Al la enhavo

Mallongigoj de landoj

de Vilinilo, 2009-aprilo-20

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 15:33:11

Ofte mi ne komprenas la mallongigojn de loĝlandoj montrataj tie ĉi. Ekzemple, kiu estas SE? Eble Senegalo? Nekredeble tiu ne estas Senegalo, sed Svedio shoko.gif Mi nur tion malkovris ĉar, klakante sur la nomon de uzanto AlfRoland mi vidis ke lian urbonomon ne ŝajnas tre afrikana...

Sed mi ankoraŭ ne scias kiuj landoj estas SI (Eble Singapuro?), LT (Latvio aŭ Litovio?), CH (Chinio aŭ Chilio?), AT (Aŭstrio aŭ Aŭstralio?), AD (?????) ktp... Ĉu ĝi estas iu liston ĉe la paĝaro klarigante la signifojn de ĉiuj mallongigoj? Ĉiumaniere mi sugestas ke Lernu montru la tutan nomon de landoj en la profiloj. okulumo.gif

horsto (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 15:40:59

Mi ĝis nun nur ĉi tie trovis la longajn nomojn. Klaku sur la kampon "lando".

Matthieu (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 15:59:08

Lernu uzas la landokodojn laŭ la normo ISO 3166. Vi povas vidi la liston en Vikipedio.

Tamen mi konsentas, estus pli bone, se la landoj estus skribitaj tutlitere.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 16:02:00

Vilinilo:klakante sur la nomon de uzanto AlfRoland mi vidis ke lian urbonomon ne ŝajnas tre afrikana...
Vi tute pravas, mi ne loĝas en Afriko. Plenan liston de landaj mallongigoj vi trovas en Lernu jene:

Komunikado/Uzantoj/Serĉi.

Donu al mi vian retpoŝtadreson kaj mi sendos bildon kiu provas ke Svedio ne situas en Afriko. sal.gif

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 16:02:17

Mirindas ke lernu sekvas internacian kodon, sed miopinie tio certe estas maluzebla kaj tute ne taŭga por la celo de la paĝaro; komencintoj kaj komencantoj kiuj miskomprenas ĉion. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 16:09:03

Vilinilo:Ofte mi ne komprenas la mallongigojn de loĝlandoj montrataj tie ĉi. Ekzemple, kiu estas SE? Eble Senegalo? Nekredeble tiu ne estas Senegalo, sed Svedio shoko.gif Mi nur tion malkovris ĉar, klakante sur la nomon de uzanto AlfRoland mi vidis ke lian urbonomon ne ŝajnas tre afrikana...

Sed mi ankoraŭ ne scias kiuj landoj estas SI (Eble Singapuro?), LT (Latvio aŭ Litovio?), CH (Chinio aŭ Chilio?), AT (Aŭstrio aŭ Aŭstralio?), AD (?????) ktp... Ĉu ĝi estas iu liston ĉe la paĝaro klarigante la signifojn de ĉiuj mallongigoj? Ĉiumaniere mi sugestas ke Lernu montru la tutan nomon de landoj en la profiloj. okulumo.gif
Horsto, via ligilo estas rompita.

CH estas nek chinio (chinoj ofte eraras), nek chilio, sed svislando (Schweiz); noto: Ĉinio (CN), Chilio (CL)
AT: aŭstrio (aŭstralio: AU)
AD: Andoro (sed verŝajne kelkaj miksis kun Al Djazair : Alĝerio)
SI: slovenio
LT: litovio

Verŝajne estas laŭ nacia nomo de lando.

R2D2! (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 16:13:21

jan aleksan:Verŝajne estas laŭ nacia nomo de lando.
Ĝı estas laŭ ISO 3166-1 alpha-2 kodoj; sed certe devus estı lıgılojn al landnomoj sur kodojn ĉe lernu!-profılojn.

—Ilhuıtemoc δ

horsto (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 19:33:48

jan aleksan:
Horsto, via ligilo estas rompita.
Dankon, mi riparis. Estas 'c'x' en la adreso.

Ironchef (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 19:46:14

Se vi ne sciis, "CH" signifas "Cantons de Helvetia", kiu estas la formala nomo de Svisujo. Evidente estis la Helvetii, grupo de Keltianoj, kiuj loĝis tie en malnovaj eraoj.

Mi memoras ke mi ofte vidis "CH" televide kiam miaj gepatroj rigardis la skiadon ĉiudimanĉo.

Estas ankaŭ surprizo en Usono ke uloj ne ĉiam scias la 2-literajn mallongigojn de statoj. Ofte mi aŭdas "AR" uzita por "Arizono" kiu ne estas ĝusta. "AR" estas "Arkansaso" kaj "AZ" estas Arizono! ridulo.gif

Jev (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 20:13:04

Eblus doni plenajn nomojn, sed tiukaze tio iĝus granda kapdoloro por tradukantoj, ĉar necesus ĉiujn nomojn traduki al ĉiuj lernu!-lingvoj.

Reen al la supro