Al la enhavo

Diskriminacio en interreto

de sigkalis, 2009-aprilo-13

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

sigkalis (Montri la profilon) 2009-aprilo-13 10:43:41

Mi vivas en Litovio. En ĉi-jaroj jam mi ne povas spekti ĉiujn videon en Jutubo. Baldaŭ mi devos pagi por Last.fm, ĉar mi vivas en Litovio.
Ĉu en via lando diskriminacio estas en interreto? Kion vi opinias pri diskriminacio en interreto?

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-aprilo-13 12:44:04

Saluton!

sigkalis:Mi vivas en Litovio.
Mi estas dumviva (okcident)germano, ano de la sojla generacio, kiu kreskis en ankoraŭ ĉefe analoga mondo kaj nur du|tri|kvardekkelkjare spertas la alvenon (kaj finan venkon?) de la cifereca revolucio.
En ĉi-jaroj jam mi ne povas rigardi ĉiujn videon en Jutubo.
Verŝajne vi ŝatus ne nur rigardi, sed eĉ spekti jutubaĵojn. rideto.gif

En Germanujo ekzistas organizaĵo GEMA, kiu reprezentas i.a. muzikistojn kaj okupiĝas pri enspezo de permeskostoj pro "uzado" de ties verkoj.

Fine de marto ĝistiama kontrakto inter GEMA kaj Guglo (patrino de Jutubo) eksvalidiĝis.

Antaŭe Guglo pagis monon por spektado de muzikfilmetoj disponeblaj per la germana jutubejo laŭ interkonsento fine atingita kun GEMA.

Nun GEMA postulas po unu eŭrocendon por ĉiu spektita filmeto.

Sed Guglo rifuzas pagi eĉ tiun ŝajne malaltan prezon, ĉar en Britujo oni pagas nur kvinonon!

Pro la disputo ĉiuj muzikfilmetoj ĉe la germana TTT-ejo provizore bariĝis.
Baldaŭ mi havos pagi por Last.fm, ĉar mi vivas en Litovio.
Kiom vi devos pagi tiam?

(Mi mem tute ne uzis Last.fm ĝis nun.)
Ĉu en via lando diskriminacio estas en interreto?
Certe tia diskriminacio okazas sur diversaj niveloj.
Kion vi opinias pri diskriminacio en interreto?
Ĉiuspeca diskriminacio, do ankaŭ interreta, estas evitinda, sed eble ne ĉiam kaj ĉie evitebla.

Paskolunde,
Kolonjano

Rogir (Montri la profilon) 2009-aprilo-13 13:06:33

Leĝoj ja ne estas samaj en ĉiuj landoj, kaj tia diskriminacio estas malnova kiel la mondo. Sed eble vi povas plendi ĉe Eŭropa juĝistaro?

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-majo-06 10:31:28

Mi pensas ke en estonteco estos nur unu lando - Ter-unio aŭ Ter-lando.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-majo-06 10:37:39

Belorusa estraro malpermesis al bilorusoj vizitu multe da retejoj, kaj uzi skajpon!

Miaj konatoj en Belorusio ofte petas min sendi artikolojn pri Belorusio kiujn aperas en ukrainiaj retejoj!

nikko (Montri la profilon) 2009-majo-06 12:25:17

Kartvela registaro izoligis kartvelan sektoron de interreto, evidente por utilo de demokratio ridulo.gif

Rogir (Montri la profilon) 2009-majo-06 14:22:51

Mi ne povas uzi Pandora (libera interreta radio) nek similan ĉar mi ne loĝas en Usono! Kaj mi ege volus.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-majo-07 14:03:25

Jes, mi ankau ne povas spekti kelkajn (chefe musikajn) videojn sur YouTube. Mi malshategas vidi la mesaghon ke iu video ne spekteblas en Austrujo...

Sed, kion fari? Tio estas la libero de Google, kiu posedas YouTube-n. Ili povas absolute libere decidi kiu povas uzi kion sur iliaj retejo...

sigkalis (Montri la profilon) 2009-majo-09 10:23:14

Ĉu vi povas uzi "Spotify" en via lando?

Rogir (Montri la profilon) 2009-majo-09 12:24:20

Ne, nur la pagan specon.

Reen al la supro