Al la enhavo

Denove Kartvelio

de Fuzzy, 2009-aprilo-16

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-aprilo-16 12:33:02

Mi ĵus eksciis ke NATO planas aranĝi en la majo manovrojn en Kartvelio kune kun la kartvela armeo!
Mi ne povas kompreni kio okazas?
Ŝajnas ke jam neniu dubas ke Saakashvili estis tiu, kiu komencis la aŭgustan militon. Sed... Ĉu oni denove pretigas Kartvelion por milito? Ĉu eble Rusio vere devintus okupi Tbilision por ke la agresio neniam ripetiĝu?

nikko (Montri la profilon) 2009-aprilo-16 12:59:07

Ĉu vi ne komprenas ke ili devas defendiĝi de urso rusa? Malgranda demokratia Kartvelio kun demokratie elektita prezidanto devas demokratie defendi demoktratian sendependecon. Eble ili eĉ pretas demokratie komenci novan konflikton, kiu tute nedemokratie estos forfikita de maldemokratia Rusujo. rideto.gif

Neelĉerpebla temo.

Rogir (Montri la profilon) 2009-aprilo-16 14:04:04

Mi komprenas ke Kartvelio volas defendi sin mem, kun helpo de la NATO, sed ĉu ĉi tio estas saĝa al la Rusa registaro, mi dubas...

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-aprilo-16 17:58:12

Rogir:Mi komprenas ke Kartvelio volas defendi sin mem,
Defendi sin de kiu?
Neniu volas ataki Kartvelion. Rusio jam faris ĉion kion ĝi deziris -- liberigis du amikajn popolojn.
La sola eventuala milito povas okazi se la freneza kartvela prezidanto denove provos ataki rusajn trupojn. Ĉu por tio NATO preparas la kartvelan armeon?
Rogir:...kun helpo de la NATO
he-he lango.gif ili multe helpas, sendube

Rogir (Montri la profilon) 2009-aprilo-16 19:29:04

Fuzzy:amikajn popolojn
Kaj kial ili estas amikaj popoloj? Ĉu ne nur ĉar per helpi ilin Moskvo limigis la povon de neamika najbarlando? Kaj tiel provas influi la politikon de tiu lando?

Ergazomai (Montri la profilon) 2009-aprilo-16 21:20:47

Fuzzy, mi komprenas ke vi, estante ruso, tute subtenas Rusion kaj ties politikon.

Sed vi devas agnoski, ke nacio ne povas konduki militon, opiniante ke ĝi faras tion "por noblaj celoj" aŭ "por liberigi amikojn". Milito estas milito, kaj estante tio, ĝi estas nepravigebla.

Estas fakto, ke tre eble baldaŭ komencos nova milito, kaj Rusio prenos por si la teritoriojn de siaj "amikaj popoloj", por ekspluati iliajn rimedojn. La "noblaj celoj" de "milito por liberigo" estos forigataj, kaj nur la Dio Mono gravos. Kiel kutime.

fuzzy:he-he lango.gif ili multe helpas, sendube
Ne forgesu, ke finfine Kartvelio estas ano de NATO. Se, hipoteze, Rusio atakus ĝin, ĝi atakus la tutan NATO-n. Kaj estos monda milito. Do, ne tiel primoku la nuntempan situacion.

Rogir (Montri la profilon) 2009-aprilo-16 22:03:20

Kiam ĝi iĝis? Laŭ mia scio (kaj de Vikipedio) Kartvelio ankoraŭ ne estas ano de NATO. Se ĝi estus, nun estus Rusaj militistoj sur Nata tero kaj ni anoj devus ataki Rusujon!

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-aprilo-17 06:33:54

Rogir:
Fuzzy:amikajn popolojn
Kaj kial ili estas amikaj popoloj? Ĉu ne nur ĉar per helpi ilin Moskvo limigis la povon de neamika najbarlando? Kaj tiel provas influi la politikon de tiu lando?
Eble vi pravas, ĉu ili estas amikaj aŭ ne amikaj ne tre gravas. Kartveloj ankaŭ neantaŭlonge estis amikoj...
Sed oseta popolo estis rusa aliancano en Kavkazo multe pli longe ol iu alia kavkaza popolo, kaj kontraste kun aliaj neniam perfidis nin. Lasi osetojn esti murditaj estus tute maldigne.

La fakto senduba laŭ mi estas ke Rusio ne komencis lastan militon kaj ne komencos alian. Do por kio NATO trejnas Kartvelion, kiu ja estis agresanto?

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-aprilo-17 06:53:54

Ergazomai:
Fuzzy, mi komprenas ke vi, estante ruso, tute subtenas Rusion kaj ties politikon.
nu, mi penas rezoni ĉi tie ne de rusa vidpunkto, sed objektive.
Ergazomai:Sed vi devas agnoski, ke nacio ne povas konduki militon, opiniante ke ĝi faras tion "por noblaj celoj" aŭ "por liberigi amikojn". Milito estas milito, kaj estante tio, ĝi estas nepravigebla.
Mi tute konsentus se la vorto "konduki" anstataŭi per la vorto "komenci". Aŭ laŭ vi eĉ sindefendo estas nepravigebla?
Ergazomai:
Estas fakto, ke tre eble baldaŭ komencos nova milito, kaj Rusio prenos por si la teritoriojn de siaj "amikaj popoloj", por ekspluati iliajn rimedojn. La "noblaj celoj" de "milito por liberigo" estos forigataj, kaj nur la Dio Mono gravos. Kiel kutime.
Vi malbone scias la aferon -- sudaj osetoj havas absolute nenion utilan. Ne eblas iel profiti de tiu landeto. Male, rusa registaro devas elspezi multege da mono por subteni ĝin. Multaj rusaj kontraŭas tion.
Abhazoj havas banurbon, sed iel utiligi ĝin ne eblos ankoraŭ longe, laŭ mi.
Ergazomai:
...Se, hipoteze, Rusio atakus ĝin...
Min ege mirigas tio -- kial Rusio atakus iun??? Eĉ post la agresio kontraŭ Rusio, oni diras, ke tiu kiu atakus, estas Rusio...

Dozorca (Montri la profilon) 2009-aprilo-30 09:58:00

Rogir:Kiam ĝi iĝis? Laŭ mia scio (kaj de Vikipedio) Kartvelio ankoraŭ ne estas ano de NATO. Se ĝi estus, nun estus Rusaj militistoj sur Nata tero kaj ni anoj devus ataki Rusujon!
Ne forgesu,ke NATO oficiala estas defenda organizacio,kaj se Kartvelio egzemple estus jam en NATO kaj denove komencis batalo kun Rusio,NATO ne devas subteni Kartvelio.Mi substrekas ke ne devas,sed povus! Ĉio kompreneble dependus de disvolvojn situacio,kaj politikojn okulumo.gif

Reen al la supro