Al la enhavo

Lingua franca nova (LFN) o /aù Esperanto ?

de Senegaùlo, 2009-marto-25

Mesaĝoj: 102

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2010-julio-23 04:54:40

Senegaùlo:Ja vybral russkij jazyk ! (Mi elektis la rusan lingvon)...
Fakte la antaŭe menciitaj lingvoj havas laŭ mi ian "animon" kaj riĉon (volapük, esperanto, interroman, lfn) dum la aliaj sonas al mi tro "sekaj" aŭ krudaj...
Verŝajne, Esperanto estas la plej anima el la menciitaj lingvoj.
Volapüko malsukcesis pro tio ke (1)ĝiaj vortoj estas tro ŝanĝitaj, rekoni ilin estas tro malfacile (volapüko singinfas World Speak - Monda Parolo) kaj fakte oni devas lerni ilin kiel tute novaj vortoj; (2) la aŭtoro de Volapüko deklaris ĝin sia propraĵo - Zanmenhof deklaris Esperanton ĉies propraĵo; k.t.p.
Verŝajne, la unua el nun uzataj artefaritaj lingvoj, kaj verŝajne la plej uzata, estas la eklezia-slava, nun uzata de ortodoksa eklezio, konstruita fare de Kirilo kaj Metodio el tiam ekzistintaj slavaj lingvoj.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2010-julio-23 21:53:18

Kaj same la latina kaj hebrea...

Esperanto tro kaj samtempo ne sufiĉe similas la naciajn lingvojn dum volapuko estis sufiĉe stranga por iĝi vere universala. Sufiĉis ke oni alkutimiĝu al ĝi kiel al iu ajn denaskan aŭ eĉ fremdan lingvon... Esperanto estis solvo pigreca kaj politikeca kaj iugrade respondecas pri la fiasko de volapuko, kaj la sukceso de la angla kontraŭ artefaritaj solvoj, kaj konsekvence pri la fiasko de la ideo pri universala lingvo.

"Menad bal, pük bal!" estas pli bone ol "Unu homaro, unu lingvo"... (Aŭ "Menade bal, püki bal" / "Al unu homaro, unu lingvon")

Reen al la supro