Al la enhavo

La karikaturaj bildoj de Mohamedo

de Cináed, 2006-februaro-09

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

Werneck (Montri la profilon) 2006-aprilo-02 02:52:14

Plachas al mi la komentariojn de Corinne. Mi do vidas samokule kun shi !

Se karikaturoj de Mohamedo ofendas la slamanaron, chu la bomb-viroj ankaú ne ofendas la tutan homaron ? Chu Mohamedo & Korano  konsentus/as pri tiuj bomb-viroj ? La slamanoj legu pli atente la Korano kaj profitu plibone el ghi.

Ni tiel esperu !

Werneck (Montri la profilon) 2006-aprilo-02 02:55:03

Bv. legi: "Islamanaro" kaj "Islamanoj!

piteredfan (Montri la profilon) 2006-aprilo-03 00:24:30

Bedaŭrinde, laŭ mia scio, neniuj islamistoj partoprenis en tiu ĉi forumo.

Kiel nekredisto, mi ne povas paroli por islamistoj, kaj neniu povas paroli por "tuta homaro". Mi parolas nur por mi mem, aux kelkfoje por miaj politikaj samedeanoj.

La bus-kaj-trajnaj bombuloj ofendis min, kaj la milito en Irako ankaŭ ofendis.

Ĵurnalistoj donis malsamajn kialojn por la ofensiĝo de la islamistoj pri la karikaturoj.

Kelkaj diris ke bildigi Mohamedon estas kontraŭ islamo. Aliaj diris ke Mohamedo, ĉar li ne estas Alaho, ne estas malbildinda, sed, ĉar li reprezentas tiujn islamistojn, estis ofensiva bildigi lin kiel bombulo. Tio sugestius ke ĉiuj islamistoj estis bombuloj, vi komprenas. Tiun ĉi duan  eksplikon mi kredemas.

Mi eraras en mia antaŭa mesaĝo, la piedpilka katastrofo, kie la "Suno" ĵurnalo  ofendis liverpulanojn, estas ĉe Hilsboro Ŝefildo, ne Hejsel.

Pace kaj amike,

Peter de Londono

Werneck (Montri la profilon) 2006-aprilo-14 23:07:45

Piteredfun,

Vi pravas . Bv. kompreni nian aserton "...ofendi la homaron" kiel metaforo al pli ĝusta esprimo "eksplodigi iuj ajn el la homaro".

Amike,

Visente Vernek

Werneck (Montri la profilon) 2006-aprilo-14 23:09:50

Korektante : Piteredfan

Vidar_bs (Montri la profilon) 2006-majo-10 19:29:33

Mi pensas ke ni okcidentuloj tro ofte cedas al la volo de la islamanoj. En Norvegio kaj Danio, estas kutime fari sxercojn pri cxiuj diversaj aferoj, eksemple fari sxercojn pri Jesuo, sxercojn pri seksumo, kaj fari karikaturajn bildojn de ekzemple Muhamedo. Cxi tiu estas nia kulturo, ni havas parolliberecon! Kaj tiu estas bona kulturo! Sed la islamanoj evidente ne komprenas kiom la parollibereco signifas al ni. Islamanoj koleras pri la karikaturaj bildoj, sed ili devas toleri ilin! La parollibereco devas povi kolerigi iujn homojn, se ne estas permesita kolerigi iujn, ne estas parollibereco! Ni povas sxerci al Jesuo, Budismo, kaj cxiuj aliaj. Kiel ne Islamo? Ni diru kion ni volas diri, islamanoj, toleru nin!

babilema (Montri la profilon) 2006-majo-15 22:55:10

Mil dankojn pri via reĝustigo, piteredfan. Mi eklernas esperanton, do mi ne ĉiam trovas la ĝusta vorto ! aliparte, mi samopinias kun vi.

amike

Corinne (Montri la profilon) 2006-majo-25 21:03:50

floralia:Saluton,Mi speciale ŝatas kaj aprobas la respondon de Cervera. Kaj demandas al Corinne se ŝi vidis novan karikaturon montranta la Profeton, vizaĝo kaŝita, plorante, kiu diras " Kial, Sinjoro, kial  tiuj kiuj kredas ami min estas tiel malsaĝaj!!!  Ĝis  Floralia
Saluton,

Ne mi ne vidis ĝin. Kie, on povas ĝin vidi? Ĝis Corinne

babilema (Montri la profilon) 2006-majo-25 21:08:06

Laŭ mia opinio, ĉiuj vortaj bataloj ĉirkaŭ tiuj bildoj montras la malsaneo de nia mondo. Por montri sian nonkoformiĝemon, unu ĵurnalo dissendas bildojn, sen pensi al konsekvencoj, aŭ eble je pensi pri tio, sed tio estas alia subjekto, kaj islamistoj ( kiuj ne estas ĉiuj  musulmanoj )  deklaras sanktan militon.

Kiel kutime, la milito, sankta aŭ por ajn malmenssaneco, kunportos malfeliĉojn kaj.... multe da mono.

Kiu forlasas ion en tiu afero ? la malriĉaj, la  malgrandaj popoloj, la homaro " malsupre ". Kiu profite al tiuj  ? Divenu .

La homaro estas malsana. Ni, samideanoj devas labori ĉiu al sia placo por plibonigas tiu mondo. Bedaŭrinde tio ne estas por morgaŭ.

Amike al ĉiuj

piteredfan (Montri la profilon) 2006-majo-25 21:11:53

Vidar:Ĉi tiu estas nia kulturo, ni havas parolliberecon! Kaj tiu estas bona kulturo!
Jes, sed se ĵurnaloj havas parolliberecon, ĉu tiuj ofendituloj rajtas paroli libere ankaŭ?

(Mi mem verkis ŝercojn pri Jesuo, en novelo "La Ĝena Papo." Mi povus traduki ilin tien ĉi, sed mi pensas ke mi bezonas malfermi alian temon. Okazoj en Haitio instigi min verki la novelon. Mi montris ĝin al katolika amiko, kiu ne estis ofendita.)

Babilema:islamistoj ( kiuj ne estas ĉiuj  musulmanoj )  deklaras sanktan militon.
Mi komprenas kion vi diras, sed ĉu ne la vorto "islamisto"  signifas ĉiuj kiuj kredas je Alaho. La  politikislamistojn mi nomigus "kalifistojn kaj mahdistojn."

Ni vivas en malsana mondo, jes, sed la "Nova Mondeco" (New World Order) de okcidentuloj, fondita  de avido, estas  ĉagrena, kiel la klopodo perforte altrudi Dion al nekredantoj.

Amike kaj pace

Reen al la supro