Al la enhavo

Lingua franca nova (LFN) o /aù Esperanto ?

de Senegaùlo, 2009-marto-25

Mesaĝoj: 102

Lingvo: Esperanto

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-30 22:43:39

Mi ne vane parolis pri sektemo!...
Aliaj lingvoj ne ricevis tiom fortan rebaton... ĉu vi vin sentas minacata?...

Me no vana ia referi a tende setal!...
Otra linguas no ia reseta tal forte oposa... Esce vos senti vos menasada?...

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-marto-31 09:07:04

Kiu minacas min, ĉu vi? Tio memorigas min pri anekdoto mi iam aŭdis:

Ĉiutage elefanto survoje al sia akvotrinkejo pasis formikejon kaj li amuzis sin fosante en ĝi per la rostro. Kompreneble tio tre ĉagrenis al la formikoj kaj unu matenon ĉiuj suprengrimpis en arbon, atendante tie ĝis la elefanto denove venis, kaj tiam ĉiuj formikoj sin ĵetis al li por lin ataki. La elefanto tamen skuis sin kaj ĉiuj formikoj krom unu falis teren. Tiam ili ĥore kriis. Brave Emilo! Strangulu la diablon!!

Vi multe babilaĉas pri sektemo kaj religia sinteno, mi pensas ke tiu priskribo bone taŭgas por via propra agado. Vi estas KUKOLIDO en fremda nesto.

sinjoro (Montri la profilon) 2009-marto-31 14:46:21

Ho, kion mi vidas! Iu volas revivigi putran kadavron, nome Lingua franca nova! Kaj eĉ titoligas la fadenon kvazaŭ temus pri du egalvaloraj aferoj.
Kial ne krei novan diskutfadenon: "Esperanto aŭ solresol"?

nikko (Montri la profilon) 2009-marto-31 15:35:24

Mi iras elfosi Slovion, atendu pezentadon venontsemajne. lango.gif

Idijm izkopat Slovio, čekajte predstavenief vo buju tižden.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-31 21:40:00

Tia memkontentiĝo kaj memvola blindeco pri Eo estas signo de novbakitoj aŭ kadukintoj... Koncerne min mi neniam tiel malsaniĝis krom eble je la komenco kiam mi ankoraŭ spertojn ne havis pri la temo kaj pekis pro juneco kaj idealismo...

En ĉiuj landoj de la mondo 99,99 % de la homaro ne scias pri Eo... kaj se oni informas, ili ne volas scii... kaj se ili akceptas kaj frekventas kursojn, ili poste eliĝas...

Restas nur tiuj kiuj bezonas oni ne tro scias kion... sed certe ne konstruadon de taŭgan internacian lingvon...

Konsideru nur ĉi lastajn vortojn :
"Taŭgan internacian lingvon"...

Me peferi : "un lingua internasional conveninte"...

Posable la esperanto deveni la lingua ofisial de la Europa este, con Bialistoc per capital... Ma asi (ĉi tie) en Brasil, an (eĉ) si es un numer grande de esperantistes, el no es plu ce jueta per spiritistes deliriante ci ia perde tota sensa comun...

Estas viruso en konstruitaj lingvoj ke kiam iomete da homoj parolas ilin, oni tuj volas simpligi, internaciigi, plibeligi... En lfn tio ne okazas ĉar estas malfacile imagi ion pli simplan, internacian kaj naturalan...

Es virus en la linguas contruida ce cuando alga omes parla los, on vole ja simpli, internasionali, beli... En lfn esta no aveni car non es fasil imajina cosa plu simple, internasional e natural...

Viaj reagoj kiaj "multaj estas vokataj sed malmultaj estas elektitaj" diras multon pri la tuta afero religia, en la rekta linio de judokristanismo... Strange pri universala lingvo! Do se vi estas elektitoj, vi regnu je la dekstra flanko de YHWH kaj lasu nin surtere zorgi pri niaj surteraj aferetoj homaj kia la honesta konstruo de vere internacia lingvo...

Vos reatas como "multes es clamada ma pocas es elejeda" dise multe sur la cosa tota religios, en reta linia de judicristisme... Strana per un lingua universal ! Donce si vos vole es elejeda, vos ta rena a destra de YHWH e lasa nos sur la tera atende nos ocupas teral e umanal como la construa onesta de un lingua vera internasional...

R2D2! (Montri la profilon) 2009-aprilo-01 04:11:54

Fakte, kelkaj ŝatas tıon, ke Esperanto ne estas tro sımıla al latınıdaj lıngvoj. Ilı ŝatas lernı malsımılan lıngvon. Se mı parolus en LFN, preskaŭ ĉıuj kredos tıon, ke mı parolas la latınan, kaj ılı dıros “Pro tıo mı nur parolus hıspane, kun sama rezulto”.

—Ilhuıtemoc δ

P.T. Mı nur respondas ĉar mı havas nenıon bonan farı, kaj ŝajnas tıon, ke ankaŭ vı havas nenıon farı senkulpa.gif

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-aprilo-01 04:28:30

Ĉar mi ne tro atendas de helplingvoj, mi fakte konsideras la hispanan/portugalan bona kandidato al universala lingvo... sed ankaŭ la franca...

Car me no tro espeta de linguas aidante, me en fato considera la espaniol/portuges un bon aspirante a lingua universal... ma ance la franses...

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-aprilo-01 22:12:14

Performanco skriba kaj parola

Esperanto: scienco [s-ts-i-e-n-ts-o]
Interlingua: scientia [s-ts-je-n-ts-ja]
Franca: science [s-jã-s]
Angla: science [s-aj-n-s]
Hispana(amer):ciencia [s-je-n-s-ja]
Portugala: ciência [s-i-e~-s-i-a]
Itala: scienza [ŝ-e-n-ts-a]
Rusa: nauka [n-a-u-k-a]
Lfn: siensa [s-je-n-s-a]

En Eo kaj Ia la prononco estas malfacila al multaj gentoj kaj oni ne havas po unu litero unu sonon...

En la franca kaj la angla oni havas facilan kaj mallongan prononcon sed la skribo ne helpas...

En la rusa la vorto facile prononciĝas sed tute malinternacias...

En la hispana, portugala kaj itala, oni facile prononcas sed la skribo ne plene fonetikas (c/s)

En la lfn oni facile prononcas kaj logike skribas... (oni ne bezonas duonvokaloj, kiuj estus balastaj ĉar ili formiĝas naturale)

Rezultato:
Lfn 2
Franca 1
Angla 1
Rusa 1
Hispana 1
Portugala 1
Itala 1
interlingua 0
esperanto 0

Estas facile distingi tri grupojn laŭ performancoj:
- grupo A : lfn, internacia lingvo = bona
- grupo B : gentaj lingvoj = mezbona
- grupo C : Eo kaj Ia, artefaritaj lingvoj = malbona

Ĉu oni bezonu testi aliajn vortojn ?

Kaj via genta lingvo, en kiun grupon ĝi klasifikiĝas ?

R2D2! (Montri la profilon) 2009-aprilo-02 04:44:11

Vı ne komparıs gramatıkon, do vıa klasıgo estas neplena.

—Ilhuıtemoc δ

sinjoro (Montri la profilon) 2009-aprilo-02 06:55:14

Senegaùlo:
Ĉu oni bezonu testi aliajn vortojn ?

Kaj via genta lingvo, en kiun grupon ĝi klasifikiĝas ?
Jes, oni bezonu testi. Vi skribis stultaĵojn kiuj tute ne klasifikeblas kiel scienca prilaboro de la temo. Vi arbitre elektis unu vorton kaj surbaze de ĝi pritaksas tutan lingvon.

R2D2! - ekzakte, mi skribas en tiu ĉi fadeno nur pro tio ke nenio pli interesa nun estas farebla ridulo.gif

Reen al la supro