Al la enhavo

mal kaj ne

de crescence, 2009-majo-14

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-majo-14 05:19:54

saluton,
Ĉu estas diferenco inter mi malscias kaj mi ne scias ?
Dankon

darkweasel (Montri la profilon) 2009-majo-14 05:44:02

Mi neniam vidis la vorton "malscii". Ghi estus la ekzakte kontraua ideo de "scii", sed mi ne vidas ion, kio povus esti malsama ol "ne scii". Sed eble "malscii" estas pli forte ol "ne scii".

Kun aliaj vortoj, ne- kaj mal- tamen ja povas esti malsamegaj. Se io estas "malvarma", ghi estas tute kontraua ol io, kio estas "varma", sed se io estas "ne varma", ghi estas ankorau pli varma ol tio, kio estas "malvarma".

mal- che PMEG, tiu artikolo ankau enhavas parton pri la diferenco inter mal- kaj ne-

sergejm (Montri la profilon) 2009-majo-14 06:33:34

crescence:saluton,
Ĉu estas diferenco inter mi malscias kaj mi ne scias ?
Dankon
Mi imagas nenian uzon de "malscii".
Sed povas esti singifhavaj derivaĵoj:
malsciiĝi = iĝi forgesita
malsciigi = igi iun forgesi ion

crescence (Montri la profilon) 2009-majo-14 10:39:23

Ĝi estas malvarma = Ĝi ne estas varma.

Mi malscias = Mi ne scias


Kiu regulo difinas kazon, kiam oni povas uzi la prefikson mal-, kiam oni ne povas uzi tion ?

darkweasel (Montri la profilon) 2009-majo-14 10:44:17

Vi ne povas diri ke "malvarma" estas simple "ne varma". "malvarma" estas franca "froid" - "ne varma" estas "pas chaud" - kaj mi pensas, ke tio estas ioma diferenco (chu ech en la franca? mi ne parolas ghin bone). "malvarma" estas ech malpli varma ol "ne varma". okulumo.gif

Kiam vorto havas, logike, tutan kontrauan ideon, mal- =/= ne. Alie, ili estas pli-malpli samaj.

crescence (Montri la profilon) 2009-majo-14 10:51:49

Ne estas facile fari la bonan elekton.
Dankon al vi.

sergejm (Montri la profilon) 2009-majo-14 11:55:31

Blanka koloro havas RVB-kodon* (255,255,255).
*ruĝa-verda-blua
Se ekzistus malblanka, ĝi estus (-255,-255,-255) - tia koloro ne eblas.

Vi blankigis barilon = vi kovris ĝin per blanka farbo.
Post kelkaj jaroj la barilo malblankiĝis = la blanka farbo estas for.
Nun la barilo ne estas malblanka, verŝajne ĝi estas griza.
Sed vi povas reblankigi ĝin.

Filu (Montri la profilon) 2009-majo-14 12:49:38

sergejm:Blanka koloro havas RVB-kodon* (255,255,255).
*ruĝa-verda-blua
Se ekzistus malblanka, ĝi estus (-255,-255,-255) - tia koloro ne eblas.
Kara Sergejm,

Mi ne kredas, ke kolorojn naturo difinas per ties komputila kodo. Ankaŭ lingvoj kutime ne faras tiele: ambaŭ koloroj kaj lingvoj estas ja multege pli kompleksaj ol komputilkodoj.

bbc (Montri la profilon) 2009-majo-14 15:22:47

sergejm
la koloroj signifigas de 0 ĝis 255 ĉar homoj volas tion. Se vi voloas signifigi ĝin de -256 ĝis 255, tion oni eblas fari, sed tiu ĉi ne estas oportuna.

Do, se vi tre tre volas, (-255,-255,-255) estas nigra.

Filu (Montri la profilon) 2009-majo-14 16:54:14

Flanke de tio, dirante ke barilo malblankiĝis, oni celas indiki pri mal-blankiĝo, ne pri malblank-iĝo, de barilo...

Reen al la supro