Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2010-junio-22 11:33:38

Urĝa novaĵo.
Studentoj-medicinistoj lernante latinon subite alvokis diablon!

vincas (Montri la profilon) 2010-julio-19 18:53:05

AlfRoland:Studante la "Detalan Gramatikon" de Lernu mi rememoris anekdoton, kiun oni rakontis en Svedio dum la postmilita periodo, kiam kelkaj produktoj daŭre estis porciumataj:

En lernejo la infanoj analizu la frazon "Patrino kuiras kafon". Malgranda Karlo plenumis la taskon jene: "Patrino" estas subjekto, "kuiras" predikato kaj "kafo" surogato!
Al mi plaĉas ĉi tiu anekdoto ^_^

vincas (Montri la profilon) 2010-julio-20 16:02:56

Doktoro, mia 17-jara filo havas troan pasion al komputilo. Li eĉ dormas apud ĝi. Kiel oni povas malkutimigi lin de tiu aĵo?
- Solvo estas tre simpla! Brando, cigaredoj kaj virinoj.

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2010-julio-22 00:51:48

Ĉe la doktoro:
- Gratulas vin! En vi aperis nova vivo.
- Sed, mi ja estas viro!
- Jes, sed tio tute egalas por helmintoj.

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2010-julio-22 03:39:51

Poruĉiko Rĵevskij veturas per trajno. En la kupeo kun li ankaŭ estas generalo, 18-jara virino kaj ŝia patrino. La trajno enveturas en tunelon kaj subite en absoluta malhelo oni aŭdas laŭtan sonon de forta vangofrapo. La trajno elveturas el tunelo, ĉiuj sidas, silentas kaj pensas.
La generalo pensas: "Ofte tio okazas. Junaj viroj agas, sed maljunaj kvitiĝas".
La patrino pensas: "Hm... Mi bone edukis mian filinon. Ŝi ne lasis knabaĵon sen ĝusta respondo".
La juna virino pensas: "Ho! La patrino ankoraŭ estas amindeca!".
Kaj Rĵevskij pensas: "Se ni ankoraŭfoje enveturos en tunelon, mi denove lin vangofrapos!".

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2010-julio-29 06:38:48

Sinjorino estas en akcepto ĉe ginekologo. Ŝi kuŝas sur ginekologa seĝo. Kaj en tiu momento, kiam la doktoro enirigas du siajn fingrojn en ŝia vagino, lia telefono sonoras. Li prenas telefonon per alia mano kaj respondas, sed dum la konversacio li senkonscie movas siajn fingrojn: "Tio estas tre simple! Veturu trans ponto, turnu dekstren, veturu al placo, returnu sur la placo kaj denove turnu dekstren".
Li malkontaktiĝas kaj rigardas al sinjorino. Ŝi estas emociplena kaj ŝi diras: "Doktoro! Ankoraŭfoje returnu sur la placo!!!".

vincas (Montri la profilon) 2010-julio-29 09:41:58

Edziĝo pro mono

La edzino: Ha, mia edzo! Se mi scius, ke vi edziĝis je mi nur pro mia mono....
La edzo: Konsoliĝu, mia kara. Mi penos rapide diselspezi tiun malŝatindan monon.

vincas (Montri la profilon) 2010-julio-29 09:42:35

Saĝa konsilo

Vojaĝanto nokte alvenas en fremdan vilaĝon. Li demandas la noktan gardiston:
- Diru al mi, amiko, kien mi povus nun iri?
La gardisto respondas:
- Nun, sinjoro, plej bone estus, se vi irus hejmen por dormi.

vincas (Montri la profilon) 2010-julio-29 09:43:18

Fiziko

- Se oni lasas kuŝi la feron ekstere, kio okazos je ĝi?
- Ĝi rustiĝos.
- Kaj la oron?
- Oni ĝin štelos.

sergejm (Montri la profilon) 2010-julio-30 05:41:20

Se vi volas vekiĝi je 8:00, ne difinu vektempon* de via vekhorloĝo al 7:30, sed al 22:00. Kiam ĝi sonoros, enlitiĝu kaj dormu.

*Kiel esprimi tion per unu vorto?

Kion signifas rusa vorto чувиха(ĉuviĥa)?
Tiu estas esperantistino, kiu demandas "Ĉu vi ...?"
(Fakte, ĉuviĥa signifas ulino)

Kiel orientiĝi en urbo?
Estas simple - sur la suda flanko de domoj abunde kreskas klimatiziloj kaj sputnikaj(satelitaj) teleroj.

PS: Pri fero kaj oro: En Rusio, se apude estas fer-aĉetejo, la fero ne rustiĝos, sed same estos ŝtelita.

Reen al la supro