Al la enhavo

la Fundamento de Esperanto

de allmarangie, 2009-julio-28

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

allmarangie (Montri la profilon) 2009-julio-28 12:17:10

Ĉu iu rimarkis, en la Fundamento de Esperanto, dum ĉapitro 12, ke la frazo "El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj." okazis. Mi ne komprenas, kiel la vorto 'unu', kiu estas kardinala nombro, estu pluralo. Ĉu iu povas klarigi tion, por mi? Dankon.

tommjames (Montri la profilon) 2009-julio-28 12:19:35

allmarangie:Ĉu iu rimarkis, en la Fundamento de Esperanto, dum ĉapitro 13, ke la frazo "El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj." Mi ne komprenas, kiel la vorto 'unu', kiu estas kardinala nombro, estu pluralo. Ĉu iu povas klarigi tion, por mi? Dankon.
Tion klarigas PMEG en la jena paĝo:

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/nombroj/vorte...

allmarangie (Montri la profilon) 2009-julio-28 12:27:17

Saluton tommjames

Mi dankas vin, pro via rapida respondo, kaj por la ligo al la klarigo, kiun mi serĉis.

russ (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-04 06:28:10

Mi koincide ĵus legis en Plena Analiza Gramatiko pri tio hieraŭ. Tia duobla uzo de "unu" (por signifi kaj "1" kaj "iu(j)") okazas en multaj lingvoj, efektive. Ĉar vi estas anglalingvano, mi menciu ke ankaŭ la angla funkcias tiel, ekzemple en "Which ones do you like best?", en kiu "ones" signifas "iuj aĵoj", kaj certe ne estas ia nombro, ĉar la nombro 1 ne sencus plurale. Simile la pola lingvo faras tion, kun plurala deklinacio (en sep kazoj kaj 3 genroj, eĉ) de la pola vorto por "unu".

Do pro vasta internacia tradicio, verŝajne, Zamenhof enmetis tiujn du sencojn de "unu" en Esperanton... eble estis erara decido de Zamenhof, tamen la lingvo nun estas tia. ridulo.gif

crescence (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-12 03:54:27

russ:... mi menciu ke ankaŭ la angla funkcias tiel...
En la franca, oni ankaŭ diras tiale :

un
les uns

Reen al la supro