Al la enhavo

Ĉu kompreneblas jena mallongigo - one

de kfa, 2009-aŭgusto-13

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

kfa (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-13 09:15:16

Saluton!

Mi ĵus stumblis sur la peza 'dividite per' en la PMEG-paĝo pri matematikaj esprimoj. Oni ja esprimas ĝin same en preskaŭ ĉiu nacia lingvo, sed ĉu ekzistas bona kaŭzo ne havi pli simplan manieron en la Esperanta?

Oni ja diras: 'du oble tri' kiel mallongigon de 'du multiplikite/obligite per tri'.

Ĉu oni ne same povus diri: 'ses one du' kiel mallongigon de 'ses dividite/onigite per du'?

Mi neniam vidis tiun esprimon, mi ĵus elpensis ĝin mem. Se mi komencus uzi ĝin, ĉu ĝi viaopinie kompreneblas?

Mi pardonpetas se ĉi temo jam priparolitis, mi klopodis eltrovi malsukcese. Mi preskaŭ ne kredas esti la unua havi ĉi tiun ideon.

Dankon pri kritikoj kaj opinioj!

tommjames (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-13 09:32:14

Kia interesa demando!

En ĉi tiu paĝo en PMEG estas skribita la jeno:

PMEG:one = dividite per
..do mia supozo estas ke via proponita uzmaniero estas bona. Sed ne citu min pri tio rideto.gif

horsto (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-13 19:59:21

Unue mi ne ŝatis la ideon, ĉefe ĉar oni povus konfuzi "du one" kaj "duone". Sed se temas nur pri tiaj simplaj frazoj kiel "nombro1 one nombro2" tiam la problemo ne aperas. Kaj "dividite per" vere estas peza. Do nun la ideo plaĉas al mi. rideto.gif

kfa (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-14 17:17:55

tommjames:En ĉi tiu paĝo en PMEG ...
Jen, mi sciis ke mi pretervidintis ion.

horsto:... ĉefe ĉar oni povus konfuzi "du one" kaj "duone".
La sama miskompreno povus estiĝi ĉe "du oble" kaj "duoble".

Do, mi pensis ja ne tro malbone. Dankon amikoj!

Pharoah (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-14 17:30:37

Oni ja esprimas ĝin same en preskaŭ ĉiu nacia lingvo, sed ĉu ekzistas bona kaŭzo ne havi pli simplan manieron en la Esperanta?
Angle ni diras "divided by". kvankam estas longa, ne estas tre komuna aĵo diri. Kaj, en la reto, ni povas skribi x/y.

Estas interesa ideo, sed mi pensas, ke ĝi ne estus tre kompreneble por multaj homoj.

jchthys (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-14 17:46:51

Mi ne pensas, ke povus esti miskompreno inter du oble kaj duoble, ĉar ili signifas la saman!

Reen al la supro