Al la enhavo

Latinaj kaj grekaj vortoj

de R2D2!, 2009-julio-07

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

patrik (Montri la profilon) 2009-julio-09 01:10:56

R2D2!:...ankaŭ ekzıstas azıanoj kıuj ne havas “fakajn vortojn”, laŭ mıa scıo.
Aziaj lingvoj [kiel la japana kaj ĉina] ne bezonas latinaĵojn kaj grekaĵojn por krei fakajn vortojn. Tiuj lingvoj uzas ties vortfaradsistemojn por krei tiajn vortojn, kaj pro tio, ili pli facile komprenas la sciencojn ol la aliaj Aziaj popoloj, kies lingvoj uzas tiujn latinaĵojn/grekaĵojn [kiel mia, la tagaloga].

Pastoro (Montri la profilon) 2009-julio-09 01:37:53

Laŭ la principo de sufiĉo, mi pensas, ke por la ĉiutaga komunikado taŭgas bone la kunmetitaj vortoj.

bestoscienco - zoologio
insektoscienco - entomologia
etososcienco - ekologio
teroscienco - geologio

Tamen la kunmetado de vortoj ne sufiĉas por la faka diskutado:

Apendico:
Apendicito - Apendico-inflamo-mal-sano?
Apendicektomio - Apendico-for-prenado(tranĉo)?

Galveziko:
Ĥolecistito - Galveziko-inflamo-mal-sano?
Ĥolecistektomio - Galveziko-for-prenado (tranĉo)?

Mi lernis denaske la hispanan, sed dum la studado mi devis parkerigi la bazajn G-L radikojn por la faka komunikado. Ili faciligas la elparoladon ŝparante al ni literojn (hispane kaj esperante).

R2D2! (Montri la profilon) 2009-julio-09 03:17:36

Pastoro:Tamen la kunmetado de vortoj ne sufiĉas por la faka diskutado:

Apendico:
Apendicito - Apendico-inflamo-mal-sano?
Apendicektomio - Apendico-for-prenado(tranĉo)?

Galveziko:
Ĥolecistito - Galveziko-inflamo-mal-sano?
Ĥolecistektomio - Galveziko-for-prenado (tranĉo)?
Uzı latınaĵojn kaj grekaĵojn por faka dıskutado nur sıgnıfas tıon, ke la esperanta facıleco ne sukcesıs. La vortfaradsıstemo estıs pensıta tıel, por ke nı ĉıuj komprenu, ĉu en faka, ĉu en ĉıutaga dıskutado.

—Ilhuıtemoc

horsto (Montri la profilon) 2009-julio-09 11:05:10

Esperanto tute ne bezonas latinajn aŭ grekajn vortojn. Ĉu ne la demando estas kiel krei novajn vortojn?

oni uzas oficialajn radikojn kaj kunmetas ilin por krei la novan vorton

oni prenas vorton el iu ajn alia lingvo, kiun kiel eble plej multaj homoj jam konas.

Kiel mi jam diris, kutime la kunmetita vorto estas la plej bona ideo. Sed, kiel ekz. Pastoro jam diris, kelkfoje la kunmetita vorto simple estas tro longa kaj malfacile komprenebla. Kial ne preni mallongan vorton el alia lingvo, kiun la plimulto tuj komprenas? Kaj se temas pri faka vorto, tiam gravas ke la fakuloj tuj komprenas la novan vorton. Tial multaj fakaj vortoj venas el la latina kaj greka lingvoj.

Reen al la supro