Al la enhavo

Konscii aŭ konsciiĝi?

de mononk, 2009-aprilo-27

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

mononk (Montri la profilon) 2009-aprilo-27 18:25:11

Saluton! Laŭ la Reta Vortaro,"konscii" signifas "senpere scikoni sian propran sentadon aŭ penson". Tiu verko ne mencias "konsciiĝi". Kiu povus lumigi min koncerne la diferencon inter la ambaŭ vortoj? Ĉu ĝi estas substrekinda?
Anticipe dankon!

nikko (Montri la profilon) 2009-aprilo-27 19:11:15

Konsciiĝi = transiri al stato de konscieco de iu alia stato, fariĝi konscia aŭ konscianta.

P.S. ReVo ne estas eksplika vortaro, vortodifinoj en ĝi estas proksimumaj, ne forgesu tion. Kaj neniu vortaro povas enteni ĉiujn variantojn de esperantaj vortoj.

Konscii
konsciiĝi
konsciigebla
konsciigeblulino
konsciigantemulega

Ne penu tion eltrovi en vortaroj, uzu cerbon.
sal.gif

jchthys (Montri la profilon) 2009-aprilo-27 22:07:57

nikko:Konscii
konsciiĝi
konsciigebla
konsciigeblulino
konsciigantemulega
Vi forgesis ĉef·re·ek·konsci·ig·em·ul·in·eg·aĉ·o kompreneble.

mononk (Montri la profilon) 2009-aprilo-28 12:41:14

nikko:Konsciiĝi = transiri al stato de konscieco de iu alia stato, fariĝi konscia aŭ konscianta.

P.S. ReVo ne estas eksplika vortaro, vortodifinoj en ĝi estas proksimumaj, ne forgesu tion. Kaj neniu vortaro povas enteni ĉiujn variantojn de esperantaj vortoj.

Konscii
konsciiĝi
konsciigebla
konsciigeblulino
konsciigantemulega

Ne penu tion eltrovi en vortaroj, uzu cerbon.
sal.gif
Nikko, dankon pro viaj klarigoj!

Reen al la supro