Al la enhavo

blinka "o"

de crescence, 2009-aprilo-09

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 07:16:11

Saluton,

Kial en kelkaj vortoj kunmetitaj, la fina litero "o" de la unua vorto aperas, kaj en aliaj ĝi ne estas ? Kiu estas la regulo ?

Ekz. skribotablo, urbodomo, manĝotuko, ktp.

Sed : panbakejo, tagmanĝo, poŝtkardo, ktp.

Dankon

le_chaz (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 07:40:16

crescence:Saluton,

Kial en kelkaj vortoj komponaj, la fina litero "o" de la unua vorto aperas, kaj en aliaj ĝi ne estas ? Kiu estas la regulo ?

Ekz. skribotablo, urbodomo, manĝotuko, ktp.

Sed : panbakejo, tagmanĝo, poŝtkardo, ktp.

Dankon
En kunmetitaj vortoj (ne "komponaj", komponi estas verki muzikaĵon) ne estas regulo pri la uzo de la fina vokalo. En la ekzemploj, kiujn vi citas, perfekte eblas:

skribtablo, urbdomo, manĝtuko

panobakejo, tagomanĝo, manĝotuko

Kion do oni faru? Oni simple mem elektu la eblecon, kiu ŝajnas pli facile prononcebla. Ne estas malpermeso, nur libereco rideto.gif

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 07:51:12

le_chaz:
En kunmetitaj vortoj (ne "komponaj", komponi estas verki muzikaĵon)
Dankon pro via korekto. Mi korektis mian eraron.
Dankon ankaŭ pro via respondo.

Rogir (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 14:59:44

Mi kredas ke la regulo estas ke kunmetaĵoj fariĝas per kunligi la radikojn, kaj kiam la vorto estos malfacile elparolebla, vokalo (plejofte o) intermetiĝu. Sed ne gravas intermeti vokalojn kiam ne nepre necesas.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 16:43:51

Kaj kiu estas la regulo pri kiam oni uzas "o" kaj kiam alian vokalon? Ekzemple: "multekosta", ne "multokosta".

jchthys (Montri la profilon) 2009-aprilo-10 03:27:23

darkweasel:Kaj kiu estas la regulo pri kiam oni uzas "o" kaj kiam alian vokalon? Ekzemple: "multekosta", ne "multokosta".
Estas, kiam la vortspeco de la unua devas klari. (Mi preferas uzi la streketon tia-okaze.)

horsto (Montri la profilon) 2009-aprilo-10 11:26:17

darkweasel:Kaj kiu estas la regulo pri kiam oni uzas "o" kaj kiam alian vokalon? Ekzemple: "multekosta", ne "multokosta".
Se la kunmetita vorto jam estas kutima oni uzu tion, do "multekosta". La logiko eble estas jene:
Tio estas multekosta = Tio multe kostas.
Eble estus (teorie) ankaŭ:
Tio kostas multon.
Tiam mi uzus la kombinon: multonkosta
Tio estas multonkosta.
Sed kion signifus "multokosta"?
Ĉu kosta multo?

Sxak (Montri la profilon) 2009-aprilo-10 13:07:49

Tio certe havas sian logikon, sed ne forgesu pri la vorto ĉiopova, kio ne estas ĉioNpova

horsto (Montri la profilon) 2009-aprilo-11 12:07:04

Ŝak:Tio certe havas sian logikon, sed ne forgesu pri la vorto ĉiopova, kio ne estas ĉioNpova
Vi pravas! Verŝajne Zamenhof mem kreis la vorton. Ĉu li eble forgesis la akuzativon? okulumo.gif
Preni la akuzativan formon de la unua vorto havas la malavantaĝon, ke estas konsonanto ĉe la fino. Ĉu Z. eble pro tio rezignis pri tiaj formoj?

Sxak (Montri la profilon) 2009-aprilo-11 13:15:55

jes, ĝi estas Zamenhofa vorto, sed pri la kaŭzoj oni povas nur konjekti. Mi opinias, ke li ne forgezis akuzativon, sed simple ne opiniis ĝin grava ĉi tie.
Sed fakte eĉ nun ne estas iu strikta regulo de tia vortfarado (aŭ mi ne aŭdis pri ĝi). Do ĉiu liberas meti en la mezon ion ajn ridulo.gif
Kaj ankaŭ pri tiu "blinka o" ne estas iu regulo.. Piv en la samaj vortoj povas kaj meti kaj ne meti en la alia artikolo tiun "o" Antaŭ paro da jaroj mi ribarkis tion pri la vorto lev(o)forto? kiu estas levOforto en sia artikolo (fort/o, levo~o) kaj levforto en la artikolo "akvoplaneo" (plane/o, akvo~o "...per provizo de levforto")
Mi havas kelkajn nemultajn proprajn artikolojn en la esperanta vikipedio, kaj foje en unu mia artikolo iu "korektis" la vorton "hejmbesto" al hejmObesto. Ĉar la formo sen o estas PIVa, mi korektis reen, sed verŝajne en ies vortaro la sola formo de tiu vorto estas hejmobesto? (ŝajnas, ke IP de la korektinto estis hungaria)

Reen al la supro