Al la enhavo

Surdula lingvo: sekrete silenta bela man-danco.

de inorez, 2006-februaro-20

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

inorez (Montri la profilon) 2006-februaro-20 18:32:13

Saluton! Kion vi scias pri surduloj, sia kulturo, kaj sia lingvo?

Baldaux ekos reta kurso pri baza LSE. LSE estas lengua de signos española,(hispana man-lingvo, aux lingvo de surduloj). Cxu vi volas aligxi, kaj fari gxin kun mi? La kurso estos ankaux ne nur pri lingvo, nepre ankaux pri kiel estas surdulo kaj surdula komunumo. La kurso estas organizita per la Generalitat Valenciana (la GV estas la registaroj el Valencia Komunumo), en Hispanio. Do la kurso estos en hispana lingvo. Sed se vi scias tiu lingvo iom, sed ne ege ege ege bone, tio ne tro gravas: tiam mi provos iom helpi, je tio kion vi bezonus. Ekzemple, tradukante aux klarigante, la frazetoj kiuj aperas en hispana skribe, apudaj al sia traduko en LSE mov-bilde kiel kino. Mi ne havas tro bonan Esperanton, nek kutimo fari tradukoj al gxi... sed, se iuj vere volas fari tiu kurson, mi helpos al ili ne multege, sed ¡tiom kiom mi eblos! La prezo estas nula. Estas nepagenda kurso. La dauxrigo de la kurso estas: el 20/03/2006 gxis 20/05/2006 Kaj por aligxi la dato estas: gxis 13/03/2006

inorez (Montri la profilon) 2006-februaro-20 18:39:23

Se iu interesas tion, sed tute ne scias hispana, ne mi suficxe eblos helpi je tiu kurso.
Sed alia ulo eble jes.

SED, mi jes eblas traduki iujn LSE-ajn  rakontetojn aux poemetoj el hispana al nia lingvo.

Cxi tie eblas vidi la infanajn rakontetojn (ili estas samtempe: per hispana legeblaj kaj per LSE-a videblaj):
http://www.cervantesvirtual.com/portal/signos/lite...

Eble vi ne bezonus traduko cxar estas tre famaj.
Cxu vi sxatas ilin? ridulo.gif

tau (Montri la profilon) 2006-februaro-26 18:20:03

inorez skribis:

Saluton !

Mi estas tuta komencanto de SIGNUNO (por detaloj bv. vidi: http://geocities.com/signuno/  http://geocities.com/signuno/s1000.html). Aktuale mi nur ekkomencis persone studi pri ĝi, kaj ankoraŭ ne povas uzi ĝin.
Ankaŭ simpla komencanto de JSL (= japana signa lingvo), kies elementa kurso ĝuste nun finiĝis antaŭ unu semajno.

Kiel unu aldono al miaj hobioj ankaŭ en signaj lingvoj, mi interesiĝas pri LSE.
Mi atendas ekon de la kurso de LSE. Tamen mi havas neniom da scio pri hispana lingvo. Ĉu mi povus sukcese lerni ĝin?

Salutas amike, taŭro, alies nomo tau, nomiĝas akira el japanio. 2006-02-27.

 

inorez (Montri la profilon) 2006-februaro-26 22:52:48

Saluton, tau!

 

Dankon pro la ligiloj. Mi jam konas  pri  tiu ret-pagxo el signuno, sed mi ne ankoraux studis gxin, cxar mi volas atendas gxis mi pli bone uzu LSE-n.

Sed, se mi havas tempon, cxar nun mi trovis bonajxo, ke vi lernas gxin, eble iam mi ekus studi, por tiel ni intersxangi problemojn kaj sukcesojn! ridulo.gif

 

Cxu vi finiĝis elementa kurso JSL ĝuste antaŭ unu semajno? Do, gratulon! Certe ankaux gxi estas tre bela lingvo, cxu?

Eble iam vi sxatus instrui iu JSL man-vorton al mi? ridulo.gif

 

Pri la ebleco lerni LSE sciante nenion pri hispana lingvo, mi diras ke jes, tio tute eblas. Fakte, estas ion ebla ke hispana surdulo sciu LSE-n, sed ne hispanan.

La eta problemo estas ke, tiu retkurso estos nur hispane. Mi eblos traduki kelkaj aferoj (mi esperas tion), sed ne cxiujn (mi supozas).

Tiel, la problemo estos ke, se tradukas nur mi, eble mankos helpo al vi.

Sed ankoraux restas tempo por ke aliaj homoj aligxos al la kurso, kaj kune eta eta helpo, estos plej utila al vi la kurso.

 

Malgraux tiu problemo, mi esperas ke jes, ke vi eblos lerni iom pri LSE, sed bedauxrinde, mi ne eblas aserti pri la kiom vi eblos lerni,

Cxu vi dauxras volonte aligxi al tiu kurso pri LSE?

 

Mi endas averti vin pri ion ke eble vi forgesis rimarki: ne estas tute vero tion ke vi diris, ne estas tute vero ke vi havas neniom da scio pri hispana lingvo.

Vi JES havas iometon da scio pri hispana  lingvo! Jes, ja!

Cxar vi scias Esperanton, cxu ne? Ambaux lingvoj havas multajn vortojn similaj! ridulo.gif

Amike,

-inorez-

inorez (Montri la profilon) 2006-marto-02 18:45:38

Se jes, bonvolu, avertu min, cxar endas regirtrigxi en la oficiala retpagxo, kaj eble vi bezonos helpo.

Por uzi la kurso, endas registrigxi, antaux la tago 13 je cxi monato, cxi tie:

http://www.cvfc.gva.es/

> Centro Virtual de Formación al Ciudadano. Formación Online

No soy usuario registrado

Consigue tu contraseña de acceso

> entrar

 

tau (Montri la profilon) 2006-marto-03 02:55:17

Jes, mi decidis, ke mi volonte antaŭsciigu al vi, karaj gesinjoroj de LSE, pri tio ĉi, ke mi tenu la kurson, malgraŭ mi jam antaŭsentas ke mi renkontos pli-malpli egan baraĵon en hipana lingvo, nur esperante la similecon inter Esperanto kaj hispana ...

Mi tute haste trarigardis la programojn videblajn de "Morfologia (Leccion 1 - 8)" kaj "Sintaxis (Leccion 1 - 7)" en "Gramática Visual de la LSE" en ;
 http://www.cervantesvirtual.com/portal/signos/gram...
Kaj mi trovis min staranta, ke tio estas unu el la kursoj, kion mi serĉas kaj volas studi pli detale kaj precize.

Se estus io elmetenda dum la kurso, kion mi povas prezenti nur en Esperanto anstataŭ en hispana. Ĉu tio estu permesate, jes?

restas mi amike, tau, nome akira el japanio 2006-03-03

P.S.
Helpu! Kio staras por "NIF/DNI"?  Mi ne komprenas tion, kio estas obligacia datumo por registrado.

inorez (Montri la profilon) 2006-marto-06 20:30:43

Do, vi fine aligxas: Bone! Vi estas kuragxa!

Certe tie estos barajxon, sed mi penos por etigxi ilin tiom kiel mi eblos, por ke ne cxiu el ili estos tro egaj al vi (kaj al cxiu kiu volu aligxi)

 

DNI estas, ne datumo, sed cifero kun unu litero. Gxi estas la “Nacia dokumento de identeco” kiun cxi tie, Hispanujo, havas cxiu homoj.

Legante cxi tie http://www.answers.com/topic/identity-document  (mia angla estas terura, do eble mi eraras) mi  trovis ke, cxe Japanio ne havas nenia identecan dokumenton.

 

Mi skribos nun al la cxefoj de retpagxo por demandi pri kiel ne-hispanano eblas aligxi al la kurso. Kaj kion pri la ebleco respondi per Esperanto al demandoj. (Mi esperas ke jes permesu tion)

 

Jen traduko pri registilo el Generalitat Valenciana (Registaroj el Valencia Komunumo):

Nombre

1o Apellido.

2o Apellido.

Usuario. 

Contraseña. Confirmar contraseña. Sobrenombre. NIF/DNI.

Dirección.  Población.  Provincia.  País. CP. Teléfono.  Fax  Correo electrónico.

Sexo  (Seleccione su sexo... Hombre Mujer) Fecha nacimiento (día / mes / año) 

 

Via nomo.

Via unua familia nomo (unua familia nomo de via patro).

Via dua familia nomo (unua familia nomo de via patrino).

Uzanto.

Pasvorto. Ripetu pasvorton, por konfirmi. Kasxnomo. Nacia dokumento de identeco.

Adreso. Loĝantaro. Provinco. Lando.  Poŝta kodo. Telefono. Telefaksilo. Elektronika ret-poŝto.

 Sekso. (Elektu via sekso... Viro Virino) Dato naskiĝo (tago/monato/jaro, 01/01/0001)

 

 

Vi diris ke vi vidis iun programojn videblajn el la Gramática Visual de la LSE" en;
 http://www.cervantesvirtual.com/portal/signos/gram...

Cxu vi scias, ke oni eblas aldoni komentoj pri tiu videblajxo? Cxi tie:

 

http://www.cervantesvirtual.com/FichaObra.html?Ref...

Foro de debate de la obra: ---Forumo de debato de la laboro:

Añadir un comentrio al foro. --- Almetu komentarion en la forumo.

 

Mi pensas ke, eble, al tiuj kiuj laboras por fari tion, tre sxatus trovi vian komenton per japana lingvo... cxu? ridulo.gif

tau (Montri la profilon) 2006-marto-14 02:00:49

Mian elkoran dankon mi esprimas al inorez, ĉar mi pove ricevis bonvenatan mesaĝon de " Mensaje de bienvenida de Centro Virtuala de Formacion al Ciudadano ".

Nu! Kion mi povu prepari antaŭ tiam, kiam la kurso komenciĝos tuj ekde proksima semajno.  okulumo.gif
Nur per Esperanta lingvoscio, havi la hispanan virtualan retkurson pri "LSE" estos tro temerara ekvojaĝo!!!
Ja, mi scias tion. Ĉiariske sentima nun estas ĉirkaŭ mi ...

 

tau (Montri la profilon) 2006-marto-25 15:39:07

Bedaŭrinde mi ne povas procedi je enirado de la kursopaĝo de "LSE" subite!
Mi ricevas nun mesaĝon de la "cvfc.gvc.es" ĉe la portalo jenan :

<QUOTE>
Usted no es un usuario registrado, o puede que
haya escrito mal su USUARIO y CONTRASEÑA.
Vuelva a intentarlo de nuevo.
      Cerrar    
<UNQUOTE>

Ĝis hieraŭ-nokte mi havis neniom da problemo por eniri per miaj uzantec-nomo kaj pasvorto, sed nun mi ĉiam vidas la supre menciitan mesaĝon el la sistemo de la kursejo de "LSE" : http://eformacion.gva.es - Incidencia...

Hispana lingvo estas troege kviza por mi nun. Multaj vortoj estas certe imageblaj pere de Esperanto. Sed ĉi tiel unufojon mi ekhavas malfacilecon, estas apenaŭ malebla por trovi tion, kio estas kie; kie estos la korekta paĝo donanta la helpilon aŭ la solvon el multege da paĝoj.

Ho! Kiel mi retroviĝu en la kurson trapasante la portalo!
Kial mia pasvorto je "cvfc.gvc.es" subite ŝanĝiĝas?

Al amiko inorez !
Ĉu vi bonvolus helpi al mi, kie kaj al kiu de "LSE", mi povu kontaktendi por solvi tiun ĉi situacion? Kaj al kiu mi sendu e-poŝton?

tau (Montri la profilon) 2006-aprilo-13 13:44:24

Dankon al inorez pro via favora helpo!

Fine mi sukcesis havi konekton kun la kurso de LSE.
Ĉio ŝajnas nun ekmarŝi en bona ordo.
Do sekvanta malfacileco por mi estas la lingvo mem !!!

Mi ne mencias pri la lingvo mana, sed parolate pri la lingvo buŝa hispane.
Oni povos diri certe, ke multaj vortoj en hispana lingvo estus similaj al Esperanto. Tion mi vidas.
Sed la esprima maniero estas tro komplika por mi.

Mi trovis alian novan problemon pri hispana lingvo buŝa.
Ĉu oni havus plurajn specojn en lingvoj hispanaj? Ĉar kelkaj frazoj estas tradukitaj en ceterajn vortojn, tamen kelke aliaj frazoj estas ne tradukitaj, kiuj aperas en mem-vortoj tiam, kiam mi uzas tradukilon aŭtomatan.

Ĉu mi ekmarŝas en troa aventuro! 
Ĝoju, ĝoju! Ni kolegoj! Dum ni junaj estas! ...  

Reen al la supro