Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-julio-05 05:25:56

Mutusen:La ŝerco estas, ke en la angla frazo estas franca vorto (buffet), kaj en la franca estas angla vorto (snack-bar).
Ha, dankon! En la rusa lingvo la vorto "bufet" ekzistas, tial mi ne rimarkis ŝanĝon.

Hm... Mia angla-rusa vortaro parolas min, ke en la angla lingvo la vorto "buffet" ankaŭ ekzistas. Povas esti ĝi estis fremdvorto el franca?

maratonisto (Montri la profilon) 2009-julio-07 07:49:46

Instruisto:
- Vocjo, kial vi ne estis hieraŭ en la lernejo?
- Mi kondukis la bovinon al virbovo.
- Kial ne povis fari tion via patro?
- Povus ankaŭ la patro, tamen la virbovo estas pli bona por tio.

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-julio-07 12:52:01

Kelkaj anekdotoj plu.

Rĵevskij dancas kun Nataŝa Rostova en la balo kaj tuŝadas per siaj manoj sur la ŝia dorso. Nataŝa demandas: - "Rĵevskij, kion vi tie serĉas?"
R.: - "Mamojn!"
N. (afekciite): - "Sed ili ja estas antaŭe!"
R.: - "Ne, mi jam serĉis tie".

Rĵevskij dancas kun Nataŝa Rostova en la balo kaj ŝi demandas lin: - "Rĵevskij, kio ĉi tie fetoras tiel terure?"
R.: - "Miaj duonŝtrumpoj."
N.: - "Foriru kaj demetu ilin!"
Rĵevskij foriras, revenas kaj invitas Nataŝan danci ankoraŭfoje. Ŝi demandas: - "Kial ĉi tie fetoras denove? Ĉu vi demetis la duonŝtrumpojn?"
R.: - "Certe, jen ĉi ili estas!".

Unu juna oficiro demandas Rĵevskijn: - "Kiel vi almilitas tiomn multe da virinoj?"
R.: - "Mi simple aliras al ŝi kaj diras: - "Bonvolu mi fiki vin!"
j.o.: - "Sed vi ja povos ricevi vangofrapon!"
R.: - "Povos recevi, sed ankaŭ povos fiki".

horsto (Montri la profilon) 2009-julio-07 17:08:57

MikhailMarkeyev:
Rĵevskij dancas kun Nataŝa Rostova en la balo kaj tuŝadas per siaj manoj sur la ŝia dorso. Nataŝa demandas: - "Rĵevskij, kion vi tie serĉas?"
R.: - "Mamojn!"
N. (afekciite): - "Sed ili ja estas antaŭ!"
R.: - "Ne, mi jam serĉis tie".
Tiu Rĵevskij ja estas treege optimisma persono! Li ne trovis la mamojn antaŭe, sed li plu serĉas, eĉ sur la dorso! okulumo.gif

Ni havas proverbon en Germanujo:
Kiu serĉas, tiu trovos.

Sed mi ne certas ĉu tio validas ĉi tie.

Miland (Montri la profilon) 2009-julio-07 22:32:36

Kiel Rĵevskij eskapis areston pri huliganismo, pro sia konduto al virinoj? Eble li subaĉetis policanon.

bbc (Montri la profilon) 2009-julio-08 03:26:44

Ni havas proverbon en Germanujo: Kiu serĉas, tiu trovos.
Ni ankaŭ havas ĝin ridulo.gif
Kiel Rĵevskij eskapis areston pri huliganismo, pro sia konduto al virinoj?
Eble, ĉar li estas nur la heroo de anekdotoj.

Pli da anekdotoj:

Husaroj ludas kartojn. Ili ekvolas ludi kun Rĵevskij kaj sendas servanton al Rĵevskij. Kiam servanto revenas, li diras: "Rĵevskij petas transdoni(transdiri), ke Natasha Rostova nun gastas je li. Do, se li povos, li estos ĉi tie post 1 horo. Se li ne povos, li estos post 5 minutojn"

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-julio-08 04:00:02

horsto:Ni havas proverbon en Germanujo:
Kiu serĉas, tiu trovos.
En Ruslando ni havas tiun proverbon kiel parton de fama kanto el filmo de 1930 j.:
Kiu gajas, tiu ridas
Kiu volas, tiu insistos
Kiu serĉas, tiu ĉiam trovos.
La lasta linio nuntempe estas perceptata kiel proverbo.

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-julio-08 07:10:24

Miland:Kiel Rĵevskij eskapis areston pri huliganismo, pro sia konduto al virinoj? Eble li subaĉetis policanon.
Unue, la prototipo de Rĵevskij vivis je komenco de 19a jarcento (antaŭ 200 j.) en Ruslando. Se sinjoro insultis iun, li riskis ricevi dueldefion. Sed sinjorinoj ne partoprenis en dueloj, kvankam ili povis plendi al iu viro, kiu povis defii impertinentulon al duelo. Se la impertinentulo rifuzis dueldefion, kutime post iom da fojoj oni lin trovis mortan...
Due, du mondmilitoj, kiam pli ol 20 milionoj da viroj pereis, kaj alta nivelo de alkoholismo en Ruslando sekvis tion, ke multe da virinoj ne havas eblecon krei normalan familion aŭ eĉ trovi indan amaton. Tial plimulto da rusa virinoj, kiam senatestante ricevas eksplicitan proponon, ne perceptas tion kiel insulton, kvankam povas iom da tempo demonstri malon.
Certe, Rĵevskij estas nur personaĵo de anekdotoj, kaj se vi provus fari same, vi iam ajn kunpuŝos kun virino, kiu akuzos vin je seksa pretendo. Sed en Ruslando oni opinias permesitan paroli komplementojn al virinoj kaj aĝas ĝis ŝi diras "Ne!".

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-julio-08 15:43:58

Studante la "Detalan Gramatikon" de Lernu mi rememoris anekdoton, kiun oni rakontis en Svedio dum la postmilita periodo, kiam kelkaj produktoj daŭre estis porciumataj:

En lernejo la infanoj analizu la frazon "Patrino kuiras kafon". Malgranda Karlo plenumis la taskon jene: "Patrino" estas subjekto, "kuiras" predikato kaj "kafo" surogato!

dobri (Montri la profilon) 2009-julio-08 17:14:26

MikhailMarkeyev:Se sinjoro insultis iun, li riskis ricevi dueldifon. Sed sinjorinoj ne partoprenis en dueloj, kvankam ili povis plendi al iu viro, kiu povis difi impertinentulon al duelo. Se la impertinentulo rifuzis dueldifon, kutime post iom da fojoj oni lin trovis mortan...
Kvankam mi divenis signifon de la vorto "dueldifo", tamen mi ne trovis ĝin en PIV, nek en aliaj vortaroj. Nur poste mi trovis la ĝustan vorton:"dueldefio".
Bonvolu tralegi vian mesaĝon antaŭ vi forsendos ĝin por korekti la lingvon. Ja Esperanto servas por bona kompreno kaj ne por serĉado de la ĝusta signifo de la vorto!

Reen al la supro