Al la enhavo

Kiel forigi amikon?

de astro-dino, 2009-junio-12

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

astro-dino (Montri la profilon) 2009-junio-12 16:52:21

Kiel mi povas forigi amikon de mia profila paĝo? Mi ne aldonis ĉi tiu persono! Ŝi/li ĵus aperis tie!

horsto (Montri la profilon) 2009-junio-12 17:38:48

Estas du rubrikoj en la profilo:
"Viaj amikoj" kaj "Vi estas amiko de". Kiun vi celis?
Vi povas forigi iun el la rubriko "Via amiko" per klako sur la nomon kaj poste per klako sur la malselektantan butonon.
La alia rubriko montras kiuj selektis vin. Vi kompreneble ne povas forigi tion. Se tio vere ĝenas vin, mi ne scias kial, tiam vi ja eble povas skribi mesaĝon al tiu uzanto kaj peti lin forigu vin el lia profilo.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-junio-12 19:48:12

Eble ne granda problemo, sed mi opinias ke la rubriko "Vi estas amiko de" estas superflua. Post longedaŭra ĉeesto de Lernu povas esti multaj personoj en tiu listo. Mi pensas ke estas stranga "amikeco" aldoni personon en listo de amikoj sen iam skribi?

astro-dino (Montri la profilon) 2009-junio-13 20:32:31

Horsto

Nun mi komprenas kaj ĝi ne daŭras ĝeni min tiom, kiom antaŭ.

Dankon!

astro-dino (Montri la profilon) 2009-junio-13 21:01:46

Alf

mi pensas ke ĉi tio estas verŝajne 'spam'... ŝia uzantnomo estas 'xxxxxxxxxx' !

Dankon

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-junio-13 21:15:25

astro-dino:Alf

mi pensas ke ĉi tio estas verŝajne 'spam'... ŝia uzantnomo estas 'xxxxxxxxxx' !

Dankon
Certe vi pravas. Mi pensas ke tiu uzanto havas la plej multajn el ni en sia listo de amikoj. demando.gif

galvis (Montri la profilon) 2009-junio-13 23:20:45

Saluton :
Mi havis antaŭ longe mallongan korespondadon kun tiu ĉi samideanino kaj mi ne pensas ke ŝi estas uzanta malbone la reton ; ŝi simple serĉas amikojn por praktiki E-on.

--ĝis--

jchthys (Montri la profilon) 2009-junio-14 00:57:02

Mi pensas, ke la iksulo nur volas protekti la nepublikecon.

astro-dino (Montri la profilon) 2009-junio-14 11:44:15

Eble, sed se vera, ŝi devus uzi falsan salutnomo - mi sugestias "misteradamo" !

tommjames (Montri la profilon) 2009-junio-17 13:22:31

Jen nur mia opinio, sed laŭ mi la duobla sistemo de amikolistoj ne estas bona. Iom iritas min vidi la diferencon inter la du apartaj listoj, mi volas ke ili estu samaj. Se oni elektus min kiel amikon, mi volus ke li estu en mia listo de propraj amikoj, same mi volus ke mi estu en la propra listo de iu alia se mi aldonus tiun (kaj tiu permesus la amikiĝon).

Kial la paĝaro ne povas funkcii kiel ĉiuj aliaj sistemoj / mesaĝiloj kiel Myspace, Facebook, MSN messenger ktp?

Reen al la supro