, angla kaj latina ekzemploj definitive estas du akuzativaj (aŭ rektaj) objektoj.

PMEG citas kelkajn ZAMENHOF-ajn ekzemplojn por tia uzado de igi:

Ni devas antaŭ ĉio igi lin, aboni la gazeton.

En la lasta tempo li fervore laboris, por igi la francan registaron, enkonduki Esperanton en ĉiujn lernejojn. (evidente frazo el jam delonge pasinta epoko ...)

Kolonjano

Meŝig (Montri la profilon) 2009-marto-27 12:31:40

Saluton crescence,

crescence:Ĉu oni povas diri ke la sufikso "-iĝ" ĉiam tradukas la francan formon vokatan en franca "pronominale" de la verboj ?
"-iĝ" ne ĉiam tradukas tiun francan formon. Ekzemple: "li ruĝiĝas"="il rougit"
"estiĝas kverelo"="une querelle commence"

Mia(humil)opinie, oni devas eviti kopiadi la francan lingvon, kiam oni parolas en
esperanto, kaj provi pensi...esperante. "-Iĝ" estas tiel difinita en la PMEG (multaj ekzemploj ĉi-tie):
IĜ = “transiro al nova stato, al nova loko, al nova ago”.
En la franca: "passage vers un nouvel état, lieu ou action"

Do:
Li vundiĝas=il passe de l'état "non-blessé" à l'état "blessé"=il devient blessé=il se blesse
Li ruĝiĝas=il passe de l'état "pas rouge" à l'état "rouge"=il devient rouge=il rougit
"Chien" tradukiĝas per "hundo"="chien" passe de l'état non-traduit à l'état traduit au moyen de "hundo"= chien se traduit par hundo

amike

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-27 17:45:21

Dankon Meŝig pro viaj klarigoj.

Reen al la supro