Al la enhavo

Mi serĉas korektulon

de BeiDirSein, 2009-aprilo-29

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

BeiDirSein (Montri la profilon) 2009-aprilo-29 14:23:16

Saluton.

Mi serĉas iun, kiu havas la tempon por korekti textojn (dialogojn kaj kantojn) kion mi faris pro projekton esperantan.

Ĉar ili devos esti surprizon pro la estperantistoj (Vi okulumo.gif ) , mi ne volas ke ĉiuj ilin legas.

Mi sendus ilin emajle.

Kaj mi dankas vin.

Amike,
BeiDirSein

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-aprilo-29 19:31:58

Saluton!

BeiDirSein:Mi serĉas iun, kiu havas la tempon por korekti textojn (dialogojn kaj kantojn) kion mi faris pro projekton esperantan.
... havas tempon ... tekstojn ..., kiujn ... pro [eble fakte: b]por[/b]] projekto Esperanta.
Ĉar ili devos esti surprizon pro la estperantistoj (Vi okulumo.gif ) , mi ne volas ke ĉiuj ilin legas.
... surprizo por (ĉu ne? okulumo.gif) ... Esperantistoj ...
Mi sendus ilin emajle.
... retpoŝte ("emajlo" estas "Emaille" en la germana).
Kaj mi dankas vin.
Se tiu ĉi respondo ne senesperigis vin kaj se ne temas pri centoj da paĝoj, trovu mian retadreson en mia profilo kaj sendu ion korekte|indan. rideto.gif

Korekteme,
Kolonjano

sergejm (Montri la profilon) 2009-aprilo-30 05:13:46

KoLonJaNo: ... Esperantistoj ...
... esperantistoj ...
Esperanto skribitas majuskle, ĉar tio estas nomo.
Esperanta skribitas majuskle por distingi disde esperanta - aktiva participo de verbo esperi.
Sed esperantisto estas ordinara vorto kaj skribitas minuskle.

Reen al la supro