Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2011-majo-08 13:26:57

Du embrioj interparolas:
- Kiel vi pensas, ĉu estas vivo post nasko?
- Mi ne scias: de tie ankoraŭ neniu revenis.

vincas (Montri la profilon) 2011-majo-09 19:47:35

Viro ekvidis belulinon kaj diris:
- Kiel belega vi estas!
Kaj ŝi respondis:
- Dankon! Sed bedaŭrinde mi ne povas diri la samon al vi...
- Nu, faru kiel mi, ne diru la veron!!!

vincas (Montri la profilon) 2011-junio-09 12:33:24

Saĝulo
En urbon venis saĝulo, kunvokis homojn kaj demandis ilin:
- Ĉu vi scias, kion mi volas diri?
- Ne, ni ne scias!
- Se vi ne scias, do vi ne bezonas scii.
Duan fojon al sama demando la kunvenintoj decidis respondi alie:
- Jes, ni scias!
- Se vi scias, kial do vi venis ĉi tien?
Trian fojon unuj respondis „ni scias“, alija – „ni ne scias“. La saĝulo tiam diris:
- Tiuj, kiuj scias, diru al tiuj, kiuj ne scias, kaj ĉiuj ekscios.

glig (Montri la profilon) 2011-junio-09 16:18:57

Jen unu anekdoto de mi, tradukita el la kroata.

Kuracisto havis amaferon kun flegistino. Nelonge post la komenco de afero, ŝi diris al li ke ŝi gravedas. Ne volante ke lia edzino ekscias ion ajn pri tio, li donis al ŝi grandan kiomon da mono, kaj ekpetis ŝin foriri en Italion kaj tie naski. «Sed kiel mi sciigos vin ke mi naskis?», ŝi demandas. Li respondis ke ŝi sendu bildkarton kun vorto «spageto». Ne sciante kion plu, ŝi prenis la monon kaj foriris. Pasis ses monatojn kaj unu tagon la edzino de kuracisto telefonis lin dirante: «Kara, vi ricevis tre strangan bildkarton kaj mi ne scias kion signifas ĝi.» La kuracisto respondas: «Atendu, mi klarigos al vi, kiam mi revenos hejmen.» Kiam li tiun ĉi vesperon revenis, prenis la bildkarton kaj tralegis ĝin, li spertis koratakon, falis planken kaj mortis. La edzino prenis la bildkarton kaj vidis tion ĉi: «Spageto, spageto, spageto, spageto – du kun kolbaso kaj viandrondetoj*, kaj du sen.

*En la angla tio estas "meatball", mi ne sciis kiel alie traduki. En Kroatio ni diras "mesna okruglica" (kiel en la angla) aŭ "ćufta" ridego.gif.

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-18 02:10:41

Juna filo demandas sian patron:
- Paĉjo, ĉu la suno havas krurojn?
- Ne. Kial vi demandas?
- Hieraŭ vespere mi trapasis apud via dorm-ĉambro kaj aŭdis ke vi diris: "Nu, sunnjo, dismovu viajn krurojn!".

vincas (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-18 17:21:53

Hans Christian Andersen

Hans Christian Andersen estis konata pro tio, ke li ne tro zorgis pri tio, kiel li estis vestita. Iam iu el liaj konatoj haltigis lin kaj diris al li:
- Ĉu tio, kion vi havas sur la kapo, estas ĉapelo?
Je tio Andersen kun bonkora rideto respondis:
- Kaj ĉu tio, kion vi havas sub la ĉapelo, estas kapo?

vincas (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-18 17:24:45

Sokrates

Armita paĝio persekutis fuĝanton. Proksimiĝante al la domo de Sokrates li jam de malproksime alkriis Sokrates-on, starantan antaŭ sia pordo:
- Kaptu lin!
Sed Sokrates eĉ ne moviĝis ka la persekuato sukcesis fuĝi. La paĝio riproĉis Sokrates-on:
- Kial vi ne kaptis tiun murdiston?
- Ĉu murdiston? Kiu estas murdisto?
- Kia demando! Murdisto ja estas homo, kiu mortigas.
- Do buĉisto, ĉu vere?
- Stultaĵo! Li estas homo, kiu mortigas aliajn homojn.
- Ho, do soldato.
- Terure! Mi pensas pri tiu, kiu estingas la vivon de aliaj en plena paco.
- Mi jam komprenas, vi volas diri: ekzekutisto.
- Diable! Pensu iomete kaj komprenu: Kiu mortigas alian en ties propra domo!
- Tiel do! Finfine mi komprenas, ke vi pensas pri kuracisto!

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-19 03:18:12

rideto.gif Sekvonta anekdoto estas influita per nia multjara konversacio.

Estas 19a jarcento, Rusio, restoracio. En la restoracio sidas komercisto. Kiam li aŭdas, ke ĉe apuda tablo oni mendas rostitan viandon, li krias: "Kaj al mi alportu rostitan viandon por 100 rubloj!". Kiam ĉe alia talbo mendas vodkon, li krias: "Kaj al mi alportu vodkon por 100 rubloj!". Li manĝas, drinkas kaj finfine faligas sian kapon sur teleron kaj endormiĝas.
Post tio en la restoracio eniras inteligento, sidiĝas ĉe apuda tablo, alvokas kelneron kaj mendas: "Bonvolu kuiri por mi koketon, sed bonvolu meti verdan olivon sub maldekstran flugileton, nigran olivon sub dekstran flugileton, kaj bonvolu guti olivan oleon sur ĝian postaĵeton".
Je tio momento la komercisto vekiĝas kaj krias: "Kaj mi bezonas oleon en postaĵon por 100 rubloj!"

vidas vandenis (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-21 17:35:35

En Losanĝelo forbrulis kvaretaĝa domo.En una etaĝo vivis familio el Nigerio,ili okupiĝis je falsaĵo de ĉekoj.Ĉiuj forbrulis.La grupo de sep nelegalaj imigrintoj el Kenio,kiu sukcesis trompi la municipan oficistaron kaj ricevi socialajn subvenciojn, vivis en dua etaĝo.Ĉiuj pereis.Kvar anoj de Meksika grupaĉo,kiuj loĝis en tria etaĝo,ankaŭ pereis.
El ĉiuj loĝantoj de domo restis viva nur paro de blankuloj,kiu loĝis en kvara etaĝo.La parencoj de pereintoj pro tia fakto alflugis Losanĝelon por renkonti estron de fajrobrigado. Ili severe postulis ekspliki, kial ĉiuj pereis,krom blankuloj.
La respondo de estro estis mallonga:tial,ke ili laboris.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-21 17:41:50

vidas vandenis, post komon kaj punkton oni metu spaceton. tio ege helpas al la flua legado.

Reen al la supro