Al la enhavo

Itala E-Federacio kolektas mondonacaĵojn por la tertremo en Abruco

de WinstonSmith, 2009-aprilo-20

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

WinstonSmith (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 13:22:36

Saluton!,

jam ekde la tagoj de la tertremo en Abruco, regiono de centra Italio, Itala Esperanto-Federacio (kaj -Junularo) starigis bonfaran monkolekton inter ĉiuj esperantistoj. La donacaĵoj estas listigitaj en la retejon de IEJ (tiel ke oni ne timu, ke ni "ŝtelas" la monon!) kaj estos liveritaj al la itala Civitana Help-Organizaĵo ("Protezione Civile") komence de majo.

La ĉefpaĝo pri la monkolekto, nomata "Helpe al Abruco", troviĝas ĉe http://iej.esperanto.it/tertremo2009. Ĝi finiĝos je la 30-a de aprilo, do restas malmulte da tempo por aliĝi.

Bonvolu, laŭ via plaĉo kaj volo, kontribui (eblas tion fari tra UEA-konto aŭ banke) kaj diskonigi la aferon ĉe via loka grupo aŭ ĉe la amikoj (ankaŭ ne-esperantistoj eble aŭdis pri la katastrofo kaj emis kontribui, sed ne vere trovis la eblecon tion fari, ĉar la plejparto de monkolektoj estis starigita nur en Italio, kaj ne funkciis eksterlande).

Oni celas montri, ke Esperanto vere efikas kiel kunligilon por komunumo. ridulo.gif

Antaŭajn korajn dankojn!

Reen al la supro