Al la enhavo

"Eurovido 2009" kaj politiko

de sigkalis, 2009-majo-12

Mesaĝoj: 43

Lingvo: Esperanto

andogigi (Montri la profilon) 2009-majo-17 18:47:05

Mi vidis ĝin en usono per interreto, sed mia plej ŝatata grupo neniam venkas. (Eble, estas kiel mi ne povas voĉdoni!) Mi plej ŝatis la estonian kantistinon. Gratulojn al norvegio.

crescence (Montri la profilon) 2009-majo-18 10:01:06

Leporino:
Ĉu vi konas ABBA? Mit tre ŝatas la muzikon de ABBA kaj ili venkis en 1974. rido.gif

Amike,
Åsa
ABBA havis grandan sukceson en la Francujo. Ankaŭ nuntempe, ĝi estas ŝatata de multaj Francoj.

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-majo-18 12:03:34

Gratulojn al Norvegio, kaj al ĉiuj grupoj kiuj kantis. Multaj estis tre bonaj. (persone, mi preferis la belegan islandinon al belegan norvegon, sed ne gravas...) okulumo.gif

Mi ĉefe spektis por aŭdi fremdajn lingvojn, kaj mi bedaŭras pro la troa uzo de nenaciaj lingvoj. Mi ŝatis la armenian, la moldovan kaj la estonan kanzonojn, inter aliaj.

Gratulon ankaŭ al Rusio, pro tiu miriga spektaklo.^^

dobri (Montri la profilon) 2009-majo-18 14:52:05

Mi ankaŭ spektas "Eŭrosong" dum multaj jaroj, kvankam mi ne sukcesis ĉiujare. (Ekzemple dum soldatservo.) Ŝajnas al mi, ke pli frue la kantoj estis pli kantemaj ol hodiaŭ.
Kompreneble mi konas svedan grupon ABBA, kiu estis ege populara en sepdekaj jaroj.
Ĉeĥa grupo lokiĝis tradicie sur la lasta loko kun 0 poentoj. Ĝuste, ĉar la kanto ne plaĉis al mi.

annadahlqvist (Montri la profilon) 2009-majo-18 15:02:16

Se ni parolas pri politiko. Mi vidis en televidio ke multaj rusaj gejoj manifestis dum la konkurso, kaj ke ili estis forportigis de polico. Ne tre bone por rusa onidiro...

Mi ŝatis la konkurson mem, mi ŝatis estonio, portugalo, norvegio, rusio, ktp.

Mi kredas ke estas bona ke rusio estas en tio maniero parto da europo, la kultura grupo europo, se ankaŭ ne la politika grupo, ĉar ili estas unu al malmultaj europaj landoj kiu ne estas en EU.

Ĉu la ĉeĥa kanto estis politika? mi ne komprenis pri kio ili kantis.

dobri (Montri la profilon) 2009-majo-19 15:38:32

annadahlqvist:
Ĉu la ĉeĥa kanto estis politika? mi ne komprenis pri kio ili kantis.
Ankaŭ mi ne komprenis, ĉar ili kantis angle. En la reto mi trovis, ke GIPSY.CZ kantis pri amuza vivo de junuloj surstrate. Do nenio nova.

Andre87 (Montri la profilon) 2009-majo-19 16:34:00

Malbone mi povas. Eurovido estas ja la pop-musika konkurso! En Rusio chiu kuras kun gi kiel kun juvelo, chiu atente observas.
Politikistoj pensas ke Eurovido demonstros ke Rusio estas Granda Imperio ridulo.gif)
Granda Imperio sen industrio, sen civila socio etc. kompense kun malricha popolo kaj pop-konkurso! Festeno dum pesto...

Tio esats resulto de komplekso malplenovaloro.

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-majo-19 16:59:06

Verdire, la ĥoro de la ruĝa armeo estis interesa sed iom timiga (ĉefe kun la flugilo malantaŭ...)

Jes ja! nun ni scias ke oni ne devas tro malkontentigi Rusion!

horsto (Montri la profilon) 2009-majo-19 18:35:00

dobri: Do nenio nova.
Aŭ ĉu eble nova nenio? demando.gif

dobri (Montri la profilon) 2009-majo-20 14:16:40

horsto:
Aŭ ĉu eble nova nenio? demando.gif
Mi ne certas, ĉu tio estas ĉeĥismo, sed en mia lando oni kutime diras: Nenio nova.
Ĉu la germanoj diras male: Nova nenio?
En mia vortaro mi trovis: Was gibt es Neues? Nichts.

Reen al la supro