Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-10 09:38:28

KatjaMcFlores:Polak przychodzi do znajomej Francuzkę.
Поляк приходит к знакомой француженке.
Polo venas al konata francino.

Kobieta rozbiera się, daje gościowi sznur i mówi:
Женщина раздевается, даёт гостю веревку и говорит:
La virino malvestas sin, donas al la gasto ŝnuron kaj diras:

— Zwiąż mnie i zrób to, co wy, Polacy, potraficie najlepiej!
— Свяжи меня и сделай то, что вы, поляки, умеете лучше всего!
— Ligu min kaj faru tion, kion vi, la poloj, scipovas plej bone!

Polak wiąże ją i ucieka z jej telewizorem.
Поляк связывает её и убегает с её телевизором.
La polo ligas ŝin kaj kuras for kun ŝia televidilo.
Kial vi tiel ŝirmas iujn novriĉajn rusojn?
Se tiu ŝerco ofendas vin, mi ŝanĝas - estos “polo” anstataŭ “ruso”.
Cetere, mi gratulas vian scipovon de la pola (kaj ankaŭ de aliaj lingvoj)!

Unu reklamo en Germanujo:
“Veturu al ferioj al Pollando, via aŭto jam estas tie!”

Tio ne ofendas min sed hontigas!

Federala Kriminala Oficejo (Germanujo):
17701 suspektaj pri ŝtelado de autoj,
6604 havis negermanajn pasportojn,
1737 – poloj.
Ni rimarku ke Pollando estas ĉelima ŝtato kaj transita por la ŝtatoj de Eŭropo Orienta kaj ke en Germanujo estas nun 870000 poloj.

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-novembro-10 13:33:57

Ho ne, Stefĉjo, mi fakte ne estas ofendiĝema kaj paŭtema knabino, des pli se temas pri ŝercoj pri post-sovetiaj mafiuloj, kiuj, onitakse, estas pli "krutaj"(drastaj) ol iliaj polaj kolegoj, kaj mi eĉ ne scias, ĉu indas honti aŭ fieri pri tio.
Mi estas simple iom sarkasmema kaj ironiema persono (probable, kiel multaj aliaj), strebanta kapti ĉiun oportunan pretekston por esprimi ĉi-kvalitojn.
Ĉe mi, interalie, haveblas ankoraŭ unu "pola" anekdoto, jam prezentita en rusia eo-forumo. Mi intencas publikigi ĝin ankaŭ ĉi tie kaj esperas, ke vi ne ofendiĝos pro tio.
PS. Tiu sakraĵo facile tradukeblas esperanten. Miaopinie, la frazo "iru piĉen" estus komprenebla por ĉiuj kamaradoj.

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-novembro-10 13:38:37

Афоризмы неведомых мудрецов:
Aphorisms of unknown sages:
Aforismoj de nekonataj saĝuloj:
----------
Кабинет начальника, как общественный туалет — зайти туда можно только по крайней нужде.
The boss’s office is like a public toilet — they go there only in extreme necessity.
La kabineto de estro similas publikan necesejon — oni eniras tien nur pro ekstrema neceso.
* * *
Женщина - это слабое, беззащитное существо, от которого зачастую просто невозможно спастись.
A woman is a weak, defenseless creature, from which it is often simply impossible to escape.
Virino estas febla, sendefenda estaĵo, de kiu fojfoje simple ne eblas saviĝi.
* * *
Если сложить темное прошлое со светлым будущим, получится серое настоящее.
If you add the dark past to the bright future, you get a gray present.
Se kunigi obskuran estintecon kaj helan estontecon, rezultas griza estanteco.
* * *
Когда ты споришь с глупцом, он в то же время вероятнее всего занимается тем же самым.
When you argue with a fool, he is most likely at the same time doing the same thing.
Kiam vi disputas kun stultulo, li samtempe plej verŝajne okupiĝas pri la sama afero.
* * *
Жизнь круто повернула к лучшему, и многих выбросило за борт.
The life abruptly turned to the prosperity, and many fell overboard.
La vivo krute turnis al prospero, kaj multaj elfalis transranden.

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-10 14:21:50

Se tempo pasus renverse…

Iuj scientistoj (pseŭdoscientistoj?) konvinkas ke la Universo iam maletendiĝos kaj la tempo komencos renversi. Kiel aspektus via vivo en tia mondo?

Se la tempo pasus renverse oni estus tiel bele… Ĝi komencus tiel ke kelkaj uloj alportas vin en skatolo kaj vi tuj trafas aranĝon. Plue vi vivas trankvile kiel oldulo en ia domo kaj plijuniĝas. Unu tagon vi ricevas grandan monkvoton kaj komencas labori. Vi laboras ĉirkaŭ 40 jarojn, vi konas atraktojn de la vivo, vi komencas drinkadi, iradi al aranĝoj, pli kaj pli ofte seksumi. Kiam vi havas ĉion tion regita, vi estas preta studadi. Poste vi iras al lernejo. Malpli kaj malpli oni postulas de vi kaj vi havas pli kaj pli de tempo por distriĝi. Vi malgrandiĝas kaj fine vi trafas en… (sciaten). Tie vi naĝas tra 9 monatojn aŭskultadante trankviligantajn korbatojn. Kaj poste pum! Via vivo finiĝas per la orgasmo...

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-10 14:55:15

KatjaMcFlores:Ho ne, Stefĉjo, mi fakte ne estas ofendiĝema kaj paŭtema knabino, des pli se temas pri ŝercoj pri post-sovetiaj mafiuloj, kiuj, onitakse, estas pli "krutaj"(drastaj) ol iliaj polaj kolegoj, kaj mi eĉ ne scias, ĉu indas honti aŭ fieri pri tio.
Mi estas simple iom sarkasmema kaj ironiema persono (probable, kiel multaj aliaj), strebanta kapti ĉiun oportunan pretekston por esprimi ĉi-kvalitojn.
Ĉe mi, interalie, haveblas ankoraŭ unu "pola" anekdoto, jam prezentita en rusia eo-forumo. Mi intencas publikigi ĝin ankaŭ ĉi tie kaj esperas, ke vi ne ofendiĝos pro tio.
PS. Tiu sakraĵo facile tradukeblas esperanten. Miaopinie, la frazo "iru piĉen" estus komprenebla por ĉiuj kamaradoj.
Mi dankas pro la ekspliko, Katja, (Katjuŝa?) kaj petas pardonon pro, povas esti, ofendigo!

Серёга (Montri la profilon) 2019-novembro-10 15:07:48

KatjaMcFlores:Un conductor de autobús y un sacerdote mueren al mismo tiempo.
Умирают одновременно водитель автобуса и священник.
Kondukisto de aŭtobuso kaj sacerdoto mortas samtempe.

El conductor fue al cielo y el sacerdote al infierno.
Водитель попадает на небо, а священник в ад.
La kondukisto trafas la ĉielon kaj la sacerdoto trafas la inferon.

—¿Por qué? — preguntó el clérigo a Dios.
— Почему? — спросил клирик у Бога.
— Kial? — demandis la kleriko al Dio.

—Porque todo el mundo se dormía cuando tú predicabas, mientras que cuando él conducía todos rezaban, — contestó Dios.
— Потому что все засыпали, когда ты проповедовал, тогда как когда он вел автобус, все молились, — ответил Бог.
— Tial ke ĉiuj endormiĝadis, kiam vi predikadis, dum kiam li kondukadis, ĉiuj preĝadis, — respondis Dio.
Прикольно однако, да если честно очень похоже на правду.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-10 17:34:33

KatjaMcFlores:
Если сложить темное прошлое со светлым будущим, получится серое настоящее.
If you add the dark past to the bright future, you get a grEy present.
Se kunigi obskuran estintecon kaj helan estontecon, rezultas griza estanteco.
Серёга:Прикольно однако, да если честно очень похоже на правду.
Dank' al la traduko de Guglo legebla latinaboce, mi eksciis, ke "praveco" venas el "правду".

Mi sufiĉe konas la cirilan abocon, sed mi malĉifras ĝin.

Серёга (Montri la profilon) 2019-novembro-10 18:19:39

Zam_franca:
KatjaMcFlores:
Если сложить темное прошлое со светлым будущим, получится серое настоящее.
If you add the dark past to the bright future, you get a grEy present.
Se kunigi obskuran estintecon kaj helan estontecon, rezultas griza estanteco.
Серёга:Прикольно однако, да если честно очень похоже на правду.
Dank' al la traduko de Guglo legebla latinaboce, mi eksciis, ke "praveco" venas el "правду".

Mi sufiĉe konas la cirilan abocon, sed mi malĉifras ĝin.
Praveco venas el "правота" kaj veron venas el "правду"

Mi diris ke "tamen majose, sed se sincere tiam tio estas vereska".

Por kio por vi scii kion ni diras rusligve?

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-10 18:46:02

Prava kaj rusaj правда - vero kaj правый - dekstra venas de sama praindoeŭropa radiko.
En multaj nunaj eŭropaj lingvoj estas ĉi tiu radiko, sed signifo iom ŝanĝiĝis
Same pri vera kaj вера - kredo kaj верный - ĝusta.

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-10 18:54:23

Серёга:Por kio por vi scii kion ni diras rusligve?
Mi vidis videon en Jutubo, kiu certigas, ke rusa lingvo en nuna Francio estas mono.

Reen al la supro