Al la enhavo

kopirajto kaj piratoj

de annadahlqvist, 2009-aprilo-18

Mesaĝoj: 41

Lingvo: Esperanto

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-aprilo-22 22:37:57

sergejm:
El libro oni faras filmon, en miaj ekzemploj scenigoj en teatro, kaj tio ankaŭ estas kopirajta apartenaĵo. Sed tiu suba kopirajtaĵo ne povas ekzisti sen la supra.
Se la posedanto de la supra kopirajtaĵo permesas fari suban kopirajtaĵon li iĝas monopolisto - laŭ lia volo estas devoki la permeson kaj neniigi suban kopirajtaĵon!
Tiu estas rajto de proprietuloj.

sergejm:Por fari komputilon, oni nepre devas uzi du patentojn, kiuj aparenas al du grandaj firmaoj, produktantaj komplitilojn. Se volas fari vian komputilon, vi devas akiri ambaŭ patentojn, sed unu el tiuj firmaoj rifuzos (aŭ pli verŝajne, postulas "rifuzan" pagon) por ne havi novan konkurenton (tio jam estis kun rusa inventisto). Kaj se la firmaoj malpermesos uzi la patentojn unu al alia, neniu komutilo povas esti leĝe produktata.
Teorie tiu eblus, sed tiukaze ambaŭ entreprenoj perdus monon, tiu ne estas avantaĝa por neniu. Certe la merkato zorgu por ke tia situacio ne okazu.

sergejm (Montri la profilon) 2009-aprilo-23 06:02:53

Similajn argumentojn havis sklav-posedantoj dum milito por liberigo de sklavoj en Usono, poste en Brazilio kaj aliaj landoj.
Sed tiam estis klare, kiaj estos novaj leĝoj. Iteralie, liberigintaj sklavoj dekomence vivis malpli bone, ol kiam ili estis sklavoj.
Nun ne estas tute klare, kiaj leĝoj anstaŭos nunajn kopirajtajn leĝojn.

Refrazige eldiron de Churchill:
nunaj kopirajtaj leĝoj estas malbonaj, sed homaro ankoraŭ ne elpensis ion pli bonan.

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-aprilo-23 13:47:02

sergejm:Similajn argumentojn havis sklav-posedantoj dum milito por liberigo de sklavoj en Usono, poste en Brazilio kaj aliaj landoj.
Sed tiam estis klare, kiaj estos novaj leĝoj. Iteralie, liberigintaj sklavoj dekomence vivis malpli bone, ol kiam ili estis sklavoj.
Nun ne estas tute klare, kiaj leĝoj anstaŭos nunajn kopirajtajn leĝojn.

Refrazige eldiron de Churchill:
nunaj kopirajtaj leĝoj estas malbonaj, sed homaro ankoraŭ ne elpensis ion pli bonan.
Absurdega komparo. Homoj malsamas ol aĵoj. Oni ne devas posedi alian personon, ĉar homoj estas libera estulo, do sklavado estis senkora violenco; tamen la posedo de aĵoj ne estas violenco, sed rajto. Tial, vian argumenton oni eblus uzi por defendi ŝtelon egalmaniere. Eble vi mankas la komunismon, ĉar en demokratika kapitalista mondo oni rajtas havi siajn proprajn posedojn kaj la ŝtato devas antaŭgardi tiun rajton.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-aprilo-24 21:22:00

Mi tute apogas la kopiadon kaj diskonigadon de informoj.

Sammondane,
Ĥod

PS: tio estas mia persona opinio, bonvolu ne mortigi min, esperantemuloj. Dankon.

sergejm (Montri la profilon) 2009-aprilo-25 17:58:08

Rodrigoo: Nu, certa limigo de diskonigado de informoj devas ekzisti: certaj filmoj ne devas esti spektataj de infanoj kaj vi ne estos gaja se en interreto aperos pin-kodo de via banko-karto.
Vilinilo: Sklavistoj ne opiniis ke sklavoj estas homoj, kaj ofte nomis ilin "simioj" aŭ iel simile. Por liberigo de sklavoj en tiu mitito batalis ne sklavoj, sed kapitalistoj, kiuj bezonis malmultekostajn laboristojn por siaj uzinoj.
Sklavoj, certe, ankaŭ batalis dum miljara ekzisto de sklaveco, sed sensukcese.

Sed nuna stato de ekonomio ankoraŭ ne bezonas liberigon de informo.

annadahlqvist (Montri la profilon) 2009-aprilo-25 19:36:50

Tiu estas rajto de proprietuloj.
ŝajnas al mi ke ni devas diskui la vorto "rajto", aliplace eble...

Al mia opinio, "rajto de proprietulo" ne estas basa rajto, estas decida de rica uloj en Anglia centoj jaroj de nune. Eble estas tempo por novigi tio rajto?
ĉar homoj estas libera estulo, do sklavado estis senkora violenco; tamen la posedo de aĵoj ne estas violenco, sed rajto.
Ĉu vi certas ke posedo ne povas esti violenco? Ĉu ne povas esti violenco se oni posedas aĵoj kiu oni ne besonas kiu povas savi la vivon de iu/iuj (patento de hospitalaĵoj...ktp.), sed estas privata posedo, kaj oni ne donas ĝin al la homoj kiu bosonas ĝin...

Kaj mi tute ne certas pri la limito de amuzaĵoj kaj informaĵoj. Mi opinias ke io kiu unu persono havas faris, skribis, ludis ktp. estas privata posedaĵo, al kiam li/shi publikis ĝin, volonte. Anstataŭ tio, estas kulturo, kaj kulturo estas publika posedo.

Sed mi opinias ke se oni uzas ĝin estas amike diri kui faris ĝin.

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-aprilo-26 22:40:12

sergejm:Vilinilo: Sklavistoj ne opiniis ke sklavoj estas homoj, kaj ofte nomis ilin "simioj" aŭ iel simile. Por liberigo de sklavoj en tiu mitito batalis ne sklavoj, sed kapitalistoj, kiuj bezonis malmultekostajn laboristojn por siaj uzinoj.
Sklavoj, certe, ankaŭ batalis dum miljara ekzisto de sklaveco, sed sensukcese.

Sed nuna stato de ekonomio ankoraŭ ne bezonas liberigon de informo.
Mi ne komprenas, ĉu vi opinas ke filmoj kaj muzikoj estas homoj? demando.gif

annadahlqvist:ŝajnas al mi ke ni devas diskui la vorto "rajto", aliplace eble...

Al mia opinio, "rajto de proprietulo" ne estas basa rajto, estas decida de rica uloj en Anglia centoj jaroj de nune. Eble estas tempo por novigi tio rajto?
Do, si iam vi estas viktimo de ŝtelo, ne plendu al polico, ĉar "rajto de proprietulo" nur ekzistas por anglaj riĉuloj.

annadahlqvist:Ĉu vi certas ke posedo ne povas esti violenco? Ĉu ne povas esti violenco se oni posedas aĵoj kiu oni ne besonas kiu povas savi la vivon de iu/iuj (patento de hospitalaĵoj...ktp.), sed estas privata posedo, kaj oni ne donas ĝin al la homoj kiu bosonas ĝin...
Do eble oni devus diskuti pri petentoj de kuraciloj, sed tiu ne estas la sama afero kun kontraŭleĝaj elŝutoj cê la interreto.

annadahlqvist:Kaj mi tute ne certas pri la limito de amuzaĵoj kaj informaĵoj. Mi opinias ke io kiu unu persono havas faris, skribis, ludis ktp. estas privata posedaĵo, al kiam li/shi publikis ĝin, volonte. Anstataŭ tio, estas kulturo, kaj kulturo estas publika posedo.
Mi tute ne komprenas tiun, kiun vi diras. Mi pensas ke si la verkisto volonte decidas disponigi sian laboroj senpage, bonege! Sed, si li volas gajni monon kun ĝi, tiu estas sian rajto kaj oni devas respekti.

sergejm (Montri la profilon) 2009-aprilo-27 07:41:41

Vilinilo:
Mi ne komprenas, ĉu vi opinas ke filmoj kaj muzikoj estas homoj? demando.gif
Informaĵo ne estas homo, sed ĝi ne estas ordinara varo. Kiam vi faris unuan ekzepleron, pliajn ekzemplerojn vi povas fari preskaŭ sen aldonaj elspezoj, do prezo de informaĵo devas formiĝi ne tiel, kiel prezo de ordinara varo.
Kaj mi parolas pri liberigo de publika informaĵo, ne pri tio ke ĝi devas esti senpaga.
PS: en Esperanto ne estas vorto "violenco", estas "violenta"

annadahlqvist (Montri la profilon) 2009-aprilo-29 15:13:19

vilinilo:
mi kredas ke vi ne komprenas kio estas rajto. Eble vi konfusas ĝin kun leĝo?

Estas iom malfacile ekspliki kio mi volas diri en esperanto. Sed mi provos.

Mi volils diri, ke jes, muziko, libroj etc, estas amuzaĵoj, sed se ili publikigas, ili iĝas kulturon, kaj al mia opinio, kulturon estas ankaŭ informo. Kulturo estas granda parto de nia socio, kaj niaj vivoj, kaj mi ne opinias ke tiu informo estas malpli grava nur ĉar ĝi ankaŭ amuzas.

Kaj ekzistas LEĜOJ kiu diras ke oni havas rajton de siaj posedoj. Sed ĉu reale estas basa rajto da homo? En mia ideala socio, oni povas posedi iom da aĵoj(miaj aĵoj estas pli preciozaj por mi, afektemaj, kaj ŝteli kaŭzas timego), sed oni ne rajtas de milionoj monoj nur ĉar "estas miaj monoj!", tio ne logikas al mi...

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-majo-04 22:09:28

Sergejm,
mi samopinias. Sed miopinie fuŝas la mondon la "intelekta rajto". Sed tio estas mia opinio. Kial adicii se ni povas divigi? okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

Reen al la supro