Al la enhavo

Kiom da horoj havas via laborsemajno?

de Fuzzy, 2009-aprilo-29

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-aprilo-29 06:07:53

Mi ĵus aŭdis en EuroNews ke EU penas starigi en ĉiuj landoj de Eŭropo 48-horan laborsemajno, sed malsukcesas.
Tio mirigas min, ĉu vere en iuj eŭropaj landoj oni laboras pli multe ol 48 horoj semajne? En Rusio laborsemajno estas ne pli multe ol 40 horoj, kaj kutime eĉ 39.

fizikisto (Montri la profilon) 2009-aprilo-29 06:41:57

En Germanio la laborsemajno kutime estas inter 37 kaj 41 horoj. Sed kelkaj homoj laboras pli multe.

Andrej Kurtenkov (Montri la profilon) 2009-aprilo-29 07:46:03

Postulo pri la supra limo de 48-hora laborsemajno existis de antaŭlonge en EU. Nun oni forigis tiel nomata "opt-out clause" (en angla lingvo) - laŭ ĝin la ŝtatmembroj povis malatenti tion restrikton.
En iuj cirkonstancoj, laŭ la EU-direktivo, la laborsemajno povas atingi 65 horojn.

Matthieu (Montri la profilon) 2009-aprilo-29 08:27:37

En Francio la laborsemajno teorie estas 35-hora, sed mi kredas ke multaj homoj laboras pli.

Sed mi ankoraŭ ne laboras, mi ne tute certas.

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-aprilo-29 08:44:43

Andrej Kurtenkov:Postulo pri la supra limo de 48-hora laborsemajno existis de antaŭlonge en EU. Nun oni forigis tiel nomata "opt-out clause" (en angla lingvo) - laŭ ĝin la ŝtatmembroj povis malatenti tion restrikton.
En iuj cirkonstancoj, laŭ la EU-direktivo, la laborsemajno povas atingi 65 horojn.
En kiuj cirkonstancoj?
65 horoj -- tio estas preskaŭ 10-hora labortago 7 tagoj semajne??? Eble tio estas speciale por nelaŭleĝaj migruloj?

Dozorca (Montri la profilon) 2009-aprilo-29 09:18:04

En Pollando estas diversa.Kutime 40 horoj,sed multaj homoj laboras ankorau sabate,egzemple mi bedaurinde. malgajo.gif

Andrej Kurtenkov (Montri la profilon) 2009-aprilo-29 09:34:22

Fuzzy:En kiuj cirkonstancoj?
65 horoj -- tio estas preskaŭ 10-hora labortago 7 tagoj semajne???
Ekzemple dum sezonaj laboroj en la agrikulturo; kaj kun skribata konsento de la laboristo. Sed tio estas esceptoj.
Nun multe da firmoj tie ĉi transiras al redukta labortempo, okaze de la tutmonda ekonomia krizo (la Bulgara ekonomiko estas tre malfermita).

utku (Montri la profilon) 2009-aprilo-29 09:44:43

En 2005 la laborsemajno en Turkio estis 45 horoj, sed nun ĝi estas 40. Kaj ankaŭ mi laboras 40 horoj. Sed mi kredas ke kelkaj universitatpersonaroj, eĉ profesoroj, povas labori 70 horoj, ĉar ekzistas instruado en multa universitato, unue de la 9a ĝis la 17a, due de la 17a ĝis la 23a por alia studentaro.

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-aprilo-29 09:55:45

Dankon pro viaj respondoj, sed mi ankoraŭ ne komprenas, kial temas ĝuste pri 48 horoj? Tio ja estas 6-taga laborsemajno, ĉu tio estas normala?

horsto (Montri la profilon) 2009-aprilo-29 15:27:54

Kiel Andrej Kurtenkov klarigis, la EU volas novan leĝon, kiu permesas maksimume 48 horan laborsemajnon. Nun sub certaj cirkonstancoj oni povas labori pli longe.
Vidu germanan artikolon.

Reen al la supro