Al la enhavo

mal kaj ne

de crescence, 2009-majo-14

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Clet (Montri la profilon) 2009-majo-14 21:09:10

mi malscias = mi eraras ?

utila = kiu donas bonon, kiu helpas
neutila = kiu donas nenion, kiu ne helpas
malutila = kiu donas malbonon, kiu nocas.

neradiko estas inter radiko kaj malradiko

do, nescii = scii nenion
malscii = scii la malon de la vero

crescence (Montri la profilon) 2009-majo-15 10:37:26

Clet:
nescii = scii nenion
malscii = scii la malon de la vero
Tio ŝajnas al mi klara. Dankon !

Saluton, el Evian !

sergejm (Montri la profilon) 2009-majo-15 19:53:29

Clet:
nescii = scii nenion
malscii = scii la malon de la vero
En tiu signifo pli bone estus uzi misscii.

En PMEG:
PMEG:
dormi → maldormi = resti veka, kiam oni normale dormus
havi → malhavi = ne havi, dum oni sentas, ke oni devus havi
Do, povas signifi
malscii = ne scii, kiam oni normale scius aŭ devus scii.

Mal- kiam ni scias kie estas 0:

profunda < neprofunda < malprofunda < plata(=0) < malalta < nealta < alta.
malplata = neplata != 0;
silenta(=0) < mallaŭta < nelaŭta < laŭta

Sed:
maldekstren(=liven) - rekten(=0) - dekstren

Por koloroj "nula" koloro povas esti nigra (lumo sur nigra ekrano) aŭ blanka (farbo sur blanka papero), aŭ eble griza.

crescence (Montri la profilon) 2009-majo-16 07:52:54

Malfacilas esti konsentite ! La klarigo de Clet estis facila kaj plaĉis al mi, sed...

Do :

Mi malscias la nomon de la ĉefurbo de la Papu-Nov-Gvineo, sed mi ne scias, kie estas mia edzino dum ĉi tiu nokto.

horsto (Montri la profilon) 2009-majo-16 10:21:49

crescence:Malfacilas esti konsentite ! La klarigo de Clet estis facila kaj plaĉis al mi, sed...
Do :
Mi malscias la nomon de la ĉefurbo de la Papu-Nov-Gvineo, sed mi ne scias, kie estas mia edzino dum ĉi tiu nokto.
Vi tro komplikigas la aferon. Vi ne povas uzi "mal" kun ĉiu vorto. Oni uzu "mal" nur kun vortoj, kiuj havas tuj kompreneblan malon.
Kio estas la malo de scii? Tio ne estas tuj komprenebla, ne klara. Oni povas scii ion aŭ ne scii ion, tial ne uzu malscii.
Same por ekz. vidi, vi povas vidi ion aŭ ne vidi ion, sed kio povus esti malvidi?
Aliaj vortoj, kiel bona, bela, varma, ktp. havas tuj kompreneblan malon:
bela - malbela
malbela ne signifas ne bela:
Iu povas esti nek bela, nek malbela, sed averaĝe bela.
Do iu, kiu estas malbela, estas kompreneble ankaŭ ne bela. Sed iu, kiu estas ne bela, ne aŭtomate ankaŭ estas malbela. La plimulto de la homoj ja estas nek bela, nek malbela.

Filu (Montri la profilon) 2009-majo-16 15:18:47

horsto:La plimulto de la homoj ja estas nek bela, nek malbela.
Parlu por vi!

Laŭ mi multaj homoj estas belaj kaj ankaŭ multaj estas belegaj. Ja ne necese pli belaj ol la averaĝa homo, sed averaĝa beleco de homoj mi ja konsideras bela (kontraste al, ekzemple, averaĝa beleco, aŭ eĉ belegeco, de blatoj, kiu al mi inspiras nur naŭzon). okulumo.gif

horsto (Montri la profilon) 2009-majo-16 16:23:10

Filu:
horsto:La plimulto de la homoj ja estas nek bela, nek malbela.
Parlu por vi!
Laŭ mi multaj homoj estas belaj kaj ankaŭ multaj estas belegaj. Ja ne necese pli belaj ol la averaĝa homo, sed averaĝa beleco de homoj mi ja konsideras bela (kontraste al, ekzemple, averaĝa beleco, aŭ eĉ belegeco, de blatoj, kiu al mi inspiras nur naŭzon). okulumo.gif
Vi pravas, ĉiuj homoj estas belaj (komparataj kun blatoj, kvankam certe ankaŭ ekzistas homoj, kiuj opinias blatojn belaj).

Sed normale oni ja nomas homon bela (aŭ malbela), se li estas pli bela (malbela) ol la aliaj.

Reen al la supro