Al la enhavo

Instruado paroli E-on se ne havante komuna lingvo

de Me/lumono/leLL, 2009-aprilo-12

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Me/lumono/leLL (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 19:17:32

Novico Dektri:Kvankam eĉ ĉe tiaj lingvoj, nescii la neregulajn verbojn verŝajne ne malebligus komunikadon, sed obstaklus nur la povon de la lernanto esprimi sin sen gramatikaj eraroj. Infanoj ofte konjugas neregulajn verbojn nekorekte, sed tamen komunikas tion, kion ili celas.
Ne, mi ne parolis pri neregulaj verboj. Mi celis diri, ke la regulado mem povas esti komplikita. Ekzemple, en la rusa estas diversaj personaj formoj por as-tempo: unua por "mi", dua por "ci", tria por "li", "ŝi", "ĝi", kvarta por "ni", kvina por "vi", sesa por "ili". Por is-tempo oni uzas alian reguladon: diversajn formojn por masklaj, femalaj, neŭtraj kaj pluralaj vortoj. Kaj os-tempaj formoj ne ekzistas teknike (oni uzas as-tempajn formojn kun perfektaj verboj) krom por unu vorto ("estos"). Kaj fakte la deklinacio estas eĉ pli komplikita.
Do, en iaj lingvoj malebleco deklinacii maleblecas komunikadon.

vedev (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 20:31:03

x Andres x:
NEEBLA!
ekzemple: vi vizitas Kolombion, kaj vi trovas Kolombianon, kaj vi ne parolas hispanan, kaj li/ŝi ne parolas anglan (ekzemple) ... kiel vi instruos lin/ŝin esperanton?
senuzi librojn .... VI!
Kara Andres! Mi naskiĝis en Sovet-Unio. Tio estis tre multenacia lando (kaj Rusio - ankau). Ĉiuj junaj homoj (viroj) devis ofici en sovetia armeo.
En sovetia armeo ĉiuj lernis Rusan. Serĝentoj ne sciis ilia lingvojn - Uzbekan,Taĝikan ktp. Sed!

Tiuj soldatoj, kiuj neniam konis eĉ 1 rusa vorton - post 2 jaroj oni tre normale parolis rusan. Sed Rusa lingva estas pli malfacila ol Esperanto!

fizikisto (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 21:10:35

Instrui lingvon sen komuna lingvo certe eblas, ĉar ĉiuj beboj lernas lingvojn tiamaniere. Eblas ja montri aĵojn kaj agadojn. Sed kiam tio ne eblas, ekzemple telefone, ĉu tiam oni povas lerni lingvon sen komuna lingvo?

Me/lumono/leLL (Montri la profilon) 2009-aprilo-13 08:26:57

fizikisto:Instrui lingvon sen komuna lingvo certe eblas, ĉar ĉiuj beboj lernas lingvojn tiamaniere. Eblas ja montri aĵojn kaj agadojn. Sed kiam tio ne eblas, ekzemple telefone, ĉu tiam oni povas lerni lingvon sen komuna lingvo?
Oni povas. Kun novaj telefonoj, uzantaj video-telefonaĵon. Sed se tia telefono estas aĉetebla por oni, ĉu ne estus pli facile aĉeti libron? ridulo.gif

Reen al la supro