Al la enhavo

Tago de stultuloj

de vedev, 2009-aprilo-01

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

vedev (Montri la profilon) 2009-aprilo-01 18:49:38

Saluton geamikoj!

Hodiau speciala kunsido de Organizacio de Kombinintaj Nacioj aŭdacis fari Esperanton je
ĉefa lingva de tuta Tero.

Ĉu vi veris? rideto.gif

En Rosio hodiau, 1 aprilo, estis granda nacia festo - tago de stultuloj. En tio tago ĉiaj homoj penas trompi aliajn. Vi, ekzample, povas audi, ke via dorso estas tute blanka.

Ĉu en via lando estas simila festo?

niko-tina (Montri la profilon) 2009-aprilo-01 19:14:30

Jes! Tre konata tago!

Ĉi tie, en kelkaj partoj el Hispanujo, oni gluas eta papero personforma en la dorso de iu, por mokridi pri tiu.

Krome, antaŭ iom da tempo, ĵurnaloj publikis malverajn novaĵojn, kaj, posta tago, ili malkovris la ŝerco lango.gif

jchthys (Montri la profilon) 2009-aprilo-02 02:58:15

Mi havas etan anglan blogpoŝton pri la tago ĉi tie.

FrankoVoglero (Montri la profilon) 2009-aprilo-02 09:56:08

Saluton!

Ankaŭ en germanujo la unua de aprilo estas tre konata por diri malveraĵojn ktp. . Eĉ en nia regiona gazeto vi ĉiam trovas malveran artiklon pri la regiono je tiu tago. Kaj je la dua aprilo oni skribas ke la artikolo estis aprilŝerco. Tiam oni diras "Aprilo aprilo" ridulo.gif

Ĝis la
Frank V.

Meŝig (Montri la profilon) 2009-aprilo-02 11:51:21

Saluton al ĉiuj,

vedev: En tio tago ĉiaj homoj penas trompi aliajn.
niko-tina: oni gluas eta papero personforma en la dorso de iu, por mokridi pri tiu.
Krome, antaŭ iom da tempo, ĵurnaloj publikis malverajn novaĵojn, kaj, posta tago, ili malkovris la ŝerco lango.gif
En Francujo, la koncepto estas tute sama. Nur la nomo estas malsimila: tiu tipo de ŝerco, de volonta malveraĵo, estas nomata "fiŝo aprila". Kiam oni gluas paperon en la dorso de iu, ĝi ĝenerale estas fiŝforma.

henma (Montri la profilon) 2009-aprilo-02 15:58:18

vedev:Ĉu en via lando estas simila festo?
Jes, sed ne la 1an de aprilo...

En Ĉilio ni havas similan tagon, "Día de los inocentes" (kio povas esti tradukita kiel "Tago de senkulpuloj" aŭ "Tago de naivuloj"). Je tiu tago, ĝis la tagmezo, oni diri malveraĵojn, kaj moki iujn kiuj ilin kredas...

Sed tio okazas la 28an de decembro.

Amike,

Daniel.

annadahlqvist (Montri la profilon) 2009-aprilo-02 22:24:58

Jes, en svedio ankaŭ, 1a aprill, oni diras malverojn kaj poste diras "aprill, aprill", aŭ "aplill, aprill din dumma sill, jag kan lura dig vart jag vill" (=aprilo, aprilo, vi stulta haringo, mi povas vin mensogi ĉie kie mi volas).

Mia koramiko mensogis al sia fratino pri esperanto, ke juna lernantoj devas lerni gin nun, ĉar esperanto iĝos oficiala lingvo en Eŭropa unio, ŝi lin kredis al kiam li diris ke ĉies kiu ne scias esperanton poste elĵetos de EU...

Mi nur mensongi ke mi havis kolorigi mian hararon verda... Li min kredis.

vedev (Montri la profilon) 2009-aprilo-04 06:02:02

annadahlqvist:Jes, en svedio ankaŭ, 1a aprill, oni diras malverojn kaj poste diras "aprill, aprill", aŭ "aplill, aprill din dumma sill, jag kan lura dig vart jag vill" (=aprilo, aprilo, vi stulta haringo, mi povas vin mensogi ĉie kie mi volas).

Mia koramiko mensogis al sia fratino pri esperanto, ke juna lernantoj devas lerni gin nun, ĉar esperanto iĝos oficiala lingvo en Eŭropa unio, ŝi lin kredis al kiam li diris ke ĉies kiu ne scias esperanton poste elĵetos de EU...

Mi nur mensongi ke mi havis kolorigi mian hararon verda... Li min kredis.
Mi vidis en Stokgolmo homojn kun verdaj hararoj. Verŝajne, tio estis esperantistoj... ridulo.gif Sed ankaŭ kun ili mi vidis homojn kun ruĝaj kaj bluaj hararoj. Ĉu ili estis idistoj, au tokiponistoj? ridulo.gif

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-aprilo-04 14:12:41

Saluton!

henma:En Ĉilio ni havas similan tagon, "Día de los inocentes" (kio povas esti tradukita kiel "Tago de senkulpuloj" aŭ "Tago de naivuloj").
Tiu tago laŭ romkatolika tradicio memorigas pri la morto de la senkulpaj infanoj, kiujn laŭdire murdigis la fia reĝo Herodo eksciinte pri la naskiĝo de Jesuo ...
Je tiu tago, ĝis la tagmezo, oni diri malveraĵojn, kaj moki iujn kiuj ilin kredas...
Mi sciis pri la malsama dato en Hispanlingvujo, sed ne, ke malveraĵoj aperu nur dum duono de la tago.

Interesa detalo. rideto.gif

Ĉu do oni informas la trokredemulojn jam samtage, ke fakte ili fariĝis viktimoj de mensogo?

Kolonjano

henma (Montri la profilon) 2009-aprilo-04 15:08:48

KoLonJaNo:Tiu tago laŭ romkatolika tradicio memorigas pri la morto de la senkulpaj infanoj, kiujn laŭdire murdigis la fia reĝo Herodo eksciinte pri la naskiĝo de Jesuo ...
Vi pravas, tiu estas la vera signifo de la nomo de tiu tago, sed kiel "inocente" hispane signifas aŭ senkulpa/senkulpulo aŭ naiva/naivulo, tiu tago estas ankaŭ tago simila al tago de stultuloj kiu okazas la 1an de aprilo en aliaj landoj.

KoLonJaNo:Mi sciis pri la malsama dato en Hispanlingvujo, sed ne, ke malveraĵoj aperu nur dum duono de la tago.

Interesa detalo. rideto.gif

Ĉu do oni informas la trokredemulojn jam samtage, ke fakte ili fariĝis viktimoj de mensogo?
Mi ne scias kial tio okazas normale dum la mateno. Mi pensas, ke por atendi ĝis la posttagmezo por diri al ĉiuj kiuj kredis vin ke ili estas tro kredemaj okulumo.gif

Kiam mi estis infano, mi memoras ke ofte, je tiu tago, ankaŭ en la ĵurnaloj kaj per televidilo vi vidis novaĵojn kiuj estis iom nekredeblaj, kaj normale, je la tagmezo oni informis ke tiuj novaĵoj estis mensogoj pro tiu tago...

Kompreneble, tiuj novaĵoj estis rilataj al kantistoj, sportistoj, aktoroj, aŭ similaj, kaj neniam gravan novaĵon kiu povus afekti iun malbone...

Amike,

Daniel.

Reen al la supro