Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-11 08:31:24

Ruza Joĉjo

Joĉjo diras al sia patro:
– Paĉjo, se vi donos al mi 10 zlotojn (pola mono), tiam mi malkovros al vi, kion diras al mia panjo la leteristo kiam alvenas al ni.
Scivolema patro donas al la filo 10 zlotojn kaj diras:
– Prenu dekon kaj diru tuj!
– Li diras: „Bonan tagon, sinjorino. Mi alportis vian poŝton".

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-12 09:22:03

Viro, virino, ne konsistu en unu opinion!

Edzo ekkverelis kun sia edzino ĉe matenmanĝo kaj, levante sin de tablo, aldonis:
– En la lito vi ankaŭ estas sentaŭga – kaj foriris al laboro.
Post kelka tempo li sentis sin malsaĝe do telefonas al hejmo por peti pardonon. La edzino longe ne respondas, fine ekparolas. La edzo, kolera, demandas:
– Kial vi ne levis la orelumon tiel longe?
– Mi estis en la lito.
– Kion vi faris en la lito ĉi-tempe?
– Mi demandis sendependan opinion.

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-13 07:14:18

Kio ne decas fari ĉe klientoj?

Restoracio. Unu kliento vidas ke kelnero portanta lian buljonon dronigas en ĝi sia fingro, do krias:
– Sinjoro, kial vi dronigas la fingraĉo en mia buljono!?
– Ĉar mi havas flegmonon kaj doktoro ordonis enmeti ĝin en iun varman.
– Do enmetu ĝin en vian pugon!
– En preparejo mi tenas ĝin tie sed en la manĝejo, ĉe klientoj, tamen ne decas…

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-14 22:30:27

Kiomfoje mi faras lavadon, pluvas

En unu afrika tribo estiĝis longa sekeco. La vilaĝanoj restforte iris al sia ŝamano petegante pri helpo. La ŝamano eliris el argila kabano, ekrigardis ilin kaj demandis:
– Kiu el vi havas almenaŭ iom da akvo?
Unu tribano respondis jese kaj metis ledosakon kun iomo da akvo.
La ŝamano enverŝis la akvon en pelvon, demetis la ĉemizon kaj komencis lavi ĝin. La vilaĝanoj rigardis lin horore. Li lavis la ĉemizon, tordelpremis ĝin, elverŝis la akvon kaj demandis:
– Kiu ankoraŭ havas iom da akvo?
Denove iu tribano alportis ledosakon kun iomo da akvo.
La ŝamano enverŝis la akvon en pelvon, tralavis la ĉemizon, elverŝis la akvon kaj la ĉemizon pendigis sur ŝnureto.
Kiam la vilaĝanoj ĝuste intencis ataki ĝin, aperis nigraj nuboj kaj komencis pluvi. Ekvidinte tion, la ŝamano diris:
– Kiomfoje mi faras lavadon, pluvas…

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-15 23:11:06

Pri unu kontenta monaĥino

Monaĥinejo. La pordo ovras sin subite kaj enkuras unu juna monaĥino. Ŝi kuras al abatino kaj vokas:
– Patrino, oni perfortis min! Kion fari?
– Manĝu citronon!
– Tio helpos? – demandas la mirigita monaĥino.
– Helpos, ne helpos, sed almenaŭ tiu ĝoja rideto malaperos.

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-16 09:05:18

Ĉiu scias ke ĝi duriĝas…

Interparolas du olduloj:
– Mi jam ne seksumas…
– Kaj mi ankoraŭ povas, unu fojon semajne…
– Kiele, ja vi estas pli olda ol mi je 2 jaro?!
– Nu, mi ĉiam manĝas brunan panon kaj tio helpas min.
– Mi ne sciis tion! Neniu diris tion al mi!
Ankoraŭ ĉi-tage la oldulo iris al vendejo kaj petas brunan panon. La vendistino demandas:
– Entutan? Tranĉitan?
– Kaj kia estas la diferenco?
– Se tranĉita, tiam ĝi pli rapide duriĝos…
– Damne, ĉiuj sciis tion…

sergejm (Montri la profilon) 2019-marto-16 21:57:19

Dano geedziĝis kun svedino kaj ili ekloĝis en Svedio. Ilia filo sciis la svedan, lingvon de la patrino kaj de la loĝlando kaj la danan, kiun parolis kun li la patro.
Foje la filo kaj la patro vojaĝis al la dana vilaĝo, kie naskiĝis la patro.
- La vilaĝanoj iel strange parolas, ne tiel kiel vi, sed mi bone scias la danan! - diris la filo al la patro.
- Ili parolas dane. Ĉu vi pensis ke mi parolis kun vi dane? Mi parolis svede!

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-17 10:08:52

Apartema edzo

Edzino revenas hejmen el kliniko de plastikirurgio.
– Ĉu nun mi plaĉas al vi? – demandas la edzon.
La edzo rigardas ŝin atente kaj diras aparteme:
– Ili faris kion povis.

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-18 07:15:49

(e)Rekta knabino

Knabo ekkonis unu knabinon. Ili kune longe promenis, vizitis diversajn lokojn… Fine la knabo proponas:
– Eble ni iros al mi?
– Por kio?
– Ni legados librojn, aŭskultados muzikon…
– Kaj por kio? Sen tio vi ne havos la erektiĝon?

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-19 08:05:07

He, tiu malnova televidilo!

Al televidila servo telefonas unu oldulo:
– Bonvolu ekspedi iun por ripari mian televidilon.
– Kio okazis al ĝi?
– Ĝi tre lante varmiĝas. Nur hodiaŭ mi spektis la telesendo de hieraŭa matĉo!

Reen al la supro