Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

Nikolaj73 (Montri la profilon) 2010-oktobro-10 19:28:35

Kial japanoj estas la plej saĝa popolo en la mondo?
Ĉar ili ne havas naturajn blondulinojn...

sergejm (Montri la profilon) 2010-oktobro-10 22:13:43

Ĉi dimanĉe en rusa TV oni rakontis "ĉinan" fabelon:
Instrusto de Ŝaolin'a monaĥejo decidis montri al siaj studantoj kie estas ilia forto.
Li ordonis al ili:
"Prenu po unu vergo kaj rompu ĝin!"
La studantoj faris tion.
"Kaj nun prenu po fasko kaj rompu ĝin!"
La studantoj faris ankaŭ tion, ili ja estis bonaj studantoj de Ŝaolin.
"Nu bone... Rompu arbon!" - kaj la studantoj rompis po arbon.
"Rompu arbaron!" - kaj la studentoj rompis ĉiujn arbarojn en la provinco.
"Rompu urbon!" - kaj la studantoj rompis urbon.
La instruisto plu donis taskojn al la studantoj ĝis li mortis.
Jen pro kio nun ĉinaj aĵoj facile rompiĝas.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2010-oktobro-10 22:45:29

Ĉu ankaŭ en varmego rusoj vodkon drinkas ?

Boĵe moj! senkulpa.gif

vincas (Montri la profilon) 2010-oktobro-11 14:20:23

Nikolaj73:Kial japanoj estas la plej saĝa popolo en la mondo?
Ĉar ili ne havas naturajn blondulinojn...
rido.gif

Do, kion oni devas pensi pri germanoj?

Nikolaj73 (Montri la profilon) 2010-oktobro-11 20:36:43

vincas:
Nikolaj73:Kial japanoj estas la plej saĝa popolo en la mondo?
Ĉar ili ne havas naturajn blondulinojn...
rido.gif

Do, kion oni devas pensi pri germanoj?
Nu, mi vidis multajn germaninojn-nigroharulinojn. Shajnas ke inter germanoj la blondulinoj ne estas pli oftaj ol ĉe rusoj aŭ poloj.

Nikolaj73 (Montri la profilon) 2010-oktobro-11 21:40:36

Iam estis iu judo, kiu scipovis infuzi tre bongustan teon. Ĉiuj miris lian kapablon tian kaj el ĉiuj judaj urbetoj- proksimaj kaj foraj- venadis judoj por gustumi tiun DIECAN TEON- fortan, freŝan kaj aroman kiel kiso de belulino. multaj insistis ke li malkaŝu la sekreton sed la judo ĉiam respondis ke li klarigos la aferon nur ĉe la fino de la vivo. kaj jen venis la momento: maljuna tespertulo kuŝas en la lito ĉirkaŭata de plorantaj parencoj kaj najbaroj.
-Judoj! -li diras apenaŭ aŭskulteble- venas mia lasta momento kaj mi klarigas mian sekreton! ĉiuj streĉas orelojn kaj detenante spiron atendas.
-Judoj! -li diras ĉe la lasta elspiro- NE ŜPARU LA INFUZAĴON...

Miland (Montri la profilon) 2010-oktobro-11 22:37:23

Preleganto diris 'Estas drogo kiun oni povas aĉeti en iu lando, kiu estas trankviliga, fortiga, kaj malmultekosta, tamen uzata de kaj elitoj kaj soldatoj.'
La aŭdantaro respondis laŭte 'Kiu lando, kiu drogo? Diru al ni!'
'Nu, la lando estas tiu, en kiu ni nun estas, kaj la nomo de la drogo estas teo.'

Nikolaj73 (Montri la profilon) 2010-oktobro-13 07:08:58

Unu jaro estas proklamita de UN kiel jaro de elefantoj. En multaj landoj estis eldonitaj tiutemaj libroj. Usono publikigis 40-paĝan broŝuron Kion devas scii averaĝa usonano pri elefantoj, Germanio eldonis 3 dikegajn volumojn Enkonduko al elefantoscienco, francoj skribis la libron Amoro kaj sekso en elefanta mondo, judoj- Elefantoj kaj juda problemo, Bulgario eldonis Bulgara elefanto- juna frato de sovetia elefanto, Sovetunio eldonis 2 librojn: Sovetio- devenlando de elefantoj kaj Sovetiaj elefantoj- la plej grandaj en la mondo.

Miland (Montri la profilon) 2010-oktobro-13 13:33:50

Eble lando el Suda Afriko donis libron "La arto de kuiri elefantojn" kaj oni malpermesis la donacon de "Metodoj de kontrabandi elefantajn dentegojn" el nenomita lando.

Nikolaj73 (Montri la profilon) 2010-oktobro-13 13:49:08

lango.gifokulumo.gif ...kaj hindoj eldonus Cent mil reenkarniĝoj de elefanto, ĉu?

Reen al la supro