Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-28 07:54:03

Neniam aludu sian edzinon!

Postedziĝa nokto. Edzo aludas sian edzinon:
– Ho, mi vidas, karulino, ke mi ne estas la via unua.
– Kaj de mia taksado, vi ne estas mia lasta – aludas la edzino.

sergejm (Montri la profilon) 2019-januaro-29 02:11:21

Unu eminenta lingvisto venis en Germanio por fari prelego en linvista kongreso. Venonttage li volis reveni al Parizo. Sed li pasigis nokton en stacidomo, ĉar li ne sciis sufiĉe bone la germanan por peti kasiston vendi al li tiketon kaj ne volis uzi fuŝan lingvon por fari tion

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-29 07:53:44

Savaj silentaj tagoj

Unu viro tiel konfidencis:
"Mia edzino refoje ofendiĝis kontraŭ mi kaj hejme estas silentado. Nun mi devas kredigi ŝin ke tio estas puno por mi".

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-30 07:39:02

Geedza kverelo

– Mi volus morti! – krias edzo.
– Mi ankaŭ! – respondas la edzino.
– Kaze de tio mi jam ne!

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-31 07:34:33

Kiu loĝas subakve?

Blondulino unuafoje ekiris kun sia edzo fiŝkapti.
La edzo svingis fiŝkaptilon kaj momente eltiras… ŝuon, svingas ree – bolkruĉon, ree – kafmuelilon, plue – radioaparaton, televidilon, seĝon…
La edzino ekparolas:
– Damne, tie iu loĝas!

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-31 12:32:13

Unu virino alvenas al doktoro…

Unu virino alvenis al doktoro. Post kuracado ŝi parolas, ke ŝi ne havas monon kaj povas pagi „en naturo”, alivorte per seksservo.
La kuracisto fine konsentis.
Kiam ŝi senvestiĝis, la kuracisto demandas:
– Kial vi havas tian nigran ventron?!
– Ĉar antaŭ horo mi pagis por alveturigo de karbo – respondas la virino.

StefKo (Montri la profilon) 2019-februaro-01 07:24:59

Kia fripono!

Amantoj sidas sur kanapo, subite eksonas telefono. La virino prenas aŭskultilon kaj interparolas…
– Kiu telefonis? – demandas la viro.
– Mia edzo.
– Ho! Kion li diris?
– Ke li malfruiĝos ĉar li ludas pokeron kun vi.

StefKo (Montri la profilon) 2019-februaro-02 08:55:31

Malica edzo

Edzino, kontenta, eliris el banejo kaj diras:
– Vi scias, mia koro, mi perdis unu kilogramon.
La edzo, malice, rediras:
– Mi scias, oni sentas ĝis ĉi tie.

StefKo (Montri la profilon) 2019-februaro-03 09:47:45

Mortiga sekreto

Interparolas du amikoj:
– Vi scias, de dudek jaroj mi amas la saman virinon.
– Ho! Mi envias tion al vi!
– Jes, sed se mia edzino ekscius pri tio, mortigus min…

StefKo (Montri la profilon) 2019-februaro-04 07:52:04

Ĉefo ĉiam scias plej bone

En Pollando varma somero daŭras mallonge – julio kaj aŭgusto. Aldone, tiam daŭras someraj ferioj por lernantoj. Pro tio multaj laboruloj volus havi siajn feriojn en tiu periodo. Tio estas grava problemo por estraroj de laborejoj. Unu ĉefo tiel fiksis periodo de ferio kun sia dungito.

– Kovalski, ĉu vi ŝatas varman vodkon?
– Ne, evidente ne, ĉefo!!!
– Kaj ŝvitajn virinojn?
– Ne, evidente ne!!! De kie tia ideo, ĉefo!!!???
– Belege, Kovalski! Vi prenos la libertempon Novembre!

Reen al la supro