Al la enhavo

Demando al iu, kiu komprenas la Italan

de Rudolf F., 2009-aŭgusto-06

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Rudolf F. (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-06 16:30:18

Saluton, mi estas Rudolf el Germanujo, mi bedaŭrinde nur iom komprenas la Italan kaj tial skribas Esperante.

Mi ĝuste verkas artikolon, kiu komparas plurajn versiojn de "Hirthara Petro" (en la Itala: Pierino Porcospino). En unu historio kruela knabo
"dava botte alla sua Tata"
(Sur la akompana bildo oni vidas junan virinon.)

Mia demando estas: Kion signifas tiu "Tata"? Mi ne povas trovi la vorton en vortaroj.
Ĉu "vartistino", "onklino", "fratino"?
Ĉu estas la Franca pruntvorto (tata = onklino)?

Mi estus tre danka pro mallonga helpo,
kun koraj salutoj,
Rudolf

::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::

Intertempe Italo respondis al mi, ke temas pri la prizorgantino.

Reen al la supro