Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2016-decembro-12 12:00:21

Legi libron anstataŭ drinki

La loĝantoj de pola montanaro estas konataj pro sia drinkemo.
Iutage la redaktoro de Pola Radio faras intervjuon kun unu el ili, ŝafpaŝtisto.

– Paŝtisto, rakontu al niaj aŭskultantoj pri via ĉiutaga okupado…
– Nu, ĝi aspektas tiel… Matene mi vekiĝas, etendiĝas, eltiras el subkuseno boteleton kaj eltrinkas ĝin. Poste mi iras al ŝafejo, elliberigas miajn ŝafetojn kaj peladas ilin al paŝtejo. Ĉe la vojo loĝas mia kolego, ankaŭ paŝtisto – mi eniras al li, ni eltrinkas botelon…
– Paŝtisto – rompas la redaktoro – ne porolu troe pri drinkado, niaj aŭskultantoj pensos ke vi estas ebriulo! Anstataŭigu la vortojn: „eltrinki botelon” per, ekzemple, „tralegi libron”.
– Bone, sinjoreto! Do, ĝi aspektas tiel… Matene mi vekiĝas, etendiĝas, eltiras el subkuseno noveleton kaj tralegas ĝin. Poste mi iras al ŝafejo, elliberigas miajn ŝafetojn kaj pelas ilin al paŝtejo. Ĉe vojo loĝas mia kolego, ankaŭ paŝtisto – mi eniras al li. Ni tralegas kune unu libron kaj pelas niajn ŝafetojn. Plue, ĉe la vojo, troviĝas librovendejo. Ni aĉetas duvoluman romanon por tralegi ĝin kune kaj pelas plue niajn ŝafetojn al la paŝtejo. Tie ni legadas tiun romanon. Apudvespere ni pelas niajn ŝafetojn en la valon. Tie troviĝas la libropresejo. Ni eniras tien. La presistoj presadas, ni legadas… Tiel pasas la tago.

StefKo (Montri la profilon) 2016-decembro-27 15:38:10

Edza klaresprimo – la malnova juda ŝerco

– Mi devas diri, ke mia edzino estas belega! – deklaras Rozenbaum dum naskiĝfesto de sia edzino. Lia patrino prenas lin flanken kaj diras:
– Kiel vi povas diri, ke tiu ĉi rufa megero estas belega!?
– Mia patrinjo, ja mi ne diris tiel sed mi diris, ke mi devas tiel diri!

StefKo (Montri la profilon) 2016-decembro-28 12:39:04

Antaŭe pripensu, poste diru! (Malnova juda anekdoto)

En olda Pollando oni ne konvenas paroli pri intimaj aferoj. Kiam oni devas paroli pri tiaj aferoj, tio estis embarase por parolanto.

Iufoje juna, decidema sed embarasita viro alvenas en kuracejon kaj petas:
– Doktoro, kastru min!
– Ĉu vi ĝuste pripensis tiun decidon? La operacio estas grava kaj neinversigebla! – diras kuracisto.
– Jes, mi konas! Kastru min, mi petas!
Post operacio kuracisto demandas pacienton pri kaŭzo de tia decido.
– Jen estas tiel, doktoro: mi antaŭnelonge edziĝis kun judino, do mi estas devigita por fari tion.
– Minuton! Eble vi volis cirkumcidi kaj na kastri!?
– Nu jes! Kaj kion mi diris?

StefKo (Montri la profilon) 2016-decembro-31 15:12:35

La enterprenema kapo (Malnova juda anekdoto)

Maljuna judo lokas en gazeto nekrologon pri sia mortinta edzino kaj demandas la prezon.
- Ĝis kvin vortoj senkoste – respondas la redaktoro.
- Do estu: „Mortis Zelda Goldman”
- Vi havas ankoraŭ du vortojn – diras la redaktoro.
- Do estu: „Mortis Zelda Goldman. Aĉetu Opel-on”.

StefKo (Montri la profilon) 2016-decembro-31 15:13:32

La edzino de mia kolego (Malnova juda anekdoto)

Sinjoro Kaliko, ĉu vi scias la diferencon inter mia edzino kaj la via? – demandas unu judo alian.
- Mi ne scias...
- Kaj mi scias!

StefKo (Montri la profilon) 2016-decembro-31 15:39:07

Misfortuno estas rilata (Malnova juda anekdoto)

Furia kliento enkuras la vendejon de maljuna judo:
- Kian drapaĉon vi vendis al mi! Kudristo diris ke ĝi estas vera fuŝaĵo!
- Mia kara, vi havanta 2 metrojn de la drapaĉo estas vera bonŝanculo! Kion devas diri mi, kiu havas la magazenon plenan da tiu drapaĉo!? - respondas la judo.

Тerurĉjo (Montri la profilon) 2016-decembro-31 16:59:17

- vi havas ses bombonojn. kiom da bombonoj restos ĉe vi, se mi petos la unu?

- ses.

Тerurĉjo (Montri la profilon) 2016-decembro-31 17:01:17

avraam kaj sarah vivis longe kaj feliĉe.

ĝis kiam ili konatiĝas kaj geedziĝis.

Тerurĉjo (Montri la profilon) 2016-decembro-31 17:07:15

juna edzo diras al sia gepatrino: ĉu vi tamen scias, ke kaŝrigardi tra ŝlosilingo estas tre maldece?

la gepatrino respondas: sed ĉu estas dece montri diversajn fiaĵojn en ĝin?

Тerurĉjo (Montri la profilon) 2016-decembro-31 17:13:57

avraamo diras al sia edzino: hodiaŭ nenion aĉetu en la vendejo de Rabinoviĉ.

kial? - demandas la edzino.

ĉar mi pruntodonis al li nian pesilon.

Reen al la supro