Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-02 10:45:53

sergejm:Kion signifas rusa vorto чувиха(ĉuviĥa)?
Tiu estas esperantistino, kiu demandas "Ĉu vi ...?"
(Fakte, ĉuviĥa signifas ulino)
Estas tre strange legi ĉi tie anekdoton, kiu estas ekpensita per mi mem. ridulo.gif Mi skribis ĝin en rusa forumo e-novosti.info, ne ĉi tie, pro tio, ke laŭ mia opinio humoro de la filmo "Dĵentlmeni udaĉi" povas kompreni nur ruslingvajn personojn. Dankon. ridulo.gif

sergejm (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-02 11:21:47

MikhailMarkeyev:Estas tre strange legi ĉi tie anekdoton, kiu estas ekpensita per mi mem. ridulo.gif
Plejparte, ĉi tieaj anektodotoj aperiĝas unue ie aliloke, ĉi tie ni nur tradukas ilin Esperanten.
Ekz. anekdotojn pri vekhorloĝo kaj klimatiziloj mi legis en rusa semajngazeto, sed aldonis al la lasta sputnikajn telerojn - vi povas pli precize difini per ili kie estas sudo.

Mi pensis pri anekdoto pri ĉuviĥa eĉ kiam ne estis interreto, sed vere, vi publikis ĝin unua. Por alilingvanoj komprenu ĝin, sufiĉas nur aldoni veran tradukon de la vorto.

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-02 17:07:40

sergejm:Mi pensis pri anekdoto pri ĉuviĥa eĉ kiam ne estis interreto, sed vere, vi publikis ĝin unua.
ridulo.gif Certe mi ne insistas, ja la penso estas tro simpla. Mi estas certa, ke similaj pensoj aperis en multaj da rusaj cerboj. ridulo.gif

maratonisto (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-08 08:40:16

- Kiel kuri impotentecon per radiko de ginsengo?
- Forte kunligi.

sergejm (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-08 14:09:31

Simile al ĉuviĥa pri miss:
Kion signifas angla vorto "miss"?
Tiu estas virino, kiu mise ankoraŭ estas ne edziniĝinta
(This is a woman, who by MISStake is not yet married)

maratonisto (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-09 09:17:44

Patrino kun etaj infanoj promenas en zoa ĝardeno. Ŝi renkontras laboranton de la zoo kaj plendas al li:
"Tiuj simioj konstante amas unu alian antaŭ infanoj. Ĉu Vi permesas al mi enĵeti kelkajn bananojn por ĉesigi tiun hontadon?" Li demandas: "Ĉu Vi ĉesus?"

vincas (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-10 16:10:15

maratonisto:- Kiel kuri impotentecon per radiko de ginsengo?
- Forte kunligi.
Ne plaĉas al mi tia speco de anekdotoj.

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-10 17:04:36

vincas:
maratonisto:- Kiel kuri impotentecon per radiko de ginsengo?
- Forte kunligi.
Ne plaĉas al mi tia speco de anekdotoj.
Vi do zorge evitu jenan adreson:http://www.ipernity.com/home/68280?rev=31 kie mi prezentas tradukojn de dezegnoj de Hans Lindström.

Nikolaj73 (Montri la profilon) 2010-oktobro-10 17:45:14

En Rusio oni lanĉis voĉdonadon kun la sola demando: ĉu vi ne kontraŭas ke Vladimir Putin denove estu la prezidento?
por la respondo estas du variantoj:
1. jes, mi ne kontraŭas.
2. ne, mi ne kontraŭas.

Miland (Montri la profilon) 2010-oktobro-10 18:42:23

Nikolaj73: ĉu vi ne kontraŭas ke Vladimir Putin denove estu la prezidento?
1. jes, mi ne kontraŭas.
2. ne, mi ne kontraŭas.
Tre bone! rido.gif

Reen al la supro