Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

piteredfan (Montri la profilon) 2011-septembro-15 00:45:13

dobri:
MikhailMarkeyev:Se sinjoro insultis iun, li riskis ricevi dueldifon. Sed sinjorinoj ne partoprenis en dueloj, kvankam ili povis plendi al iu viro, kiu povis difi impertinentulon al duelo. Se la impertinentulo rifuzis dueldifon, kutime post iom da fojoj oni lin trovis mortan...
Kvankam mi divenis signifon de la vorto "dueldifo", tamen mi ne trovis ĝin en PIV, nek en aliaj vortaroj. Nur poste mi trovis la ĝustan vorton:"dueldefio".
Bonvolu tralegi vian mesaĝon antaŭ vi forsendos ĝin por korekti la lingvon. Ja Esperanto servas por bona kompreno kaj ne por serĉado de la ĝusta signifo de la vorto!
La prava vorto estas "dueldefo", ne "dueldifo".

piteredfan (Montri la profilon) 2011-septembro-15 00:51:03

Vizitante psikiatron, viro diras "Io umas je ia aĵo." La psikiatro diras al si, "Mi scivolas kion li volis diri per tio."

maratonisto (Montri la profilon) 2011-oktobro-01 10:54:18

Versaĵo de Boris Berezin, mia tradukaĵo el la rusa:

Mi ne estas plu infano,
Supon povas mi kuiri,
Sed ne devas bedaŭrinde
Mi la vorton "pugo" diri.

- Ne ekzistas tiu vorto! -
Avo diras jen kun forto,
La patrino skandalegas:
- Diri tion ci ne devas!

Ĉe spegulo do mi staras
Jam dum horo, eble du,
Mian pugon mi rigardas,
Ĝi ekzistas certe, nu!

La adoltoj ne komprenas:
Pugon havas ĉiu homo,
Mi al ili helpi devas:
Sciu tion ĉiu homo.

Mi konsilis kun frateto,
Kreton donis li al mi,
Kaj sur ĉiun barileton
Grandan "pugo"n skribos mi.

ivanstr1 (Montri la profilon) 2011-novembro-01 20:51:50

Kvindekjarulo iris al farmacio kaj volis kondomon. La farmacisto ekrigardis al la junulo indigne.
- Mi vespermanĝos en la hejmo de mia amikino. - diris la knabo - kaj oni neniam scias, io povos okazi neatendite.
La farmacisto donis la kondomon al la junulo, li pagis kaj malvenis. Post kvin minutoj, li revenis tien kaj volis ankoraŭ unu kondomon.
- Mi ekrememoris, ke la kuzino de mia koramikino estos tie... kaj ŝi estas belega! Ŝi povos interesiĝi pri mi... mi pensas, ke estas plu bona, ke mi estas proviziĝa.
La janulo metis la duan kondomon al la poŝo kaj malvenis. Li revenis baldaŭ.
- Ĉu vi scias, senjoro! Mi repensis kaj decidis, ke estas plu bona, ke mi ekhavos unu kondomon ankoraŭ. Mi aŭdis, ke ŝia patrino ŝatas junajn knabojn kaj ŝi povos interesiĝi pri mi.
Dum la vespermanĝado en la amikino, ĉirkaŭ la tablo ĉiuj de la familio, kaj la knabo diris nenion. Iam la knabino silentdiris al la gasto:
- Sed, kara! Vi diris neniom da vortoj! Mi ne sciis, ke vi estas tiom sinĝena!
- Kaj mi ne sciis, ke via patro estas farmacisto! rido.gif

bildo (Montri la profilon) 2011-novembro-20 05:20:33

Virino al viro: Ĉu vi estas la patro de unu el miaj infanoj?
La viro: Kiel?????
La virino: Ne timu. Mi estas instruistino.

auxro (Montri la profilon) 2011-novembro-20 21:59:27

Ankaŭ Sovetunio lanĉis sian mision al Luno.
Post iom da tempo NASA sendas mesaĝon al prezidentejo de Usono:
"Atenton atenton! Rusoj atingis la lunon kaj farbas ĝin tutan per ruĝa koloro! Kion ni faru?"
Venas la respondo:
"Trankviliĝu. Dum venonta misio vi prenu blankkoloran farbon kaj skribu per grandaj literoj - Coca Cola"

maratonisto (Montri la profilon) 2012-februaro-11 18:10:29

Du infanoj faras neĝhomon. Unu diras:

- Mi iras hejmen por preni karoton.
- Prenu du, ni faros ankaŭ nazon.

Balbutanto (Montri la profilon) 2012-februaro-12 19:08:45

Kiel dronigi volapukistan submarŝipon?

Atendu, ke ĝi subakviĝu kaj frapu ĉe la pordo.

Paulinho (Montri la profilon) 2012-februaro-20 19:58:43

Brave, maratonisto.... Mi ridegis plezure....

maratonisto (Montri la profilon) 2012-februaro-20 20:35:22

Paulinho:Brave, maratonisto.... Mi ridegis plezure....
Dankon (portugale: obrigado), Paulinho!

Reen al la supro