Al la enhavo

Lingua franca nova (LFN) o /aù Esperanto ?

de Senegaùlo, 2009-marto-25

Mesaĝoj: 102

Lingvo: Esperanto

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-25 03:53:57

Tiu fadeno estu spaco por debati avantaĝojn kaj malavantaĝojn de LFN kompare kun Eo kaj pliprofundigi konojn kaj spertojn pri ambaù lingvoj...

Esta filo vol es un spasio per disputa sur vantajes e nonvantajes de LFN compare con esperanto e profondi sabes e esperias sur ambos linguas...

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-25 12:47:14

Kio estas tiu lingvo LFN ?
Kie trovi demonstron ?

Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-25 15:38:37

Bonvole, igu ĉi tiun la sola fadeno en kiu vi diskutos LFN.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-25 15:48:34

Amiko Crescence, chion utilan ci trovos en Vikipedio tajpinte LFN : la tuton de la gramatiko, vortaron, celojn kaj tiel plu...

Ami Crescense, tu va trova la tota gramatica, disionario, puntas e tal cosas usos a Wikipedia par tape LFN...

(c=k, j=ĝ o ĵ, x=ŝ, la asentua cade jeneral ante la konsonantes final esetante si plural ma no es esensal per bon comprende : aséntua, cósas, disionário, usós, esensál...)

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-26 02:32:30

Rogir:Bonvole, igu ĉi tiun la sola fadeno en kiu vi diskutos LFN.
Konsentite char tiu estis la intenco... Bonvolu vi, kompense, igi tiun fadenon la sola en kiun vi ne poŝtu!

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-26 02:50:37

crescence:Kio estas tiu lingvo LFN ?
Kie trovi demonstron ?
Jen specimeno aldone al la ĉi-supraj informoj :

SPECIMENO :

Lingua Franca Nova es desiniada per es un lingua vera simple, coerente, e fasil aprendeda, per comunica internasional. El ave alga cualias bon:

1. El ave un numero limitada de fonemes. El sona simila a italian o espaniol.

2. El es scriveda como el sona. No enfante debe pasa multe anios studia nonregulas!

3. El ave un gramatica vera simple e regula. El es min complicada ce engles o indonesian.

4. El ave un grupo limitada e tota regula de afises produinte per crea parolas nova.

5. El ave regulas de la ordina de parolas bon definada, como multe linguas major.

6. El ave un lista de parolas fundada en la linguas roman moderne. Esta linguas es comun e influente, e ia contribui la parte major de parolas engles.

7. El es desiniada per es asetante natural de parolas tecnical de latina e elenica, comun tra la mundo.

8. El es desiniada per aperi la plu parte "natural" per los ci comprende la linguas roman, ma no min fasil per otras.

KAJ TRADUKO (plibonigita tamen ne sufiche):

LingvoFranka Nova estas kreita por esti lingvo tre simple lernebla kaj konsistenca por la internacia interkomprenado. Ĝi havas plurajn pozitivajn ecojn
1. Ĝi havas limigitajn nombrojn de fonemojn. Ĝi sonas simile al la itala aŭ la hispana lingvoj.

2. Oni literumas ĝin fonetike. Neniu infano devas lerni multjare malregulajn verbojn.

3. Ĝi havas gramatikon plene regula. Ĝi estas tiel modesta kiel la angla aŭ la indonezia lingvoj.

4. Ĝi havas limigitan kaj regulan serion de afiksoj produktivaj por vortkonstruaĵoj.

5. Ĝi havas bone difinitajn regulojn por vortaranĝaĵo, simile al multaj ĉeflingvoj

6. Ĝi havas vortaron forte radikigita en la romanidaj modernaj lingvoj. . Tiuj lingvoj estas mem tre disvastiĝintaj kaj influhavaj, kaj estas kontribuintaj de la plejparto de la angla vortaro.

7. Ĝi estas koncipita por nature akcepti teknikajn neologismojn el la Latina kaj greka, la fakta "mondnormo".

8. Ĝi estas koncipita por aperi relativa "natura" por tiu, kiu estas familieca kun lingvoj romanidaj,sen esti pli malfacile lernebla por la aliaj.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-26 03:48:47

la tiel prezentataj kvalitoj de Eo, tio estas ĉefe fleksebleco kaj aglutineco, respondecas por la malfacileco kion oni provas kiam oni ĝin praktikas kompare aliaj gentaj lingvoj...

Fleksebleco kaj aglutineco estas karakteristikoj de iamaj lingvoj deklinaciaj, kiuj estis kompleksaj sed ne de nuntempaj, kiuj forlasis tiuj komplikaĵoj por adopti simplan gramatikon kaj sintakson bazitan en vortordo kaj nevarieco...

Tiel esperanto estas ofte pli komplika ol gentaj lingvoj ĉefe en la formo de ties vortoj kaj prononcado (c/nc/sc/ŝv/ŝr/ajn/ojn/iujn/ktp)...

Ĝi ankaŭ estas malinternacia kaj radikoj kaj afiksoj penetras la lingvon kaj fine konstistigas neoficialan parazitan derivacian sistemon (naciismo kaj nacionalismo, diktatoreco kaj diktaturo, anarĥiisto flanke de anarkisto ktp... tiuj elementoj estas inter aliaj : pseùdo-, anti-, pre-, -ala, -enco, -uro, -mento ktp...). Tiu tendenco kondukas E-on al ĥaoso!...

En la reala parolado oni adoptas vortordon laù sia propra genta lingvo pro praktika kialo kaj la tuta vortkategoria kaj akuzativa sistemo rezultas balasta kaj vane pezas kaj malfacilas fluecon... Vidu kiel oni strebas bone prononci kaj la egotista fiero kiu akompanas tiun puerilan zorgon...

La internacia lingvo ne estu ludilo kaj distingilo sed taùga komunikilo por la plejmulto...

Ĝi ankaŭ ne estu nek dogmo nek evangelio nek kultaĵo nek venĝilo...

Ni estu liberaj teknikistoj kaj artistoj, ne propravole blindaj pastroj!...

...

La lingua internasional no debe es jueta e distingui ma util operante de comunica per aceles plu numeros...

El ance no debe es dogma, ance no evanjelio, ance no strumento de venja...

Nos ta es tecnicistes e artistes libre, no pretes volente se sieca!...

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-26 06:11:17

Dankon pro tiu longa respondo... Kial krei tiun lingvon de kiu la celo estas sama ol la celo de E-o, kiam ĝi estis jam inventita ?

Ĉu la aŭtoro ne sciis la E-o, aŭ volis plimulte simpligi ?

La LFN uzas la latinajn lingvojn. Kiun spacon ĝi favoras al la aliaj lingvoj por interesi la tutan mondon ?

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-26 13:20:51

crescence:Dankon pro tiu longa respondo... Kial krei tiun lingvon de kiu la celo estas sama ol la celo de E-o, kiam ĝi estis jam inventita ?

Ĉu la aŭtoro ne sciis la E-o, aŭ volis plimulte simpligi ?

La LFN uzas la latinajn lingvojn. Kiun spacon ĝi favoras al la aliaj lingvoj por interesi la tutan mondon ?
- Chiuj kronstruintoj de internaciaj lingvoj de la XXa jarcento jam sciis kaj eĉ konis kaj eĉ estis lernintaj Esperanton... Same kiel Zamenhof sciis pri Volapük... Sed li taksis ĝin ne taŭga kaj elpensis pli bonan... Same pri LFN...

- Ne eblas haviĝi lingvon reprezentantan chiujn lingvojn de la mondo eĉ chiujn lingvajn familiojn... La latina familio estas tiu kiu pli internacias ĉar ties vortprovizo enestas la ĉefajn lingvojn eĉ ne latidevenajn... Kaj la greklatina vortprovizo estas tiu de sciencoj, do internacie uzata... La anglavortprovizo latinas pli ol 60 procente...

- LFN estas kreoltipa lingvo, kaj tial ĝi pli simplas ol Eo... Oni ne bezonas multe pensi kaj heziti por paroli... Ĝi estas pli pratika lingvo ol Eo kaj pli facile parolebla kaj prononcebla... Vidu la alfabeto (facile konvertebla al la cirilika , greka, araba, ĉina, hebrea ktp...)

A,B,C(K),D,E,F,G,H(rara)I,J(Ĵ),L,M,N,O,P,R,S,T,U,V,X(Ŝ)kaj Z...

- LNF havas limigitan radikprovizon, ne havas fleksiojnnnek kazojn, kaj sekve ghiaj vortoj ne tro varias (senŝanĝaj finaĵoj)...

(Daŭriginda)

Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-26 14:35:16

Mi miras pri la gramatiko de la lingvo. Ĉu ĝi estas fleksiema, ĉu la adjektivoj aperas antaŭ aŭ malantaŭ la substantivoj, ĉu eblas forlasi la subjekton se estas personalo?

Reen al la supro