Al la enhavo

Demando pri "singardeme"

de kfa, 2009-aŭgusto-17

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

kfa (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-17 16:07:55

Mi cerbumas pri aplikado de "singardeme", la kunmetaĵo, kontraŭ "sin gardeme" en du apartaj vortoj, kiam ne en la tria persono:

Mi rigardas la ĉirkaŭon singardeme.
Mi rigardas la ĉirkaŭon min gardeme.

Mi miras ĉu oni ne ankaŭ en la kunmetita kazo devus apliki la subjektan personon, do "mingardeme". Mi vidis la unuan formon ofte senpripense, sed nun ekdubis pri ambaŭ. Kion diras la spertulo? Mi pretervidis iun antaŭan konsilon, certe.

tommjames (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-17 16:14:24

Ne zorgu pri tio. Kiam oni prefiksas sin ĝi perdas rilaton al la tria persono.

El PMEG:
Si ne povas reprezenti la unuan aŭ duan personojn: mi, ni aŭ vi (aŭ ci). Ne diru: *Mi venis kun sia frato.* Diru: Mi venis kun mia frato. Sed kiam oni uzas sin prefiksece en kunmetitaj vortoj, ĝi perdas sian ligon al la tria persono: sindefendo, sinmortigo k.s.
Singardisingardeme do estas bonaj eĉ se ili rilatus al la ago de la unua persono.

kfa (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-18 12:42:31

Dankon! Iam mi devos parkerigi la tutan PMEG. ridulo.gif

Vault (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-19 00:58:56

kfa:Dankon! Iam mi devos parkerigi la tutan PMEG. ridulo.gif
Eu não sei falar nada em esperanto ridulo.gif
Alguem poderia me da uma dica de como gravas os sufixos e prefixos mais rapidamente?

R2D2! (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-19 01:55:48

Vault:Eu não sei falar nada em esperanto ridulo.gif
Alguem poderia me da uma dica de como gravas os sufixos e prefixos mais rapidamente?
Visite o fórum em Português http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/forumo.php?f...

Sxak (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-19 13:01:02

tommjames:

Singardisingardeme do estas bonaj eĉ se ili rilatus al la ago de la unua persono.
singardeme sed ne singardi
Se 2 vortoj kiel "sin gardi" esprimas unu nocion, el kiu estas bezonate fari derivaĵojn, tiuj 2 vortoj iĝas unu vorto. Ĝuste tiel aperas la prefikso "sin-" kaj ĝuste tial malgraŭ la 2 vortoj "ĉi momento" oni skribu per unu vorto "ĉi-momente" Sed la rea vortfarado ne ekzistas! Do ĉi tie ekzistas nur unu senerara formo: "sin gardi" kaj "mi gardas min" "mi detenas min" aŭ "mi min detenas" kaj estas eraro diri "mi sindetenas"
Pri tio estas mencio ankaŭ en PMEG, mi tuj trovos la lokon...

Sxak (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-19 13:03:32

Ŝak:

Pri tio estas mencio ankaŭ en PMEG, mi tuj trovos la lokon...
Jen
http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/afik...
PMEG:
Tia sin-vorto povas havi ĉian finaĵon krom verba finaĵo: sinfido, sinfida, sinfide. Se oni volas uzi verban finaĵon, oni devas reiri al la origina frazeto, kie sin estas aparta vorto. Se sin ne rilatas al la tria persono, oni devas tiam ŝanĝi al min, nin aŭ vin laŭ la senco:

* ŝia sindefendo → Ŝi defendas sin.

* ilia sindefendo → Ili defendas sin.

* mia sindefendo → Mi defendas min.

* nia sindefendo → Ni defendas nin.

* via sindefendo → Vi defendas vin.

tommjames (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-19 14:30:56

Bone, dankon Ŝak, por tiu klarigo.

Reen al la supro