Al la enhavo

kopirajto kaj piratoj

de annadahlqvist, 2009-aprilo-18

Mesaĝoj: 41

Lingvo: Esperanto

annadahlqvist (Montri la profilon) 2009-aprilo-18 23:39:35

Tio vendredo kreintoj da Pirate bay havis lia unua verdikto, unu ano en pundomo kaj mi KREDAS ke estis 30 milionoj svedaj kronor en monpuno.

Pirate bay estas retpaĝo por torentoj, musiko, filmoj ect. Ofte kun kopirajto...

Nun estas multe da legoj ktp kiu venas por reguligi aĝoj kiel tio, ofte tiuj reguloj ankaŭ plifaciligas kontrolado da la popoloj.

Kiu estas via opinio pri tiuj aĵoj? Ĉu vi pensas ke devas esti laŭlega kun torentoj aŭ simila, disvastiĝi musikoj/filmoj ktp kiu havas kopirajto?

Mi pensas ke ĝi devas esti laŭlega, estas bona aĵo plifaciliĝi disvastiĝi kulturon.

Rogir (Montri la profilon) 2009-aprilo-19 00:05:37

annadahlqvist:Ĉi tiun vendredon kreintoj de Pirate bay havis lian unuan verdikton, unu ano en pundomo kaj mi KREDAS ke estis 30 milionoj svedaj kronor en monpuno.

Pirate bay estas retpaĝo por torentoj, muziko, filmoj ktp. Ofte kun kopirajto...

Nun estas multe da leĝoj ktp kiu venas por reguligi aĝojn kiel tio, ofte tiuj reguloj ankaŭ plifaciligas kontrolado da la popoloj.

Kio estas via opinio pri tiuj aĵoj? Ĉu vi pensas ke devas esti laŭlege kun torentoj aŭ similaj, disvastiĝi musikojn/filmojn ktp kiu havas kopirajton?

Mi pensas ke ĝi devas esti laŭlega, estas bona aĵo plifaciliĝi disvastiĝi kulturon.
Unue, mi opinias ke estas freneze puni tiujn homojn, ĉar fakte ne estas kopirajtaj aĵoj en la komputiloj de Pirate Bay mem! Mi kredas ke estas multe da politika premo por puni iun por elŝutado de muziko. Mi nur esperas ke pli altaj juĝistoj estos pli saĝa.

Due, laŭ mi estos finfine neeviteble ŝanĝi la leĝojn, ĉar ne eblos halti la homojn. Se leĝo ne plu sencas, ĝi ŝanĝiĝu.

sergejm (Montri la profilon) 2009-aprilo-19 06:13:27

Kiu estas via opinio ne estas eraro.

Nunaj kopirajtaj leĝoj aperis post milito de Usono por sendependo por plirapidigi sciencan progreson. Sed nun ĉi tiuj leĝoj malplirapidigas la progreson kaj novaj legoj estas bezonataj.

Homoj havas komputilojn, poŝkomputilojn, poŝtelefonojn kaj aliajn ilojn por legi elektronikajn librojn, aŭdi muzikon kaj sonlibrojn, spekti filmojn ktp. Estas ilo por elŝuti ĉion ĉi - interreto. Sed nunaj leĝoj malpermesas tion, kaj la homoj ne povas plene uzi siajn aĉetaĵojn.

Iam oni volis malpermesi DVD RW.
Sed poste aperis DVD-RW kaj DVD+RW, ĉar per tio oni povis perlabori monon.
Havi du normojn ne estis bone, kaj aperis DVD-skribiloj kiuj uzas ambaŭ normojn DVD-RW kaj DVD+RW.

Devas esti libera elŝutado (sed ne de sekretaj aĵoj), sed elŝutantoj devas iel pagi por tio.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-aprilo-19 14:33:38

Mi pensas, ke dividi dosierojn inter homoj estas ja bona kaj laŭnatura aĵo. IFPI kaj similaj organizicioj volas malpermesi al interretuzantoj fari tiajn aĵojn. Tial, mi pensas, ke la nunaj kopirajtleĝoj ŝanĝu.

Kaj la administristoj de The Pirate Bay ne faris ion nelaŭleĝan. Ili nur havebligis serĉilon por torrentaj dosieroj. La decido klare estis erara.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-aprilo-19 16:16:44

Se mi faras melodion, mi uzas la notojn...
Se mi faras kanzonon, mi uzas la literojn...
Se mi postulas kopirajton, mi estas ja pirato (pirajto), ĉar mi ne kreis nek la notojn, nek la literoj, nek la vortojn, nek la skribilon, nek la aeron kiun mi respiras, ktp...
Jam venis la tempo detrui la kapitalismon!

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-aprilo-19 16:22:52

Saluton!
Ĉu oni devas ĝin laŭlegiĝi?
Mi tute ne komprenas la demandon. malgajo.gif

Kio estas "ĝi"?

Kaj kion signifas "laŭlegiĝi"?

Ĉu eble "laŭtlegi" aŭ "laŭleĝigi"?

Konfuzite,
Kolonjano

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-aprilo-19 23:56:24

"Laŭlegiĝi" signifas "estiĝi laŭ lego(j)...
La enkondukinto intencis skribi "laŭleĝigi"...
Se li estis skribinta "legalizi", la tuta mondo tuje kaj plifacile komprenus, inkluzive de la esperantistoj!!!...
Sed tion Esperanto malpermesas...
Do kia internacia lingvo ĝi estas?...

Alga omes gusta perde se tempo con se jergo, otras preferi continua construi la lingua internasional...

R2D2! (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 03:11:15

Senegaùlo:"Laŭlegiĝi" signifas "estiĝi laŭ lego(j)...
La enkondukinto intencis skribi "laŭleĝigi"...
Se li estis skribinta "legalizi", la tuta mondo tuje kaj plifacile komprenus, inkluzive de la esperantistoj!!!...
Sed tion Esperanto malpermesas...
Do kia internacia lingvo ĝi estas?...

Alga omes gusta perde se tempo con se jergo, otras preferi continua construi la lingua internasional...
rubo.gifrubo.gifrubo.gifrubo.gifrubo.gif

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 15:04:59

Atentu ke, laŭlege, ĝi ne estas malpermesita elŝuti muzikojn, kinaĵojn, dosieron, ktp. Ĝi estas malpermesita elŝuti senpage kaj senpermese kulturaĵojn kies rajtoj apartenas al iu. Kompreneble, ĉar preni iun, kiu apartenas al aliulo estas ŝtelo.

Kulpigi la registarojn, la kapitalismon, la entreprenojn, ktp pri malplirapidigi la progreson estas eraro, la progreso estas alvenabla por ĉiuj, kiuj povas pagi unu justan koston por ĝi - kaj mi estas certa ke, se oni povas pagi komputilon, poŝkomputilon, poŝtelefonon, DVD-ludilo, i.a., do oni estas sufiĉe nemalriĉa por pagi tiujn kostojn.

Se oni ne volas aŭ ne povas pagi, ĝi estas ankaŭ aliaj alternativaj: ĝi estas multaj bonegaj kulturaĵoj desponeblaj senpage, kiuj oni povas eĉ elŝuti laŭlege. Ĝi estas amaso da muzikoj, filmoj, bildrakontoj, tekstoj, ktp, kiuj estas tute libere uzebla, pro ĝi estas registrataj kiel Krea Komunaĵo (Creative Commons).

Ankaŭ, ĝi estas kopirajtataj, verkoj kiuj estas libere disponigitaj ĉe la reto, ekzemple, oni povas spekti kaj elŝuti laŭlege kaj senpage la tutan animadoserion Sudparko tie ĉi: http://www.southparkstudios.com/ (nur en la angla). Ankaŭ oni povas aŭskulti muzikon senpage en retradios, spekti amuzajn videos en jutubo, ktp. Oni ne bezonas pirataĵojn por havi amuzaĵon.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 16:58:40

Vilinilo:Kompreneble, ĉar preni iun, kiu apartenas al aliulo estas ŝtelo.
Jes, sed oni ne "prenas" ĝin kiam oni elŝutas iun ĉar la originala "posedanto" ankoraŭ havas ĝin kaj povas uzi ĝin ĉiel, kiel tiu (ĝi? ŝli? geli?) volas. Alie, kiam iu ŝtelas ekz. aŭton, la originala posedanto ne plu havas ĝin aŭ povas uzi ĝin iel. Tial, elŝuto ne estas ŝtelo.

Reen al la supro