Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

Balbutanto (Montri la profilon) 2016-oktobro-30 18:44:35

La vorto "escort" en la mesaĝo divenigas pri kio temas...

Vinisus (Montri la profilon) 2016-novembro-17 20:46:45

Iu virino envenas la bestovendejon, kaj ŝi interesiĝas pri la papagoj.
En iu kaĝo sidadas 3 aparte belaj papagoj, al la dekstra montras la vendisto:
- Ĝi kostas 5.000 forintojn. Ĝi estas ne nur bela, sed ankaŭ aparte saĝa.
- Pro kio ĝi estas aparte saĝa?
- Pro tio, ke ĝi povas uzi komputilon.
- Kaj la meza birdo, kiom ĝi kostas?
- Ĝi estas eĉ pli saĝa, ĝi kostas 8.000 forintojn.
- Kion ĝi scias?
- Ĝi ne nur uzas la komputilon, sed ĝi povas uzi la mastruman sistemon UNIX.
- Kaj la 3-a papago?
- Ĝi kostas 10.000 forintojn.
- Kial, ĝi kion scias?
- Ni ne scias precize, sed la aliaj du nur tiel nomas ĝin: ĉefo.

StefKo (Montri la profilon) 2016-novembro-23 09:51:40

Geavoj enlitiĝis…
Avino: „Kiam ni estis junaj, vi, antaŭ dormo, tenadis mian manon…”
Avo kaptis ŝian manon kaj baldaŭ lasis ĝin.
Avino: ”Kiam ni estis junaj, vi, antaŭ dormo, kisadis min…”
Avo, kolerita, turnis sin, ekkisis avinon kaj returnis sin.
Avino: “Kiam ni estis junaj, vi ofte mordetis mian orelon…”
Avo, tre kolerita, rapide leviĝis.
“Por kio vi leviĝas?” – demandis avino.
“Por mia akzelo!” – respondis avo.

Roch (Montri la profilon) 2016-novembro-23 17:42:31

Akzelo?... Mi ne trovas. Ĉu tio anstataŭe povus esti dentproteziko?

StefKo (Montri la profilon) 2016-novembro-23 20:47:43

Strikte: artefarita ceramika makzelo
Vidu: parodia kanto de L. Kaganov

Ŝi forlasis subite
min en tiu maten'.
Ŝia verda peruko
restis sur la kusen'.

Lasis ŝi en banĉambro
sur la glata kahel'
ceramikan dentaron
kun la tuta makzel'.


Ŝi ne prenis la ungojn,
kaj sur tabla angul'
kuŝas la okulvitroj
kaj la vitra okul'.

Restis sur la tapiŝo,
forgesitaj en hast',
du protezoj de kruroj
kaj du manoj el plast',

brovoj kaj okulharoj
laŭ la moda fason',
la oreloj kaj lipoj,
mamoj el silikon'.


Sur la lito sidante,
pensas mi en stupor':
ja se restis ĉi tio –
kio do iris for?

Roch (Montri la profilon) 2016-novembro-24 01:09:31

Akzelo estas makzelo, prononcata sen makzelo! rido.gif

StefKo (Montri la profilon) 2016-novembro-24 07:58:17

Evidente "makzelo" anstataŭ "akzelo" kaj ankaŭ "geavoj" anstataŭ "Geavinoj".

Dankon!

Vinisus (Montri la profilon) 2016-novembro-26 19:15:27

Ĝemeloj

La novbakita patro eliras el la naskejo al la atendantaj parencoj:
- Ĝemeloj naskiĝis!
- Al kiuj ili similas? - demandas la avino.
- Unu al la alia! - respondas la patro. (K.B.)

StefKo (Montri la profilon) 2016-novembro-28 20:22:03

Lorneto aŭ filino – malnova juda anekdoto.

- Sinjoro Lippe! - indignas bankisto - kiel vi kuraĝas peti la manon de mia filino!? Vi, sinjoro, ne havas komercejon, nek monon, nek postenon!
- Jes, sed mi havas vidaĵon…
- Kion? Vidaĵon? Do vi bezonas lorneton, kaj ne mian filinon!

StefKo (Montri la profilon) 2016-novembro-28 20:36:39

Ŝpara rendevuo - malnova juda anekdoto.

Moŝe, malriĉa judo, invitis amikinon rendevui.
Ili promenas trae urbo kaj subite preterpasas elegantan kafejon.
- Ho, kia bongusta odoro! – sopiras la knabino.
- Ĝi plaĉas al vi? – demandas Moŝe. – Se jes, ni preterpasu tien ankoraŭ unufoje.

Reen al la supro