Al la enhavo

Festo de Laboro

de piotrek92, 2009-majo-01

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

piotrek92 (Montri la profilon) 2009-majo-01 08:22:55

Saluton, hodiaŭ en Pollando estas Festo de laboro, sed mi vidas ke poloj ne volas festi tiun ĉi feston, dirante, ke ĝi estas komunista festo (en Pollando vorto komunisto estas tre malbona,preskaŭ instultaĵo). Multaj pensas ke ĝi estas sovieta festo, oni vidas ke poloj kun historio estas kiel malamikoj. Sed mi festas tiun tagon, mi pensas ke ĝi estas grava festo rememoranta pri granda valoro de laboro, ja laboro estas la bazo de ĉio, kion ni havas.

kaj ĉu oni festas tiun tagon? Ĉu ekzistas en via lando tago de laboro? Kaj kion vi persone pensas pri ĝi?
Ĝis!

summynen (Montri la profilon) 2009-majo-01 09:22:30

Saluton el Suomio!
Ĉi tie majtago (la unua de majo) estas festo por laboruloj, sed ankaŭ aliuloj ĝin celebras. La Majtago ne estas aĉe sovieta aŭ komuninista, estas gaja festeto por plejparto da suomoj. Miaopinie estas ja bonege festi laborulojn, ĉar gravas ilia laboro. Tamen mi malŝatas la publikan drinkadon, kvankam ĝi ja kunigas homojn, laboristojn kaj aliajn sociajn grupojn, kiuj normale ne kune festas...

utku (Montri la profilon) 2009-majo-01 14:38:31

En mia lando situato estas interesa, do mi volas sciigi. Bedaŭrinde en 1977 okazis tro malbona okazaĵo ĉe unu festejo (ankoraŭ mia Esperanta kono ne estas sufiĉe por skribi pri tiu okazaĵo, sed se oni scivolas, povas serĉi Taksim Square Massacre'n en Google). Ĉi-tiu jare Festo de Laboro festiĝas post multaj jaroj, unue, ĉi tie. Antaŭ iom da tagoj registaro decidis ĝin.

Redaktado: Sed denove bedaŭrinde, hodiaŭ festado ne estas bone:
Iom da bildoj
Pli multe da bildoj

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-majo-01 15:20:09

Ĉe Brazilo la unua de Majo ankaŭ estas libertago, sed oni ne tro festas, escepte la sindikatoj, kiuj ĉiam protestas kontraŭ io.

Andrej Kurtenkov (Montri la profilon) 2009-majo-01 18:12:08

Granda eraro estas percepti kviete ke komunistoj kaj anarĥistoj alproprigas Unua de Majo - Festo de la laboro; ĝi estas festo de ĉiuj honestaj homoj.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-majo-01 18:24:07

Chi tie, en Austrujo, la 1-a de majo estas ankau libertago, kaj okazas granda alurbdoma marsho en Vieno de la socialdemokratia partio de Austrujo (sozialdemokratische Partei Österreichs, SPÖ), kien mi iris hodiau la unuan fojon. (mia patro volis, ke mi iru tien kun li..... senkulpa.gif )

Mi ne vere pensas multe pri tiu festo - sed estas chiam bone por lernejano, kiel mi, kiam ghi ne devas iri lernejen unu tagon okulumo.gif

Paulinho (Montri la profilon) 2009-majo-01 18:24:36

Mi kredas pli korekte diri Festo de laboristoj.

La tagoj de laboristoj estas ĉiu tago. La laboristoj konstruas la homan mondon. Ni ne kreas krizojn sed kotizas ĝin. shoko.gif

RiotNrrd (Montri la profilon) 2009-majo-02 08:11:47

Usono ankaŭ havas feston de laboro. Nia festotago estas la unuan lundon dum septembro, ĉiujare, kaj (strange) ni* ne laboras dum tiun tagon.

Kaj la usona festo certe ne sovetas.

-----
* Nu, la plejparto el ni - iuj devas ĉiam labori.

crescence (Montri la profilon) 2009-majo-02 09:55:45

En Francujo, la tago de la 1a de majo estas feria. La sindikatanoj defilas en la urboj. La aliaj ripozas. Dum la festo de la laboro, estas la festo de la ripozo. rideto.gif

Rogir (Montri la profilon) 2009-majo-03 14:59:29

En Nederlando la 1a de majo ne estas leĝa festtago, eble ĉar la 30a de aprilo (Reĝina tago) jam estas.

Reen al la supro