Al la enhavo

Helpo en Tekst-korektado

de skeptikulo, 2009-aprilo-22

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

skeptikulo (Montri la profilon) 2009-aprilo-22 08:58:37

Ĉu vi povas helpi mim? Mi skribis ĉi tiun tekston, mi mem reviziis ĝin pli da mil fojoj. Sed eraroj ĉiam restas kiam la propra aŭtoro revizias sian ellaboraĵon. Ĉu vi trovas kelkajn erarojn en ĉi tiu teksto? Dankon! (laŭ vi trovos erarojn mi redaktos kaj korektos la tekston)

EN ARBARA MALDENSEJO

Li komplete kuŝiĝis senmove sur la greso en la arbara maldensejo, lia ĉemiso estis malfermita sur lia inkandeska kaj skulpta brusto. Liaj palpebroj estis fermitaj, kvankam li evidente ne dormis. Perfekta statuo, kvazaŭ skulptaĵo el rara kaj nekonata ŝtono. Mi ŝatus kuŝi dorsen, kiel li, kaj lasi la sunon varmigi mian vizaĝon. Sed mi nur sidiĝis maldekstre apud li, la mentono apogita super la genuoj. Estis afabla vento, kiu blovadis mian hararon kaj skuadis la ĉirkaŭajn herbetojn.

Hezitante, mi etendis fingron kaj ekkaresis lian mandorson. Alifoje, mi raviĝis danke al ĝia perfekta teksaĵo, supla kiel atlaso. Mi proksimiĝis iomete, nun farante mian manon tute etendita por akompani, per la pintoj de miaj fingroj, la surfacon de lia brako.

Mi serene pasis mian manon sur la perfektaj muskoloj de lia brako, akompanante la milda modelo de violkoloraj vejnoj, en la interna flekso de lia kubuto. Per mia alia mano, mi turnis supren lian mankavon. Lian manon mi levis, kaj alportis ĝin pli proksime de mia vizaĝo, provante vidi la kaŝitajn aspektojn en ĝia haŭto.

Malrapide, ne deturnate liajn okulojn el miaj, al mi li kliniĝis. Li estis preskaŭ sidanta, apoginte per sia dekstra brako. Lia anĝela vizaĝo estis distanca de mi je kelkaj centimetroj. Do, tre delikate, li restis sian vizaĝon ĉe mia kolo. Tio malkapabligis miajn korpmovojn. Mi aŭdis lian trankvilan spiradon, rigardante la sunon kaj la venton ludis per lia bronzkolora hararo.

Kun ia konsiderata malrapideco, liaj manoj glitis malsupren sur la flanko de mia kolo. Mi tremis kaj aŭskultis lin paŭzi sian spiradon. Liaj manoj ne haltis dum ili pasadis ekde miaj ŝultroj ĝis la brakoj, kaj post ili haltis. Li turnis flanke sian vizaĝon, la nazo pretertuŝetadis mian klaviklon, kaj li ĝentile aranĝis sian kapon sur mia brusto. Ni restis tiel dum longa tempo, eble dum horoj. Fine, la korbatado de mia pulsado kvietiĝis.

Li prenis mian vizaĝon sur siaj manoj. Li hezitis, por plilongigi tiun momenton. Do, liaj lipoj delikate renkontis miajn. La sango brulis sub mia haŭto. Mia spirado iĝis freneza kaj anhelanta, miaj fingroj kaptis liajn harojn, tirinte lin ĝis mi. Miaj lipoj disiĝis dume mi spiradis lian ebriigan odoron.

sergejm (Montri la profilon) 2009-aprilo-22 09:54:27

1. lia ĉemizo estis malfermita sur lia inkandeska brusto
Brusto estas lia, ne de ĉemizo.
2. li ne estis dormanta
Aŭ eble simple 'ne dormis'?
3. per la pintoj de miaj fingroj
'Pinto' eble estas pli bona vorto?
4. sen deturni liajn okulojn el miaj, ĝis mi li kliniĝis
Mi ne tute komprenis la frazon.
5. Li estis preskaŭ sidanta, apoginte per sia dekstra brako.
6. lia manoj glitis malsupren
Aŭ vi volis diri 'falante'?
7. mia spirado iĝis freneza
Eble alia vorto, sed 'sin turnis' ne ŝajnas al mi bona.

henma (Montri la profilon) 2009-aprilo-22 14:31:57

sergejm:1. lia ĉemizo estis malfermita sur lia inkandeska brusto
Brusto estas lia, ne de ĉemizo.
Tio estas normala skribstilo en la hispana ankaŭ, ĝi povus esti skribita kiel "..., kun sia ĉemizo malfermita sur lia inkandeska ..."

sergejm:4. sen deturni liajn okulojn el miaj, ĝis mi li kliniĝis
Mi ne tute komprenis la frazon.
Eble:

"Malrapide, ne deturnante siajn okulojn el miaj, al mi li kliniĝis"

Amike,

Daniel.

Reen al la supro