Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-07 20:41:14

sergejm:... kuŝantan apude gazeton
Dankon! Evidente, tie ĝusta estas adverbo. Mi korektis.

sergejm (Montri la profilon) 2019-aprilo-07 21:02:33

- Mortintoj estas unuiĝanataj - diris tombisto, vidinte interpaciĝintaj vidvino kaj eks-amatino de entombigita viro.
PS: tamen povas okazi male.

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-08 08:18:02

Kio estas tio?

Kio estas tio: „Kuŝas apude de arbo kaj estigas sonojn “ŝŝŝ... ŝŝŝ…”
– Ebria pola arbogardisto kiu penas ekkanti Ŝŭa ĝjeveĉka do laseĉka…
-------------------------------
Ŝŭa… – pola folklorkanto kiun kantas drinkantaj homoj (“Iris knabineto al arbareto”)

Vizitu: [https://www.youtube.com/watch?v=3x-q7qn6_pE]

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-09 06:56:36

Antaŭ ĉio ĝuste parolu!

Antaŭkristnaska Vespero. Patrino en kuirejo tre okupata per preparado de manĝaĵo… Subite el ĉambro ŝi aŭdas voĉon de sia fileto Joĉjo:
– Patrinjo, abio flamas!
– Filo, mi tiomfoje ripetis ke oni diras “lumas” kaj ne „flamas”.
Post momento ŝi aŭdas:
– Patrinjo, nun ankaŭ kurtenoj lumas!

-----------------------------
Abio - kristarbo

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-10 08:28:51

Kio estas plej grava en tanko? (soldata ŝerco)

Taĉmento tanka. Ĵus rekrutigitaj junaj soldatoj staras antaŭ tanko. Ilia komandanto prezentiĝas kaj demandas ilin:
– Soldatoj, kio estas plej grava en tanko?
– Kanono! – krias unu.
– Kiraso! – krias dua.
– Plej grava estas radiofono – aldonas tria.
La komandanto kontraŭas ilin:
– Vi diras stultaĵojn! Vi memoru, plej grava en tanko estas ne furzi!

sergejm (Montri la profilon) 2019-aprilo-10 18:47:21

- Bonvolu rakonti ĉion dekomence!
- Dekomence Dio kreis la mondon dum sep tagoj ...
- Ne tiom dekomence!

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-11 11:04:05

Malbonmora okazo en antaŭlernejo

Antaŭlernejo. Daŭras kuŝado…
Unu knabeto demandas najbaron:
– Ĉu vi estas knabo ĉu knabino?
– Mi ne scias…
– Do vidu!
– Kiel? Helpu min!
– Vi devas levi la kovrilon!
La najbaro levis la kovrilon…
– Vi estas knabino ĉar vi havas rozkoloran piĵameton.

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-12 10:46:50

Kion aŭdas viro aŭskultante dirantan virinon?

Virino diras:
– Tie estas rubejo! Al laboro! Vi kaj mi kune devas ordigi tion! Viaj vestaĵoj kuŝas sur planko! Se ni ne faros nun vestlavado, ni restos sen puraj vestaĵoj!
Kion aŭdas viro:
– Blabla, blabla, AL LABORO, blabla, blabla, VI KAJ MI KUNE, blabla, blabla, blabla, blabla, blabla
SUR PLANKO, blabla, blabla, NUN, blabla, blabla, SEN VESTAĴOJ!

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-13 13:32:38

Ĉu impertinenta ĉu sincera laboristo?

Ĉefo al laboristo:
– Mi rimarkis, ke ĉion vi faras tre malrapide. Vi malrapide iras, malrapide diras, malrapide pensas… Ĉu estas io kion vi faras rapide?
– Jes. Mi rapide laciĝas.

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-14 09:00:52

Instruista interŝanĝo de spertoj

Lernejo. Oni sonorigas lecionon. Juna kaj maljuna instruistoj iras al klasoĉambroj. Juna portas multe da didaktikaj helpaĵoj, maljuna – nenion, nur ŝlosilon por klasoĉambro.
La juna instruisto alparolas:
– Post tiom da laborjaroj vi havas ĉion en la kapo?
– Ne, kolego, en la pugo.
---------
Havi ion en la pugo – malestimi/ignori/malŝati/malzorgi/neglekti ion.

Reen al la supro