Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-27 21:07:08

sergejm:En Aŭstralio estas viroj kiu portas ŝtrumpkalsonon, kvankam ili ne estas gejoj. Kial?
Ili portas ĝin dum banado en oceano por protekti sin de danĝeraj venenaj diafanaj meduzoj.
Interese. Tamen indas mencii ke "gejo" signifas samseksemulon (ordinare oni uzas la vorton "gejo" por samseksemuloj), t. e. iĉon, sekse allogatan nur de iĉoj. Gejo ne nepre estas ineca.
Kelkaj pliaj klarigoj pri GLAT (mi nun rolas kvazaŭ instruisto de lecoionoj de sekseco 😉):
La vorto "GLAT" estas mallongigo de "gejoj, lesb(anin)oj, ambaŭseksemuloj, trans{genr/seks}uloj". "Gejo" (alivorte "samseksemulo") signifas homon (ordinare temas pri homiĉo), kiu estas sekse allogata nur al la personoj, apartenantaj al la sama sekso. "Lesbanino" ("lesbabino" ankaŭ signifas "ino loĝanta sur la insulo Lesbo"; oni ankaŭ uzas la vorton "lesbo" anstataŭ "lesbanino") signifas inon, sekse allogatan nur al inoj. "Ambaŭseksemulo" signifas personon allogatan al ambaŭ (kaj nur) inoj kaj iĉoj. "Transgenrulo" signifas personon, kies genra identeco (kiu ĉefe dependas je la sinsento kaj ofte estas spegulata de la konduto kaj vestaĵoj; estas multego da genraj identecoj: ino, iĉo, sengenrulo, genroneŭtralulo, ambaŭgenrulo, duonino-duoniĉo, duonino-duonsengenrulo ktp; persono, kies genra identeco estas neduuma, t. e. nek plene ina, nek plene iĉa, estas nomata "ipo" aŭ "neduumulo") ne kongruas kun la sekso asignita ĉe ria naskiĝo. Ĉi tiu mallongigo tamen nun inkluzivas ankaŭ ĉiujn aliajn kvirojn (oni povas diri ke "kviro" estas persono, ne estanta nur iĉseksema cisgenrulino, nek nur inseksema cisgenruliĉo; "cisgenra" signifas "maltransgenra", t. e. la genra identeco de la cisgenrulo kongruas kun la sekso asignita ĉe ria naskiĝo). Do, la ĉiuseksemuloj (personoj, sekse allogataj de anoj de ĉiuj seksoj) kaj la neniuseksemuloj (personoj, allogataj de anoj de neniu sekso) kaj la aliaj kviroj ankaŭ estas GLAT-uloj.
Fine, "gejo" estas seksa orientiĝo sed ne genra inteteco. Tial ĝi neniel rilatas al portado de vestaĵoj.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-27 21:07:08

La mesaĝo estas kaŝita.

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2020-februaro-29 10:59:03

Aŭtentika ukrajna anekdoto.
Eta klarigo: москаль/moskal/moskalo — moknomo de la rusoj.
==========
На Україні батько каже синові:
— Іване, пора тобі женитися.
— На кому?
— Та хоч би на Марії.
— Не подобається мені Марія.
— То на Галі.
— І Галя мені не подобаєься.
— То хто ж тобі подобається?
— Борис.
— Тю... Так він же — москаль!
----------
In Ukraine, a father says to his son:
"Ivan, it's time for you to get married."
"To whom?"
"Perhaps to Mary."
"I don't like Mary."
"Then to Galina."
"I don't like Galina either."
"So who do you like?"
"Boris."
"Pah... But he is a Moskal!"
----------
En Ukrainio patro diras al sia filo:
— Ivan, por vi jam tempas edziĝi.
— Kun kiu?
— Nu, ekzemple kun Maria.
— Ne plaĉas al mi Maria.
— Nu, eble kun Galina.
— Ankaŭ Galina ne plaĉas al mi.
— Kiu do al vi plaĉas?
— Boris.
— Pu... Sed li ja estas moskalo!

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-01 11:39:26

Iam, eble iu malesperantisto - kaj ne denaske anglalingvana - diros ion kiel :

"English is a regular and really easy language, while Esperanto is only an utopia".

Traduko :
'La angla estas reguleca kaj tre facila lingvo, dum Esperanto nur utopias.'


Sed en la angla frazo troveblas amuza eraro... provu trovi ĝin!

sergejm (Montri la profilon) 2020-marto-01 11:51:55

La angla havas multajn dialektojn - eble la frazo de via oponento estas ĝusta en lia dialekto.

sergejm (Montri la profilon) 2020-marto-01 11:55:23

KatjaMcFlores:На Україні батько каже синові:
Kaj la samaj ukrainianoj postulas ke rusoj diru 'в Украине'

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-01 14:53:37

sergejm:
KatjaMcFlores:На Україні батько каже синові:
Kaj la samaj ukrainianoj postulas ke rusoj diru 'в Украине'
Mi tradukis pertradukile tiujn vortojn, kaj ŝajne ili signifas "en Ukrainujo". Do kial ne diri tion? Ĉu pro la ekzisto en la rusa de moknomo pri Ukrainujo?

sergejm (Montri la profilon) 2020-marto-01 19:06:11

Zam_franca:
sergejm:
KatjaMcFlores:На Україні батько каже синові:
Kaj la samaj ukrainianoj postulas ke rusoj diru 'в Украине'
Mi tradukis pertradukile tiujn vortojn, kaj ŝajne ili signifas "en Ukrainujo". Do kial ne diri tion? Ĉu pro la ekzisto en la rusa de moknomo pri Ukrainujo?
В - en
На - sur
'Украина' signifas 'ĉelima regiono' (komparu 'Danmark' angle), tradicie en la rusa (kaj kiel ni vidas el la anekdoto, ankaŭ en la ukraina) estas uzata kun 'на'. Sed ĉar Ukrainio iĝis sendependa ŝtato, ukraina registaro insististis uzi 'в'.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-01 19:20:00

Zam_franca:Iam, eble iu malesperantisto - kaj ne denaske anglalingvana - diros ion kiel :

"English is a regular and really easy language, while Esperanto is only an utopia".

Traduko :
'La angla estas reguleca kaj tre facila lingvo, dum Esperanto nur utopias.'


Sed en la angla frazo troveblas amuza eraro... provu trovi ĝin!
a utopia

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-01 19:20:04

sergejm:
Zam_franca:
sergejm:
KatjaMcFlores:На Україні батько каже синові:
Kaj la samaj ukrainianoj postulas ke rusoj diru 'в Украине'
Mi tradukis pertradukile tiujn vortojn, kaj ŝajne ili signifas "en Ukrainujo". Do kial ne diri tion? Ĉu pro la ekzisto en la rusa de moknomo pri Ukrainujo?
В - en
На - sur
'Украина' signifas 'ĉelima regiono' (komparu 'Danmark' angle), tradicie en la rusa (kaj kiel ni vidas el la anekdoto, ankaŭ en la ukraina) estas uzata kun 'на'. Sed ĉar Ukrainio iĝis sendependa ŝtato, ukraina registaro insististis uzi 'в'.
Bone, ĉio klariĝas, dankon.

Reen al la supro