Al la enhavo

Reta membreco

de horsto, 2009-aŭgusto-08

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

horsto (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-08 14:06:43

Saluton!
-
La UEA laŭ Libera Folio volonte havus la nomojn (retadresojn) de ĉiuj Esperantistoj, ankaŭ de tiuj kiuj ne estas membroj de UEA. Ili pensas pri nova servo kiun ĉiu povus uzi senkoste por membriĝi.
-
Kion vi pensas pri tio?
-
Ĉu ne estus bona ideo havi liston de ĉiuj Esperantistoj kaj pli bonan ideon pri la nombro de Esperantistoj?
Eble oni ankaŭ devas pensi pri maniero registri la homojn kiuj ne povas aŭ ne volas uzi la interreton.

jchthys (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-08 15:24:11

Tio estus bone! (Senkostaĵoj ĉiam plaĉas al mi rido.gif)

nigrarozo (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-08 15:42:28

Interesa propono, aparte dum tiuj ĉi ekonomiaj kriz-periodoj... okulumo.gif

Rogir (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-08 17:53:43

Tiu ankoraŭ estus listo de ĉiuj esperantistoj, certe ne de ĉiuj kiuj parolas esperanton. Sed bona ideo, mi opinias.

Martinbr (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-15 21:04:24

La ideo de senkosta membreco-formo tre plaĉas al mi. Tia aliĝ-eblo certe helpus al multaj homoj, precipe dum ĉi tiu tempo de ekonomia krizo. Tamen mi ne kredas, ke ĉiuj esperantistoj (aŭ Esperanto-parolantoj) volas publikigi sian nomon sur tia listo. Multaj homoj simple preferas ne publikigi inforojn pri si en la reto (ne nur se temas pri Esperanto aŭ UEA, sed ĝenerale). Cetere, mi ne estas inter tiuj homoj kaj verŝajne enskribiĝus en tia listo.

Reen al la supro