Al la enhavo

Lingua franca nova (LFN) o /aù Esperanto ?

de Senegaùlo, 2009-marto-25

Mesaĝoj: 102

Lingvo: Esperanto

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-26 15:01:19

Rogir:Mi miras pri la gramatiko de la lingvo. Ĉu ĝi estas fleksiema, ĉu la adjektivoj aperas antaŭ aŭ malantaŭ la substantivoj, ĉu eblas forlasi la subjekton se estas personalo?
-Ne. Ĝi ne estas fleksiema kaj tio konsistigas avantaĝon.
-La adĵektivoj aperas poste sed unuj malmultaj povas aperi antaŭe.
-(Se mi bone komprenis la demandon) La verbo bezonas pronomon subjektan antaŭ gi...

- No. El no es flexos e esta es un vantaje.
- la ajetivos apare a pos ma algas poca pote apare ante.
- (si me ia bon comprende la demanda)La verbo nesesa un pronom sujeto ante se...

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-marto-26 16:43:57

Senegaùlo,

Ĉu vi havas taŭgan retpaĝon?

ridulo.gif,

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-26 18:45:40

Ne. Mi suferas teknofobion...
Ha, jes! Mi havas blogeton : breiz-izel.over-blog.com "la blogo de froud" (Froud = alia pseŭdo mia en bretonaj forumoj)

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-26 19:10:26

Rogir:Mi miras pri la gramatiko de la lingvo. Ĉu ĝi estas fleksiema...
Vidu nur ekzempleton :

En Esperanto :

1- Mi volas trinki akvon
2- Mi trinki akvon volas
3- Mi akvon trinki volas
4- Mi volas akvon trinki
5- Mi trinki volas akvon
6- Mi akvon volas trinki
7- Akvon mi trinki volas
8- Akvon volas trinki mi
9- Akvon volas mi trinki
10- Akvon trinki volas mi
11- Akvon trinki mi volas
12- Akvon mi volas trinki
13- Volas mi akvon trinki
14- Volas mi trinki akvon
15- Volas trinki akvon mi
16- Volas trinki mi akvon
17- Volas akvon trinki mi
18- Volas akvon mi trinki
19- Trinki mi volas akvon
20- Trinki mi akvon volas
21- Trinki akvon mi volas
22- Trinki akvom voals mi
23- Trinki volas mi akvon
24- Trinki volas akvon mi

Kiun vortordon elekti ? (sendube neniu, kaj chiuj diros : "Mi volas trinki akvon", ĉar estas pli logike kaj facile, kutime ktp/kpt/tkp/tpk/pkt kaj ptk...

Sed memoru ke oni ne povas forgesi la akuzativon !!! Se male, la akvon volos trinki min !!!...

Vere mirinda kaj riĉa estas fleksiemo !!!
Mirinda kaj riĉa je kreteneco...

En LFN :

1-Me vole bevi de acua. (e no la acua vole bevi me...

(Ance no finis gramatical es neseseda!...)

Asta!

horsto (Montri la profilon) 2009-marto-26 20:38:22

Vi eble ne nur rigardu tiajn simplajn frazojn. La avantaĝoj de la fleksebleco de Esperanto montras sin, kiam la frazoj estas pli komplikaj, ekz.:
Akvon volas trinki mi, kiu jam tri tagojn ne povis trinki ion ajn.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-26 20:55:54

horsto:Vi eble ne nur rigardu tiajn simplajn frazojn. La avantaĝoj de la fleksebleco de Esperanto montras sin, kiam la frazoj estas pli komplikaj, ekz.:
Akvon volas trinki mi, kiu jam tri tagojn ne povis trinki ion ajn.
Estimato, mi elektis simplan frazon ĉar alie la kombinaĵoj estus tro multnombraj!..

Nu vidu ni vian frazon :

"Akvon volas trinki mi, kiu jam tri tagojn ne povis trinki ion ajn."

Oni havetas impreson, antaŭ ol finiĝos la frazo, ke vi volas trinki tri tagojn!...

Sed ni provu traduki al LFN laŭ strikta senco kaj emfazo :

"De acua me vole bevi car me no ia pote bevi de cualce cosa durante tre dias"

Iomete pli longa sed ja pli klara kaj facile prononcebla...

Pensu nur ke mi ekinteresiĝis pri LFN antaù proksimume unu semajno (sen iu ajn kurso nek plej eta ekzerco, nek tempo : tute male, mi estis tre okupiĝinta...) Kiom da tempo vi studis E-on por kapabli eligi tian vian frazeton (o cualce otra)?

Amin.

henma (Montri la profilon) 2009-marto-26 21:27:13

Senegaùlo:Pensu nur ke mi eklernis LFN antaù proksimume unu semajno (sen iu ajn kurso nek plej eta ekzerco, nek tempo : tute male, mi estis tre okupiĝinta...) Kiom da tempo vi studis E-on por kapabli eligi vian frazeton ?
Kiom da lingvoj vi parolis antaŭ eklerni LFN-n?

Via scio de esperanto multe helpis vin, ĉar mi povas vidi vortoj kiel "ance" kiuj ne similas al hispana(también)/portugala(também,ainda)/franca(aussi)... sed al la esperanta vorto "ankaŭ", ĉu ne?

Ĉu vi pensas ke ruso kiu nur parolas la rusan aŭ japano kiu nur parolas la japanan povas lerni LFN-n dum tiu mallonga tempo? Ĉu ne estus tre similaj la kvantoj da tempo bezonataj por lerni aŭ LFN-n aŭ esperanton por tiaj homoj?

Amike,

Daniel.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-26 21:42:29

Sincere, ne. Mi pensas kaj eĉ certas ke ruso aŭ japano pli rapide lernos kaj ĉefe parolos LFN ol E-on... Sed supoze ke mi eraras, kiel vi mem sugestis : samdaŭran tempon... kaj ĉiamaniere tre malmulte, tiel ke ili tute povos lerni ambaŭ...

(sed neniu el "niaj" rusoj partoprenas tiun debaton ĝis nun... Mi dubetas ĉu ili vere interesiĝas pri internaciaj lingvoj...)

Ŝajnas al mi ke la esperantistaj argumentoj estas ĉefe sentimentalaj dum tiuj de la aliaj helplingvoj (latinidaj) estas pli praktikecaj...

Koncerne LNF mi strebas esti kiom eble plej objektiva... (ĉu iu tion rimarkis?)

horsto (Montri la profilon) 2009-marto-26 21:53:58

Senegaùlo:
Pensu nur ke mi ekinteresiĝis pri LFN antaù proksimume unu semajno (sen iu ajn kurso nek plej eta ekzerco, nek tempo : tute male, mi estis tre okupiĝinta...) Kiom da tempo vi studis E-on por kapabli eligi tian vian frazeton (o cualce otra)?
Amin.
Mi proksimume bezonis duonan semajnon.
Senegaùlo:
Estimato, mi elektis simplan frazon ĉar alie la kombinaĵoj estus tro multnombraj!..
Fakte la nombro de kombinaĵoj tute ne gravas. Neniu unue listigas ĉiujn eblajn kombinaĵojn kaj tiam elektas unu el ili. Oni havas ideon, kion oni volas diri, ekz.: mi volas, ke la subjekto estas ĉe la fino de la frazo por ke mi povas aldoni subfrazon, kiu komenciĝas per la sama subjekto. La resto estas simplega.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-27 02:18:57

horsto:Fakte la nombro de kombinaĵoj tute ne gravas. Neniu unue listigas ĉiujn eblajn kombinaĵojn kaj tiam elektas unu el ili. Oni havas ideon, kion oni volas diri, ekz.: mi volas, ke la subjekto estas ĉe la fino de la frazo por ke mi povas aldoni subfrazon, kiu komenciĝas per la sama subjekto. La resto estas simplega.
Tion mi mem autaŭigis : oni ne elektas sed parolas samkiel en sia lingvo aŭ chefaj lingvoj... Ekz. oni chiam komencigas frazojn per subjekto "Mi lernis E-on en ..." kio egalas diri "estas mi, kiu..." Kial ne komenci per la verbo aŭ la komplemento, kiuj plejofte estas pli gravaj elementoj en la frazo? kaj tio devigas onin uzadi senutile la akuzativan forman, kiu estas fosilo de antikvaj idiomoj...
Neniu ordinara homo akceptos lingvon en kiu kvarono da vortoj finiĝas per iujn...ajn... ojn!... kaj kiu enhavas literojn kiaj "c" kaj "sc", kiuj en la originaj lingvoj jam de longe iĝis "s" ...

Me mesma ia propone esta : on no eleje ma parla como en se lingua o linguas xef... pe on comensa sempre un frase par la sujeto "Mi lernis E-on en..." ce simila dise "Estas mi, kiu..." Per ce no ta comensa par la verbo o la complemento, ce a multe veses es elementos plu importante en la frase? e ce obliga on usa nonnesesada la acusativa, ce es fosil de idioms antigua...
No om comun va aseta un lingua en cual un cuatri de parolas fini par "iujn... ajn... ojn!... e ce conteni leteras como "c" e "sc", cuale de multe tempo ia fa se "s" en la linguas orijinal...

Reen al la supro