Al la enhavo

Mi ne sukcesis traduki

de dobri, 2009-junio-14

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2009-junio-14 06:40:38

Demando al anglalingvanoj:
Mi tradukis "Kingstown" kiel "Reĝa urbo", sed mi ne trovis en vortaroj "Kingston". Ĉu eblus ĝin traduki aŭ temas pri dialekto?

richardhall (Montri la profilon) 2009-junio-14 08:06:42

Loknome, sufikso '-ton' ja indikas anglan vorton 'town' (urbo). Sed loknomoj estas (kutime) tre malnovaj. En malnova anglalingvo, 'town' estus nur unu farmo aŭ farmodomo, ne urbo kiel moderna kompreno. Eble, 'ĉirkaŭbarejo' (angla, enclosure) estus bona traduko.
Sed mi pensas, ke kutime loknomoj ne estu tradukita.

dobri:Demando al anglalingvanoj:
Mi tradukis "Kingstown" kiel "Reĝa urbo", sed mi ne trovis en vortaroj "Kingston". Ĉu eblus ĝin traduki aŭ temas pri dialekto?

Espi (Montri la profilon) 2009-junio-14 10:46:34

dobri:Demando al anglalingvanoj:
Mi tradukis "Kingstown" kiel "Reĝa urbo", sed mi ne trovis en vortaroj "Kingston". Ĉu eblus ĝin traduki aŭ temas pri dialekto?
Saluton dobri,

ĉu vi ankaŭ serĉis en angla Vikipedio?
Trovinte la vorto, vi nur klaku sur "Esperanto" kaj montriĝas la E-formo "Kingstono". sal.gif
Sed, certe ne necesas traduki tiajn proprajn vortojn.

Amike
Klaus-Peter

dobri (Montri la profilon) 2009-junio-14 18:15:14

Dankon richardhall kaj espi! Mi sciis, ke Kingston estas ĉefurbo de Jamajko kaj plu ĝi troviĝas en pluaj landoj. Min interesis, ĉu estas diferenco inter Kingstown kaj Kingston. Kaj kiamaniere mi trovu la diferencon? Per traduko!
Kiam mi parolas pri tio: ankaŭ la ĉeĥajn nomojn ne eblas ĉiam traduki, tamen eblas trovi devenon de la nomo. Iam mi legis libreton:"Deveno de la geografiaj nomoj", kie estis priskribita deveno de multaj famaj lokoj, iam eĉ nur konjektoj, ĉar la lingvistoj daŭre disputas pri ĝusta deveno de la koncerna nomo.
Se tio interesas vin, bonvolu daŭrigi, alie dankon!

Reen al la supro