Al la enhavo

Instruado paroli E-on se ne havante komuna lingvo

de Me/lumono/leLL, 2009-aprilo-12

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Me/lumono/leLL (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 15:09:53

Ekzemple vi renkontis homon, kiu tute ne parolas vian lingvon. Pluse, vi eĉ ne scias kia lingvo estas gepatra por la homo. Kaj via lingvo estas tro komplika por instrui. Do, kiel vi instruus E-on?
Nature, instrui pri iaj substantivoj ("akvo", "pano") estus tre facile, vi nur indikus. Sed kiel vi klarigus kio... nu, estu "substantivo"... Kio "substantivo" estas? Kaj "milito"? Kaj "adverbo"? Kiel vi klarigus aliajn "komplikajn" vortojn? Kiajn vortojn vi instruus al la homo unue?

x Andres x (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 15:36:55

Mi pensas tion estus neebla.
Se vi ne havas komunan lingvon, vi ne povas instrui esperanton!

Kiel? : neebla ridulo.gif

erikano (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 16:30:49

x Andres x:Mi pensas tion estus neebla.
Se vi ne havas komunan lingvon, vi ne povas instrui esperanton!

Kiel? : neebla ridulo.gif
JES eblas ! Eĉ, ne nur "eblas", sed ankaŭ "ekzistas" !!

Legu pri la "Cseh-metodo" (aŭ "rekta metodo") :

http://eo.wikipedia.org/wiki/Cseh-metodo

Ekzistas ankaŭ libro pri ĝi :

http://libroservo.esperanto.org.au/index.php?mai...

x Andres x (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 17:17:41

erikano:
x Andres x:Mi pensas tion estus neebla.
Se vi ne havas komunan lingvon, vi ne povas instrui esperanton!

Kiel? : neebla ridulo.gif
JES eblas ! Eĉ, ne nur "eblas", sed ankaŭ "ekzistas" !!

Legu pri la "Cseh-metodo" (aŭ "rekta metodo") :

http://eo.wikipedia.org/wiki/Cseh-metodo

Ekzistas ankaŭ libro pri ĝi :

http://libroservo.esperanto.org.au/index.php?mai...
NEEBLA!
ekzemple: vi vizitas Kolombion, kaj vi trovas Kolombianon, kaj vi ne parolas hispanan, kaj li/ŝi ne parolas anglan (ekzemple) ... kiel vi instruos lin/ŝin esperanton?
senuzi librojn .... VI!

Me/lumono/leLL (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 17:29:48

erikano:

JES eblas ! Eĉ, ne nur "eblas", sed ankaŭ "ekzistas" !!

Legu pri la "Cseh-metodo" (aŭ "rekta metodo") :

http://eo.wikipedia.org/wiki/Cseh-metodo

Ekzistas ankaŭ libro pri ĝi :

http://libroservo.esperanto.org.au/index.php?mai...
Dankon, tio estas interesa.

Novico Dektri (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 17:43:12

---Malpraktikaj solvoj por ĉiutagaj problemoj:

Fazo unu: Trovu virinon apartenantan al tiu sama popolo, de kiu venas la fremdulo kiun vi luktas kompreni.

Dua fazo: Fariĝu treege allogaspekta kaj geste romatika, tiel ke eĉ ne gravas ĉu ŝi vin kapablas kompreni- ŝi enamiĝos al vi malgraŭ tio.

Fazo tri: Akiru bebon, ĉu adopte, ĉu naske.

Fazo Kvara: Vin proponu esti la vartanto de la bebo, tiel ke via edzino povu plue daŭrigi sian karieron.

Kvina fazo: Certigu, ke la infano edukiĝas en ambaŭ lingvoj.

Sesa fazo: Atendu ĝis kiam la infano ekadoleskos. Tiamaniere, ŝli havos profundan kompetentecon en ambaŭ siaj denaskaj lingvoj.

Sepa fazo: Loku la adoleskanton antaŭ la fremdulo kaj petu ke ĝi interpretu.

Fazo ok: Petu ke via infano traduku "Saluton, ĉu vi ŝatus lerni la internacian lingvon Esperanto por ke ni povu interkompreniĝi?"

Naŭa fazo: Klarigu al via infano ke ties viva funkcio estas nun plenumita, kaj tiun danku pro la interpretado.

lango.gif

Me/lumono/leLL (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 17:51:50

x Andres x:

NEEBLA!
ekzemple: vi vizitas Kolombion, kaj vi trovas Kolombianon, kaj vi ne parolas hispanan, kaj li/ŝi ne parolas anglan (ekzemple) ... kiel vi instruos lin/ŝin esperanton?
senuzi librojn .... VI!
Tio ne estas situacio pri kia mi pensis. Bone, jen:
Vi loĝas en Rusio (aŭ en alia ruslingva lando). Kaj foje vin vizitas iu, kiu tute ne parolas la rusan. Vi ne scias kio estas la lingvo de la homo (se homo shoko.gifrido.gif), kaj vi ne scias, kiel oni povas instrui al li (aŭ ŝi) la lingvon. La homo ne necesas paroli al iu krom vi, do Esperanto estus pli facila por instrui. Sed kiel?

Tio estis pri kio mi pensis. Kaj ĝi simple ne povas esti neebla. Se neebleco de tia instruado verus, ni ne povus lerni lingvojn de aliaj popoloj. Ĉar ĉiam estis la plej unua homo (aŭ unuaj homoj), kiu(j)n lernis la lingvo(j)n kaj neniam havis librojn por tio.

Novico Dektri (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 18:23:46

Oni ne subtaksu la efikecon de fizika demonstrado por ilustri bazajn konceptojn de lingvo.

Ekzemple, la videobenda kurso 'Pasporto al la Tuta Mondo' baziĝas sur la principoj de pasiva lernado. Eĉ la instruistino kiu resumas konceptojn instruitajn dum ĉiu leciono parolas nur en Esperanto. Ekzemple, por instrui pri verba konjugo, ŝi faras jene:

"Mi manĝos la pomon." ( Ŝi elprenas pomon de sia dorsosako)

"Mi manĝas la pomon." ( Ŝi mordadas la pomon, ĝis kiam ĝi reduktiĝas al la kerno. Poste, ŝi laŭte glutas)

"Mi manĝis la pomon."

Genie, ĉu ne? Post kiam la plej bazaj principoj estas establitaj, komunikado fulmrapidiĝas.

Me/lumono/leLL (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 18:32:26

Novico Dektri:Ekzemple, por instrui pri verba konjugo, ŝi faras jene:

"Mi manĝos la pomon." ( Ŝi elprenas pomon de sia dorsosako)

"Mi manĝas la pomon." ( Ŝi mordadas la pomon, ĝis kiam ĝi reduktiĝas al la kerno. Poste, ŝi laŭte glutas)

"Mi manĝis la pomon."

Genie, ĉu ne? Post kiam la plej bazaj principoj estas establitaj, komunikado fulmrapidiĝas.
Jes, vere. Simple kaj genie. Kaj la plej interesa afero estas, ke ĝi ne efektus por aliaj (neregulaj) lingvoj, ĉar ili havas diversajn formojn por verbtempoj.

Novico Dektri (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 18:47:24

Kvankam eĉ ĉe tiaj lingvoj, nescii la neregulajn verbojn verŝajne ne malebligus komunikadon, sed obstaklus nur la povon de la lernanto esprimi sin sen gramatikaj eraroj. Infanoj ofte konjugas neregulajn verbojn nekorekte, sed tamen komunikas tion, kion ili celas.

Reen al la supro